helen/o PV
heleno
- Antikva nomo de ano de la hindeŭropaj triboj, kiuj koloniis Grekujon: trans maro blua de l' Helenoj kuŝas antikva Palestino VivZam ; evidente pravis helenoj, kiuj diris, ke „panta rhei“ – ĉio fluas, evoluas [1]; al la helenoj oni ŝuldas ne nur la latinan alfabeton, sed ankaŭ la cirilan [2]; mi timas helenojn, eĉ kiam ili alportas donacojn [3].

1.
Monato, Stefan Maul: Migrobirdoj
2. Monato, Roberto Pigro: Estis iam alfabeto ...
3. Monato, Carlo Minnaja: Frandaĵo por kleruloj
2. Monato, Roberto Pigro: Estis iam alfabeto ...
3. Monato, Carlo Minnaja: Frandaĵo por kleruloj
- angle:
- hellene, Greek (ancient person)
- beloruse:
- элін, грэк (старажытны)
- ĉeĥe:
- Helén, antický Řek, starý Řek
- france:
- Hellène, Grec
- germane:
- Hellene
- hungare:
- hellén
- itale:
- elleno
- nederlande:
- Helleen, Griek (antique)
- portugale:
- heleno, grego
- ruse:
- эллин, древний грек
- slovake:
- Helén, starý Grék
- ukraine:
- еллін, грек
helenismo
- 1.
- La helena kulturo: grave influis la armenan kulturon helenismo [4]; Aleksandrio […] fariĝis unu de la plej grandaj urboj de la Helenisma civilizo, kaj estis la sidejo de la Ptolemea dinastio [5].
- 2.
Helena parolturno.

- angle:
- Hellenism
- beloruse:
- элінізм
- ĉeĥe:
- helénizmus, helénství
- france:
- hellénisme
- germane:
- Hellenismus
- hungare:
- hellenizmus
- itale:
- ellenismo
- nederlande:
- Hellenisme
- portugale:
- helenismo
- ruse:
- эллинизм
- slovake:
- helenizmus
- ukraine:
- еллінізм