1kapital/o JED
kapitalo
- 1.
Parto de la riĉaĵoj uzata
por produktado; profiton donanta proprumaĵo;
tuto de la provizaĵoj kaj iloj, t. e. laborrimedoj:
tiuj ĉi provoj […] englutis ankaŭ tre grandajn kapitalojn
EE
;
mi mem povas eldoni nur tre malgrandan parton, ĉar mi havas […] tro
malgrandajn kapitalojn
DL
;
la pastroj ne elspezas ĉion, sed amasigas kaj pligrandigas sian kapitalon
[1];
(figure)
[li] en siajn verkojn, proponatajn al la socio, enmetas la plej
grandan kapitalon da tempo, laboro, povosciado kaj ekzerciteco
Marta
;
oni povas uzi la pli altajn tonojn, se […] el la morto de iu persono
oni deziras tiri politikan kapitalon (avantaĝon)
[2].
- 2.
Sumo de posedata mono, konsiderata kiel ĉefaĵo,
kontraste kun la rento, konsiderata kiel akcesoraĵo:
ŝi posedas kapitalon da dek kvin mil rubloj
IK
;
al ni en ĉia okazo restas ankoraŭ 200 dolaroj jare, por kiuj ni nin aranĝis
[…] kaj rezervis kapitaleton en la ŝpara banko
FK
.
- angle:
- capital
- beloruse:
- капітал
- ĉeĥe:
- jistina, kapitál
- ĉine:
- 資 [zī], 資本 [zīběn]
- france:
- capital (nom, econ.)
- germane:
- Kapital
- hispane:
- capital
- hungare:
- tőke
- japane:
- 資本 [しほん], 資本金 [しほんきん], 資金 [しきん], 元手 [もとで]
- nederlande:
- kapitaal
- pole:
- kapitał
- rumane:
- capital
- ruse:
- капитал
- slovake:
- istina, kapitál
- tokipone:
- mani
- ukraine:
- капітал
kapitala
- 1.
- Rilata al kapitalo: kovri la deficitojn el la kapitala konto [3]; elspezoj […] pagataj de la kapitala rento [4]; 2 milionoj da kapitala mono [5]; kapitala alfluo [6]; en evoluintaj landoj la kapitala rendimento ĝenerale povas esti de 9 % ĝis 11 % [7].
- 2.
- (arkaismo)
Eksterordinare granda, profitiga:
li mortigis tian kapitalan bovidon
Hamlet
.
majuskla,
krimego
3.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en
Perspektivo, 18.6 Financa Fortikiĝo
4. Ĉu solvoj?, La Ondo de Esperanto 2001 – 2004
5. La komitato en Gotenburgo: ĉu jam konstrue al stabila tutmonda asocio?, La Ondo de Esperanto 2001 – 2004
6. Monato, Evgeni Georgiev: Bonaj perspektivoj por 2014, 2014
7. Monato, Mu Binghua: Monopolo super la elektropova provizado, 2006
4. Ĉu solvoj?, La Ondo de Esperanto 2001 – 2004
5. La komitato en Gotenburgo: ĉu jam konstrue al stabila tutmonda asocio?, La Ondo de Esperanto 2001 – 2004
6. Monato, Evgeni Georgiev: Bonaj perspektivoj por 2014, 2014
7. Monato, Mu Binghua: Monopolo super la elektropova provizado, 2006
- beloruse:
- капітальны
kapitalismo
Ekonomia funkciado, en kiu grandajn firmaojn posedas pliparte
privataj kapitalhavantoj:
necesas ĝuste taksi la nuntempan situacion, kaj
ne kredi, ke nia deziro pri baldaŭa forfalo de l’
kapitalismo sufiĉas, por ke ĝi efektiviĝu
[8];
transiro de socialismo al kapitalismo
[9];
sociala kapitalismo
[10];
kapitalisma liberalismo
[11];
la azia kapitalismo ne estas moderna, ĝi estas paria kapitalismo
[12].
feŭdismo,
komunismo,
liberalismo2
8.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, De la deziro al la efektivigo
...
9. Zofia BANET-FORNALOWA/pg: Kiam orkestro fariĝas orkesto, Monato, 2000/05, p. 12
10. Monato, Stefan Maul: Diabla cirklo, 2005
11. Monato, Zlatko Tišljar: Kial fieri pri iu patrujo kaj ne pri alia?, 2004
12. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
9. Zofia BANET-FORNALOWA/pg: Kiam orkestro fariĝas orkesto, Monato, 2000/05, p. 12
10. Monato, Stefan Maul: Diabla cirklo, 2005
11. Monato, Zlatko Tišljar: Kial fieri pri iu patrujo kaj ne pri alia?, 2004
12. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
- angle:
- capitalism
- beloruse:
- капіталізм
- ĉeĥe:
- kapitalizmus
- ĉine:
- 資本主義 [zīběnzhǔyì]
- france:
- capitalisme
- germane:
- Kapitalismus
- hispane:
- capitalismo
- japane:
- 資本主義 [しほんしゅぎ]
- nederlande:
- kapitalisme
- pole:
- kapitalizm
- rumane:
- capitalism
- slovake:
- kapitalizmus
- tibete:
- མ་རྩའི་རིང་ལུགས་
- ukraine:
- капіталізм
kapitalisto
Homo posedanta kapitalon, de ĝi ricevanta renton:
[la] plej influaj membroj estas la novkapitalistoj, kiuj posedas
fabrikojn kaj entreprenojn
[13];
dum la industria epoko, kapitalistoj ĝenerale regis la produktadon kaj la socion
[14];
kapitalisto karesanta sian monsakon
[15];
mi estas nek kapitalisto nek borsoĵonglisto
[16].
13.
Zlatko Tišljar: Ordo tordita -- dekstren
maldekstren, Monato, 2001/01, p. 7
14. Monato, D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci, 2004
15. Monato, Jakvo Schram: Ekspozicio, kiu prenis je la gorĝo, 2012
16. Monato, Stefan Maul: Du mil ok, 2008
14. Monato, D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci, 2004
15. Monato, Jakvo Schram: Ekspozicio, kiu prenis je la gorĝo, 2012
16. Monato, Stefan Maul: Du mil ok, 2008
- angle:
- capitalist
- beloruse:
- капіталіст
- ĉeĥe:
- kapitalista
- ĉine:
- 資本家 [zīběnjiā]
- france:
- capitaliste
- germane:
- Kapitalist
- hispane:
- capitalista
- hungare:
- tőkés, kapitalista
- japane:
- 資本家 [しほんか]
- nederlande:
- kapitalist
- pole:
- kapitalista
- rumane:
- capitalist
- ruse:
- капиталист
- slovake:
- kapitalista
- ukraine:
- капіталіст