*pord/o PV

*pordo

1.
ARKI Malfermaĵo en muro de konstruaĵo, en barilo, en flanko de veturilo aŭ maŝino por trairo: li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo [1]; la kovriloj de l' fenestroj kaj la pordoj restis fermitaj la tutan tagon DL ; la pordokurteno ekĵetiĝis flanken, kaj sur la sojlo de la pordo sin montris alta, gracia virina figuro FK ; kaleŝpordo, ĉarpordo KPr ; li sidis ĉe la pordo de la tendo [2]; sieĝi ies pordon PrV ; se vi agos malbone, la peko kuŝos ĉe la pordo [3]; ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas (subaĉetas) PrV ; en bona ordo tra la pordo PrV ; se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo PrV ; pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro PrV ; diablo ne ĉiam unu pordon sieĝas PrV . SUP:enirejoSUB:luko, poternoPRT:anso, klinko2, klapo3, pordhoko, seruro
2.
ARKITEK Plato, kiu fermas pordan spacon, kaj klape aŭ glite formoviĝas por ebligi trairon: ŝlosi la pordon [4]; li fermis kolere la pordon [5]; ili aliris, por elrompi la pordon [6]; sur la pordo estis malgranda tabuleto, sur kiu per grandaj literoj estis skribita: „tiu ĉi domo estas vendata“ FK ; subite oni frapas tre mallaŭte sur la pordo DL ; kradpordo [7]; du soldatoj portis la knabeton eksteren al la barilpordo de la kampo KKr ; la fajropordoj salte malfermiĝis kaj la ardanta karbo lante voras je niaj piedoj MortulŜip ; (frazaĵo) dezirante sin sciigi, [ili] iris frapi sur la pordon (peti helpon aŭ konsilon) de diversaj amikoj, kaj fine alvenis en la hejmon de Klozelo ChL ; (frazaĵo) lasi la pordon malfermita (rezervi la eblon) al pliaj sendependigaj provoj [8]. VD:flugilo4, klapo3
afrikanse:
deur
albane:
dyer
amhare:
በር
angle:
door, gate
arabe:
باب
armene:
դուռը
azerbajĝane:
qapı
beloruse:
дзьверы
bengale:
দরজা
birme:
တံခါးပေါက်
bosne:
vrata
bulgare:
врата
ĉeĥe:
branka, dveře, průchod
ĉine:
[mén]
dane:
dør
estone:
uks
eŭske:
atea
filipine:
pinto
france:
porte
galege:
porta
germane:
Tür 1. Türöffnung 2. Tür krad~o: Gatter. frapi sur la ~on: an die Tür klopfen (mit einer Bitte). lasi la ~on malfermita: die Tür offen lassen.
guĝarate:
બારણું
haitie:
pòt
haŭse:
kofa
hebree:
דלת
hinde:
दरवाजा
hispane:
1. portal 2. puerta
hungare:
ajtó
igbe:
ụzọ
indonezie:
pintu
irlande:
doras
islande:
dyr
japane:
ドア
jave:
lawang
jide:
טיר
jorube:
ilekun
kanare:
ಬಾಗಿಲು
kartvele:
კარი
kazaĥe:
есік
kimre:
drws
kirgize:
эшик
kmere:
ទ្វារ
koree:
korsike:
av
kose:
ucango
kroate:
vrata
kurde:
derî
latine:
ostium
latve:
durvis
laŭe:
ປະຕູ
litove:
durys
makedone:
врата
malagase:
varavarana
malaje:
pintu
malajalame:
വാതില്
malte:
bieb
maorie:
tatau
marate:
दरवाजा
monge:
qhov rooj
mongole:
хаалга
nederlande:
deur 1. doorgang 2. deur
nepale:
ढोका
njanĝe:
chitseko
okcidentfrise:
doar
panĝabe:
ਦਾ ਦਰਵਾਜ਼ਾ
paŝtue:
دروازه
pole:
drzwi
portugale:
porta
ruande:
umuryango
ruse:
дверь
samoe:
faitotoʻa
sinde:
در
sinhale:
දොර
skotgaele:
doras
slovake:
bránka, prechod
slovene:
vrata
somale:
albaabka
ŝone:
musuo
sote:
ntlo
sunde:
panto
svahile:
mlango
svede:
dörr
taĝike:
дари
taje:
ประตู
tamile:
கதவை
tatare:
ишек
telugue:
తలుపు
tibete:
སྒོ་
tokipone:
lupa
ukraine:
двері
urdue:
دروازہ
uzbeke:
eshik
vjetname:
cửa
zulue:
umnyango

*pordego [9]

ARKI Ĉefa pordo de domo, de fortika urbo, por paso de veturiloj: kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton [10]; kiam li venis al la pordego de la urbo, la gardistoj demandis, ĉu ili devas anonci lin al la reĝino [11]; ĉiu templo kaj palaco havis grandegan pordegon kun pilonoj, kaj tial oni nomis Tebojn urbo „centpordega“ [12]; ili […] elportas la pakaĵon ekster la pordegon [13]; via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj [14]; la Gibraltara pordego (markolo) FK ; (figure) la propraj posedaĵoj, kun kiuj [vi] venas al la pordego de la socia vivo Marta .
angle:
garage door, gate
beloruse:
брама
ĉeĥe:
brána, vrata
ĉine:
大門 [dàmén], 大门 [dàmén], 門戶 [ménhù], 门户 [ménhù], 闈 [wéi], 闱 [wéi], 大門口 [dàménkǒu], 大门口 [dàménkǒu], 正門 [zhèngmén], 正门 [zhèngmén]
france:
portail, portes (d'une résidence, d'une ville)
germane:
Tor
hispane:
portón
hungare:
kapu
indonezie:
gerbang
japane:
[もん], 大戸 [おおど]
nederlande:
poort
pole:
brama, wrota
ruse:
ворота
slovake:
brána, vráta
svede:
port
tibete:
སྒོ
ukraine:
ворота, брама

pordegejo

ARKI Granda enirejo en konstruaĵo, kiun fermas pordego: la malluma figuro de la virino kuris [...] tra la arkaĵan pordegejon de la domo Marta ; la kastelo […], tri turoj, la pordegejo kaj la domo de la administranto [15].
angle:
gateway
beloruse:
пад’езд
ĉine:
門道 [méndào], 门道 [méndào], 門首 [ménshǒu], 门首 [ménshǒu]
france:
porche
germane:
Toreinfahrt, Torweg, Torhaus
hungare:
kapualj
nederlande:
portaal, portiek
pole:
portal
ruse:
подъезд

pordisto

Gardisto de domo, kiu kontrolas la enirantojn, ricevas poŝtaĵojn...: homo forvojaĝinta [...] ordonis al la pordisto, ke li viglu [16]; majeste staris la pordisto en veluro kaj silko, kun granda arĝentita bastono [17]; la pordisto kaj du servistinoj rekonis lin, ĉar la nokto estis sufiĉe luma [18]; la pordisto kuras post mi sur la ŝtuparo kun broso: permesu [ke] mi al vi purigos la botojn [19]. VD:grumo, lakeo1
angle:
doorman, gatekeeper
beloruse:
прыдзьвернік, адзьвернік, брамнік, прыбрамнік, парцье, каньсьерж
ĉeĥe:
portýr, vrátný
ĉine:
門衛 [ménwèi], 门卫 [ménwèi], 閽 [hūn], 阍 [hūn], 守門人 [shǒuménrén], 守门人 [shǒuménrén]
france:
concierge, gardien d'immeuble, portier
germane:
Türsteher, Torwächter
hispane:
portero
hungare:
kapus, portás
indonezie:
penjaga pintu, penjaga gerbang
japane:
門番 [もんばん]
nederlande:
portier
pole:
odżwierny, porter, furtian (w klasztorze)
ruse:
привратник, портье
slovake:
vrátnik
ukraine:
воротар, брамник, портьє, консьєрж

dompordo

Pordo tra kiu oni eniras aŭ eliras domon: kiam ili iris el la dompordo, Rejnhardo donis al ŝi la brakon [20]; ni staris antaŭ la dompordo por kapti iom da freŝa aero [21]; mi kaŝis ŝlosilon de la malantaŭa dompordo sub la tegmenton de ĝardena budo [22].
20. T. Storm, trad. A. Bader: Imenlago, en: Du Amosentaj Noveloj, 1947
21. Czar: La fino de Vincent van Gogh, Monato, 2003/10, p. 18
22. Garvan Makaj: Ŝlosila teorio, Monato, 2009/11, p. 16
angle:
entry door, front door, exterior door
beloruse:
уваходныя дзьверы
ĉeĥe:
domovní dveře
ĉine:
大門 [dàmén], 大门 [dàmén], 家門 [jiāmén], 家门 [jiāmén]
france:
porte d'entrée (de maison)
germane:
Haustür
indonezie:
pintu rumah
japane:
玄関 [げんかん]
pole:
drzwi domu
slovake:
domové dvere

faldpordo

EBV
ARKI Pordo kun balge faldebla fermaĵo.
angle:
folding door, accordion door
france:
porte accordéon, porte pliante
germane:
Falttür
hungare:
harmonikaajtó
indonezie:
pintu lipat
nederlande:
vouwdeur
pole:
drzwi składana, drzwi harmonijkowe

fenestropordo

Pordo provizita per fenestro, kiujn oni uzas ekz-e ĉe balkonoj kaj terasoj: [li] metis la mikrofonon ĉe la balkona fenestropordo ChV .
angle:
French window
ĉeĥe:
balkónové dveře, prosklené dveře
france:
porte-fenêtre, porte vitrée
germane:
Fenstertür
hungare:
üvegajtó
japane:
フランス窓 [フランスまど]
nederlande:
glazen deur
pole:
przeszklone drzwi, oszklone drzwi
ruse:
застеклённая дверь
slovake:
dvere s okienkom, sklenené dvere
ukraine:
балконні двері, (зовнішні) засклені/скляні двері

klappordo

EBV
ARKI Pordo kun klape movebla fermaĵo: post kelkaj minutoj en la muro per si mem dekliniĝis malgranda tablo, kaj post tio tra la klappordo oni ŝovis sur ĝin pladon da manĝaĵo, kaj poste la pordo denove fermiĝis VaK ; vi konstruis klappordon, per kiu mi povis faligi miajn [...] amatinojn en profundakvan puton [23]; la klappordo de la kripto […] abomene faŭkis tuj antaŭ la katedro, kaj nun senbrue tordiĝis suben [24]; la ĉerkisto jam estis proksime de sia domo, kiam […] iu venis al lia pordego, malfermis la klappordeto  kaj malaperis post ĝi [25].
Rim.: Vortaroj kaj verkoj prezentas ordinare „klappordon“ nur kun la senco de klapa plankpordo. Tamen la vorto taŭgas ankaŭ por vertikala pordo kun klapego, kontraste al fald-, ŝov-pordoj kaj aliaj. [ĵv]
23. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, perfekta civitano
24. Sonja Lang: La Soleno
25. La Ondo de Esperanto, Aleksandr Puŝkin : Ĉerkisto
angle:
trapdoor
ĉeĥe:
poklop, sklápěcí dveře
ĉine:
活板 [huóbǎn], 地板門 [dìbǎnmén], 地板门 [dìbǎnmén], 活动天窗 [huódòngtiānchuāng], 活動天窗 [huódòngtiānchuāng], 活板門 [huóbǎnmén], 活板门 [huóbǎnmén], 活盖 [huógài], 活蓋 [huógài]
france:
porte battante
germane:
Klapptür, Falltür
hungare:
csapóajtó
indonezie:
pintu jebakan
japane:
はね上げ戸 [はねあげと]
nederlande:
klapdeur
pole:
drzwi skrzydłowe
slovake:
poklop
ukraine:
ляда, люк

kluzpordo

MAR Movebla parto de kluzo, per kiu oni ĝin fermas kaj malfermas: doko [estas] havena baseno, kun kluzpordoj kaj kajoj MortulŜip ; li iradis inspektadi la kluzpordon [26].
26. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]
angle:
lock gate
ĉine:
水閘 [shuǐzhá], 水闸 [shuǐzhá], 水門 [shuǐmén], 水门 [shuǐmén], 防潮水閘 [fángcháoshuǐzhá], 防潮水闸 [fángcháoshuǐzhá]
france:
porte d'écluse
germane:
Schleusentor
japane:
水門 [すいもん]
pole:
wrota śluzy

levpordo

EBV
ARKI Pordo kun vertikale levebla fermaĵo, ekzemple en kluzo; herso.
angle:
drop gate, guillotine gate, vertical door
hispane:
puente levadizo
hungare:
emelőkapu, zsilipkapu

plankpordo

ARKI Kuŝa pordo en planko super ŝtuparo aŭ alirebla per ŝtupetaro: ĝi eltiris la feran bolton el la fermita plankpordo kaj ŝtelece malsupreniris al la malliberulo [27].
angle:
access hatch, access door, trapdoor
beloruse:
люк
ĉeĥe:
propadliště
france:
trappe
germane:
Falltür
hungare:
csapóajtó (vízszintes)
pole:
klapa
ruse:
люк
slovake:
priepadlisko

svingpordo EBV , svingopordo

ARKI Pordo kun fermaĵo egale puŝebla aŭ tirebla, kiun risorto aŭtomate relokas: la svingpordo de la banko malfermiĝis malpeze [28]; la vitraj svingopordoj sur la pruo estis fermitaj; neniu sidis sur la pruo [29].
28. Penseo N-ro 155
29. J. H. F. Grönloh, trad. M. Meeuwissen: La profitulo, 2021-06-08
angle:
swinging door
ĉeĥe:
"lítačky", kývací dveře
ĉine:
弹簧门 [tánhuángmén], 彈簧門 [tánhuángmén]
france:
porte va-et-vient
germane:
Schwingtür
hungare:
lengőajtó
japane:
スイングドア
nederlande:
klapdeur
pole:
drzwi wahadłowe
slovake:
kývacie dvere
ukraine:
двері-турнікет

ŝovpordo EBV , glitpordo EBV

ARKI Pordo kun flanken ŝovebla fermaĵo: ŝova pordo kondukas en grandegan ĉambron najbaran, kiu tuta estas plenigita de paketoj FK ; panikiĝinte li malaperis en la tute hazarde jam prete atendantan lifton, la aŭtomataj ŝovpordoj helike malrapide fermiĝis [30]; rjokanaj ĉambroj ankaŭ prezentas aleron aŭ balkonon, same ekipitan de glitpordo [31].
30. Pejno Simono: Tagmeze en Tunizo, Monato, 2001/11, p. 24
31. Vikipedio, Rjokano (gastejo)
angle:
sliding door
beloruse:
рассоўныя дзьверы
ĉine:
滑門 [huámén], 滑门 [huámén], 推拉門 [tuīlāmén], 推拉门 [tuīlāmén], 拉門 [lāmén], 拉门 [lāmén]
france:
porte coulissante
germane:
Schiebetür
hispane:
puerta deslizable
hungare:
tolóajtó
indonezie:
pintu geser, pintu sorong
japane:
引き戸 [ひきど]
nederlande:
schuifdeur
pole:
drzwi przesuwne
ruse:
раздвижная дверь
ukraine:
розсувні двері

administraj notoj

fald~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
lev~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.