2turism/o Paroloj

turismo

Vojaĝado aŭ ekskursado por plezuro aŭ sporto: ne vidama turismo enŝipigis nin [1]; turisma duoninsulo kun belegaj strandoj, klifoj, fiŝhavenoj [2]; turisma industrio [3]; turismo-agentejo [4]; verki […] turisman gvidilon pri Santiago [5]; [la] insulo Komodo estas jam unu el la ĉefaj turismaĵoj de Indonezio [6]. VD:turisto, vidindaĵo
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
2. Josette Ducloyer: Quimper, Monato, 2000/05, p. 16
3. Thomas Eccardt: Urbeto aŭ sendependa lando?, Monato, 2000/05, p. 8
4. Monato, Hori Jasuo: Kiam beboj fariĝas malbeboj, 2006
5. Rafaela Urueña: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 24
6. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
angle:
tourism
beloruse:
турызм
ĉeĥe:
cizinecký ruch, turistika, turizmus
france:
tourisme
germane:
Tourismus ~o-agentejo: Reisebüro.
hispane:
turismo
hungare:
idegenforgalom, turizmus
itale:
turismo
japane:
観光 [かんこう], 観光旅行 [かんこうりょこう], 観光事業 [かんこうじぎょう]
katalune:
turisme
nederlande:
toerisme
pole:
turystyka
portugale:
turismo
ruse:
туризм
slovake:
cestovný ruch, turistika
svede:
turism
ukraine:
туризм

turismi

Vojaĝi pro plezuro aŭ sporto: ĉiujare centmiloj da germanoj turismas en Italio [7]; ni turismos en historia palaco, la budhisma monaĥejo Rumtek kaj ĉe la belega lago Cangu [8]; [krom] viziti la gepatrojn […] ni do turismas nur iomete, flanke, gvidate de ĉi tiuj plej aŭtentaj barcelonanoj [9]. VD:rondvojaĝi
7. Monato, Stefan Maul: EU-reformeto, 2003
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Internacia Ekskurso ĉe Katmando
9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Tiel la mondo...
germane:
Tourismus betreiben
japane:
観光する [かんこうする]

agroturismo

angle:
farm holidays
beloruse:
агратурызм
ĉeĥe:
agroturistika
france:
vacances à la ferme
germane:
Ferien auf dem Bauernhof
hispane:
turismo rural
hungare:
falusi turizmus
itale:
agriturismo
katalune:
agroturisme
pole:
agroturystyka
slovake:
agroturistika

santurismo

MED Vizito al alia lando por profiti ĝiajn pli bonajn sanservojn, malsanulejojn...: en la hispana gazetaro okazas populisma diskuto pri la santurismo [10].
10. A. Kuenzli: en Ribelo skuas Civitan sidejon, libera folio, 2013-09-05
beloruse:
мэдыцынскі турызм, аздараўленчы турызм
france:
tourisme médical, tourisme sanitaire
germane:
Gesundheitstourismus

seksturismo

Turismado en lando por profiti tiean prostituadon: I'm not in Thailand only for ruins“, flustras en lia orelo kvindekjara turisto, fiera subtenanto de seksturismo [11].
11. S. Bellenger, trad. B.-A. Legault: Tajlanda turismo por vakeroj, Hades, [2009?], (2)
beloruse:
сэкс-турызм
france:
tourisme sexuel
germane:
Sextourismus

Monda Organizaĵo pri Turismo (MOT)

ManPol
POL Speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por akceli interŝtatan turismon: fakuloj de Monda Organizaĵo pri Turismo (MOT) laŭdis Latvion kaj Estonion pro progreso, atingita en turismo. [12].
12. LAST: Pozitiva evoluo, Monato, 2000/08
angle:
World Tourism Organisation, UNWTO
beloruse:
Сусьветная турыстычная арганізацыя
france:
Organisation Mondiale du Tourisme, OMT
germane:
Weltorganisation für Tourismus
hispane:
Organización Mundial del Turismo, OMT
hungare:
Idegenforgalmi Világszövetség, IVSZ
itale:
Organizatione Mondiale del Turismo, OMT
katalune:
Organització Mundial del Turisme, OMT
nederlande:
Wereldorganisatie voor Toerisme, WOT
pole:
Światowa Organizacja Turystyki
portugale:
Organização Mundial do Turismo, OMT
ruse:
Всемирная туристская организация, ВТО

administraj notoj

agro~o: Mankas dua fontindiko.