*imperi/o UV

*imperio

1.
POL Granda plurnacia regno, kiu povas esti bazita sur militforto, ideologio aŭ dinastia principo, kutime monarkio kies estro sin rigardas supera al la reĝoj: la rom-germana imperio [1]; la „sankta romia imperio de la germana nacio“ [2]; en 1079 Seborgo iĝis vera princlando interne de la Sankta Romia Imperio [3]; dum la Persa Imperio, en Irano ĉiam la reĝoj havis sonĝo-interpretistojn [4]; Petro la Granda komencis kolektadi specimenojn de diversaj lingvoj sur la teritorio de la Rusa Imperio [5]; [en tiu] pakto de 1916, en kiu la brita kaj franca (kaj rusia) imperioj sekrete konsentis dividi la lastajn mez-orientajn regionojn de la Otomana Imperio inter si mem [6]; la han-genta regno en la suda Ĉinio estis alsorbita al la mongola imperio ― tio estis la unua fojo kiam la tuta Ĉinio estis sub fremda regado [7]; meze de la 17a jarcento, la tuta Ĉinio falis, por la dua fojo, sub la agreso de barbaroj, tiufoje de la manĉuroj, kies imperio daŭris ĝis 1911 [8]; (figure) la imperio de Majkrosoft. VD:civilizo
2.
POL La tuto de granda regno kun siaj kolonioj: la granda Brita Imperio [9]; akiri al si gravan kolonian imperion.
angle:
*empire
beloruse:
імпэрыя
ĉeĥe:
impérium, říše
ĉine:
帝国 [dìguó], 統治權 [tǒngzhìquán]
france:
*empire (politique)
germane:
1. *Kaiserreich, Imperium, Großreich 2. Weltreich, Empire
hispane:
imperio
hungare:
birodalom, impérium
japane:
帝国 [ていこく]
katalune:
imperi
nederlande:
1. keizerrijk, rijk 2. imperium
perse:
امپراطوری
pole:
1. imperium, *cesarstwo, rzesza 2. imperium
portugale:
império
ruse:
*империя
slovake:
cisárstvo, impérium, ríša
ukraine:
імперія

imperia

Apartenanta al imperio: imperia lando, kolonio, krono, titolo; la Imperia Insignaro, la kronjuveloj de la Sankta Romia Imperio, estas en la Imperia Trezorejo en Vieno, Aŭstrio [10].
angle:
imperial
beloruse:
імпэрскі
ĉeĥe:
imperiální
france:
impérial
germane:
imperial
hispane:
imperial
hungare:
birodalmi
japane:
帝国の [ていこくの]
katalune:
imperial
nederlande:
behorende tot een keizerrijk
pole:
imperialny, cesarski
portugale:
imperial
ruse:
имперский
slovake:
imperiálny, ríšsky
ukraine:
імперський

imperii

(tr)
Regi, kiel imperio; superpotenci: dividu kaj imperiu! la romana imperiado iam etendiĝis super Anglujo.
angle:
rule (as an empire)
beloruse:
валадарнічаць (як імпэратар)
ĉeĥe:
vládnout (císař)
ĉine:
[wàng], 治国 [zhìguó]
france:
régner
hungare:
uralkodik (birodalmon)
japane:
統治する [とうちする], 支配する [しはいする]
katalune:
imperar
nederlande:
heersen
portugale:
imperar
ruse:
властвовать , повелевать, царить
slovake:
vládnuť (cisár)
ukraine:
панувати, володарювати

imperiestro

Plej alta rango de monarĥo: la Reĝo de Granda Britujo kaj imperiestro de Hindujo; imperiestro estas nur unu en la regno [11]; vi donos al mi la riĉan standardon kaj la kronon de la imperiestro [12]; la rom-germana imperiestro Sigmundo, la frato de reĝo Venceslao la 4a, proponis al Hus, ke li iru al Konstanco por senigi sin de ĉiuj akuzoj [13].
angle:
emperor
beloruse:
імпэратар
ĉeĥe:
císař, imperátor
ĉine:
皇上 [huángshang], 皇帝 [huángdì], 皇 [huáng], 天王 [tiānwáng], 凯撒大帝 [kǎisǎdàidì], 大駕 [dàjià]
france:
empereur
germane:
Kaiser
hispane:
emperador
hungare:
császár
japane:
皇帝 [こうてい], 天皇 [すめらぎ]
katalune:
emperador
nederlande:
keizer
perse:
امپراطور
pole:
cesarz
portugale:
imperador
ruse:
император
slovake:
cisár
ukraine:
імператор
volapuke:
limep

imperiismo

1.
Supernacia ideologio aŭ alia fenomeno servanta kiel bazo de imperio: la imperiismo de la Sankta Roma Imperio Ĝermana apelaciis al kristanismo kaj historia modelo; la artefariteco kondiĉas la sennaciigon de nia planedo [...] se morgaŭ Eŭropo kaj Usono estos regataj socialisme, la sennaciiga procezo ne povos pro tio halti kaj sekve ni havos ian socialisman imperiismon ĉuSn .
2.
Doktrino, agado de tiuj, kiuj celas por sia patrujo superregadon super fremdaj landoj; mondregemo: mi neniam volus defendi la imperiismon de eŭropaj ŝtatoj [14]. SUB:faŝismo
14. Garbhan MacAoidh: Sutroj kaj saŭdadoj, Monato, 2000/12, p. 15
angle:
imperialism Sankta Roma I~o Ĝermana: Holy Roman Empire.
beloruse:
імпэрыялізм Sankta Roma I~o Ĝermana: Сьвяшчэнная Рымская Імпэрыя.
ĉeĥe:
císařství
ĉine:
帝国主义 [dìguózhǔyì]
france:
impérialisme Sankta Roma I~o Ĝermana: Saint Empire Romain Germanique.
germane:
Imperialismus Sankta Roma I~o Ĝermana: Heiliges Römisches Reich Deutscher Nation.
hispane:
imperialismo
hungare:
imperializmus Sankta Roma I~o Ĝermana: Német-római Birodalom.
japane:
帝国主義 [ていこくしゅぎ], 帝政 [ていせい]
katalune:
imperialisme
nederlande:
imperialisme Sankta Roma I~o Ĝermana: Heilig Roomse Rijk der Duitse natie .
perse:
امپریالیسم Sankta Roma I~o Ĝermana: امپراطوری روم مقدس ملت آلمان.
pole:
imperializm
portugale:
imperialismo
ruse:
империализм Sankta Roma I~o Ĝermana: Священная Римская империя Германской Нации.
slovake:
cisárstvo
ukraine:
імперіалізм

imperiisto

Partiano de imperiismo; imperiismano: la lasta imperiestro de la manĉura dinastio sin lasis ludi rolon de marioneto enmane de la japanaj imperiistoj en la tiel nomata Manĉura ŝtato de post 1931 [15].
angle:
imperialist
beloruse:
імпэрыяліст
france:
impérialiste (subst.)
germane:
Imperialist, Kriegstreiber
hispane:
imperialista
hungare:
imperialista
japane:
帝国主義者 [ていこくしゅぎしゃ], 帝政派 [ていせいは]
katalune:
imperialista
nederlande:
imperialist
perse:
امپریالیست
pole:
imperialista
portugale:
imperialista (subst.)
ruse:
империалист
ukraine:
імперіаліст

kontraŭimperiismo

POL Kontraŭeco al imperiismo, al konkerado kaj regado de fremdaj landoj: mi ne kredas, ke estas malicaĵo mencii faŝisman kontraŭimperiismon en unu vico kun aliaj kultur-orientitaj kontraŭimperiismoj [16]. VD:kontraŭkoloniismo
16. G. Mickle: Esperanto por la blanka kulturhomo?, libera folio, 2006-02-27
beloruse:
антыімпэрыялізм
ĉine:
反帝国主义 [fǎndìguózhǔyì]
france:
antiimpérialisme

10 Akada Imperio

Regno en Mezopotamio de la 24a ĝis 22a jc a.K. kun la ĉefurbo Akado: tiu akada lingvo evoluis al la babilona kaj al la asiria, post la falo de la akada imperio okazis ekde la 2100aj jaroj a.K. la „sumera renaskiĝo“ [17].
17. Monato, Thomas Genty: Emesal: ĉu la plej antikva planlingvo?, 2014
angle:
Akkadian Empire
france:
empire d'Akkad
germane:
Reich von Akkad

10 Aŭstra Imperio

Multnacia imperio de la Habsburga monarĥio de 1804 ĝis 1867: Ioan Slavici (1848–1925) naskiĝis en Şiria, tiam en la Aŭstra Imperio, nun en la distrikto Arad en Rumanio [18].
angle:
Austrian Empire
france:
empire d'Autriche
germane:
Kaisertum Österreich

10 babilona imperio

Iu el la sinsekvaj imperioj en Mezopotamio inter la 2a jc a.K. kaj 539 a.K. kun ĉefurbo Babilono: la fonetika formo de ambaŭ vortoj „babel“ kaj „balal“, kune kun la fakto, ke la Babilona Imperio estis multnacia, povis kaŭzi la kreon de nocio „babel“ kiel sinonimo de lingva ĥaoso kaj multlingveco mem [19].
Rim.: La 10a OA oficialigis la nocion per majuskla skribo, kvankam temas pri pluraj sinsekvaj imperioj, do konsekvence necesus skribi ĝin minuskle. [WD]
19. 3 Universitato Adam Mickiewicz – Uniwersytet im. Adama Mickiewicza Interlingvistikaj Studoj – Studia Interlingwistyki Vĕra Barandovská-Frank: Interlingvistiko, Enkonduko en la sciencon pri planlingvoj, 2. Antikvaj interlingvo, p. 26
angle:
Babylonian empire
france:
empire babylonien
germane:
babylonisches Reich

10Bizanca Imperio

La orienta parto de la Roma Regno post ties apartigo en 395, kaj ekzistanta ĝis la konkero de Konstantinopolo en 1453: ekde la 9a jarcento, la slavaj popoloj komencis akcepti la ortodoksan kristanismon, ĉefe pro la influo de la Bizanca imperio [20]; en la jaro 578 […] Tiberius 2a Konstanteno iĝis bizanca imperiestro [21].
20. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Lingvoj
21. Monato, Isikawa Takasi: Adapti, persisti, akcepti, 2013
angle:
Byzantine Empire, Eastern Roman Empire
france:
Empire byzantin, Empire romain d'Orient
germane:
Byzantinisches Reich, Oströmisches Reich

10Inkaa Imperio

Imperio en la Andoj kaj ĉe la pacifika bordo de Sudameriko, de la 13a ĝis 15a jc p.K. la rondvojaĝo de la tukumana provinco inkluzivas la imponajn montarojn proksime al la ĉefurbo, inter kiuj nepre menciindas Tafi de l' valo […], la plej grava aŭstrala enklavo de la Inkaa imperio [22].
22. Monato, Hose Marques: Argentino: Vojaĝo al la provinco Tukumano
angle:
Inca Empire
france:
Empire inca
germane:
Inkareich
keĉue:
Tawantinsuyu

Osmanida Imperio, 10Otomana Imperio

Imperio kun centro en Malgrand-Azio, ekzistinta de la 14-a jc ĝis 1922 kaj konkerinta la Bizancan Imperion en 1453: la otomana imperio, dum la plej granda parto de sia ekzisto, estis multe pli permesema, multege pli, ol samepokaj okcident-eŭropaj kristanaj ŝtatoj [23]; hodiaŭ oni aŭdas multe pri tiu ĉi pakto de 1916, en kiu la brita kaj franca (kaj rusia) imperioj sekrete konsentis dividi la lastajn mez-orientajn regionojn de la Otomana Imperio inter si mem [24]. VD:osmanido, otomano
angle:
Ottoman Empire
france:
Empire ottoman
germane:
Osmanisches Reich
ruse:
Османская империя

10Roma Imperio

Imperia periodo de la Roma Regno post la jaro 27 a.K. ĝis la 3a jc p.K.: [tion] mi ne fordonus eĉ por la roma imperio [25]; Przemysław gvidis la publikon tra la manĝa kulturo de la Roma Imperio [26].
25. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXXV
26. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Niaj artaj konfrontoj (Karolina Rzeszuto)
angle:
Roman Empire
france:
Empire romain
germane:
Römisches Kaiserreich

10Persa Imperio

Imperio, 550 – 330 a.K. kun sia centro en la unua Irano dum la Persa Imperio, en Irano ĉiam la reĝoj havis sonĝo-interpretistojn [27].
27. Monato, Reza Kheir-Khah: Sonĝo: Mirinda dimensio de nia vivo
angle:
Persian Empire
france:
Empire perse
germane:
Perserreich

Ruslanda Imperio, Rusa Imperio

GEOGPOL Oficiala nomo de Rusujo ekde 1721 ĝis 1917: Finnlando estis parto de la Rusa Imperio ĝis 1917 [28]; la 8an de novembro 1910 la ruslanda imperiestro Nikolaj la 2a donis sian altmoŝtan permeson al la Rusa Astronomia Societo komenci monkolektan kampanjon „por konstrui monumenton al la granda astronomo Ulugbek[29].
angle:
Russian Empire
beloruse:
Расейская Імпэрыя
ĉine:
俄罗斯帝国 [éluósīdìguó], 俄羅斯帝國 [éluósīdìguó], 俄罗斯帝国 [ÁluósīDìguó], 俄羅斯帝國 [ÁluósīDìguó]
france:
Empire de Russie
germane:
Russisches Reich
hungare:
Orosz Birodalom
katalune:
Imperi Rus
nederlande:
Russische Rijk
pole:
Imperium Rosyjskie, Wielka Rosja
ruse:
Российская Империя

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.