*aprob/i

*aprobi

(tr)
1.
Opinii ion bona: ĉiuj aplaŭdis kaj laŭte aprobis [1]; tia estas ilia vojo, ilia espero, kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion [2]; la aprobantoj de la ideo [3]; VD:akcepti, amen, konsenti
2.
Deklari ion bona kaj laŭdinda: aprobi agon, ideon; mi […] konsilas, korektas, aprobas [4]; de la vortoj kaj reguloj rekomendataj […] eble ne de ĉiuj estas aprobataj [5]; ĉu mi povas aprobi falsan pesilon kaj trompajn pezilojn en la saketo [6]? la aŭtoro estis tiel kontenta, ke li aprobis ĝian publikigon [7]. VD:aplaŭdi, laŭdi
3.
Deklari iun, post oficiala ekzameno, taŭga por ia posteno: aprobita profesoro. VD:diplomo, sankcii
angle:
approve
ĉeĥe:
aprobovat, podpořit, potvrdit, schválit
ĉine:
1. [shǎn], 允諾 [yǔnnuò], 允诺 [yǔnnuò] 2. 核定 [hédìng], 贊成 [zànchéng], 赞成 [zànchéng]
france:
1. approuver 2. approuver 3. agréer
germane:
1. billigen 2. gutheißen 3. approbieren, bestätigen, genehmigen
hebree:
לְאַשֵׁר
hispane:
aprobar
hungare:
1. jóváhagy 2. helyesel 3. jóváhagy, megerősít
indonezie:
menyetujui
itale:
approvare
japane:
賛成する [さんせいする], 同意する [どういする], 是認する [ぜにんする], 認可する [にんかする]
malaje:
setuju
portugale:
1. aprovar
ruse:
1. одобрять, одобрить 2. одобрять, одобрить 3. утвердить (кого-л. в должности)
slovake:
dať súhlas, schváliť
tibete:
བཀའ་འཁྲོལ་
ukraine:
схвалювати, апробувати

aproba

Subtenanta, jesanta, akceptanta ion kiel bonaĵon: la imperiestro faradis aprobajn kapmovojn [8]; celu aprobindaĵojn antaŭ ĉiuj homoj [9]; inter la ĉeestantoj eksonis aproba murmuro [10]; la knabo […] aprobe balancis sian kapon [11]. VD:favora
angle:
approving
ĉeĥe:
aprobativní, aprobační
france:
approbatif
hungare:
jóváhagyó, megerősítő, helyeslő
ruse:
одобрительный, положительный (о резолюции, отзыве и т.п.)
slovake:
aprobačný

aprobo

Subtena opiniodeklaro: ĝi estas tre bela, diris tiam la reĝo laŭte, ĝi havas mian plej altan aprobon [12]; en diversaj gazetoj kaj revuoj aperas artikoloj plenaj de aprobo por la ideo EE ; tio […] elmetas lin al puno de publika malaprobo Marta ; mi estas rekomendita por la ordeno […] pro aprobo de la estraro [13]; ankoraŭ necesas fina aprobo de la Eŭropa Parlamento [14].
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
13. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
14. R. Rotsaert: Pagi ene de la Eŭropa Unio kostos malpli, Monato, 2002:2, p. 10a
angle:
approval
ĉeĥe:
potvrzení, schválení, úřední souhlas
france:
approbation
germane:
Billigung, Zustimmung, Approbation
hebree:
אישור
hispane:
aprobación
hungare:
jóváhagyás, elismerés, helyeslés
indonezie:
persetujuan
japane:
賛成 [さんせい], 同意 [どうい], 是認 [ぜにん], 認可 [にんか]
ruse:
одобрение
slovake:
aprobácia, oprávnenie, schválenie
tibete:
ཆོག་མཆན་
ukraine:
схвалення, згода, апробація

aprobinda

Kion konvenas aprobi: tia neĝusta uzado de la sufikso certe ne estas aprobinda, kaj, kiom oni povas, oni devas ĝin eviti [15]; necesas brakumi progreson, […] enestas en dumleciona poŝkomputilo-uzo multo aprobinda [16].
germane:
billig (sinnvoll), sinnvoll, probat, genehm
hebree:
אושר
japane:
賛同すべき [さんどうすべき]
ukraine:
гідний схвалення, похвальний

malaprobinda

Kion konvenas malaprobi, kondamninda: malaprobinda menso [17]; vi ne estas malaprobinda [18]; ili prezentas malaprobindan enkondukon de novaj vortoj [19].
17. La Nova Testamento, Romanoj 1:28
18. La Nova Testamento, II. Korintanoj 13:5
19. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
germane:
unbillig (nicht sinnvoll), abzulehnen

malaprobi

Deklari malbona, malakceptinda; kondamni2: liaj faroj ne estu malaprobitaj [20]; al mi oni ne povas malaprobi mian sopiron [21]; la patro laŭŝajne ne malaprobis lian laboradon, ĉar la knabo tamen brile sukcesis ĉiujn ekzamenojn VivZam ; Filono malaprobis spektaklojn kun bataloj [22]. VD:sin distancigi
20. La Nova Testamento, Johano 3:20
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
22. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, FEL, 1999
angle:
to disapprove
ĉine:
[shān], 姗 [shān], 吐弃 [tǔqì], 吐棄 [tǔqì], 不同意 [bùtóngyì], 不接受 [bùjiēshòu], 判处 [pànchǔ], 判處 [pànchǔ], 不受理 [bùshòulǐ]
france:
désapprouver
germane:
missbilligen, ablehnen
indonezie:
menolak
japane:
反対する [はんたいする], 非難する [ひなんする], 不認可とする [ふにんかとする]
ukraine:
засуджувати, не схвалювати, осуджувати, гудити, відкидати

administraj notoj