*staci/o PV
*stacio
↝ 
- 1. ↝
-
Haltejo kun iaj
aranĝaĵoj teĥnikaj aŭ komfortigaj:
en la antikveco la gubernio servis kiel grava transŝarĝa stacio ĉe la
sud-okcidenta Silka Vojo
[1];
oni gloris la stacion, kiam […] Rusio pafis la unuan ISS-modulon
Sarja kiel komponanton de la estonta laboratorio
[2].
- a) ↝
Loko, kie haltas publikaj trafikaj veturiloj, vagonoj, ŝipoj, por preni aŭ lasi la pasaĝerojn kaj varojn: trafi tramon ĉe l' stacio [3]; aŭtobusa stacio [4]; stacidomo FdO .
- b) ↝
Teĥnika establejo por generado, konservo aŭ plusendo de energio: li atentigis pri troa centrado de la elektra energio de Brazilo en malmultaj stacioj [5].
centralo
- c)
Elsendejo: ekkriis la konduktoro, elirante el la telegrafa stacio, portante paperon en la mano [6]; radioparolis stacio Semarang [7]; pluraj stacioj, kiuj dissendas samhore per la sama frekvenco [8]; televida stacio [9].
- d) ↝
Haltejo en kalvaria vojo: ŝi staris […] ĉe la komenco de sia Kalvaria vojo, ŝi pasis ankoraŭ ne pli ol du ĝiajn staciojn Marta .
- 2. ↝
- (figure)
Provizora haltejo en agado, en progresado:
oni povis vidi en li homon, por kiu la magazeno de la juvelisto
estis nur stacio sur la vojo al lokoj pli altaj kaj pli
profitaj
Marta
.
etapo, fazo 1, ŝtupo 2
1.
Monato, Alice Liu: Favore al turismo, 2007
2. Monato, Stefan Maul: Politika sukceso, scienca fiasko, 2009
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Nigra Tago
4. Monato, Saliko: Ĉarma urbo ĉe la Finna Golfo, 2009
5. Monato, Jozefo Lejĉ: Kuranta kurento-krizo, 2010
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, la nigra virino
7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Telegramo
8. Monato, Pejno Simono: Prefere pakete
9. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Listo de Sendler, 2004
2. Monato, Stefan Maul: Politika sukceso, scienca fiasko, 2009
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Nigra Tago
4. Monato, Saliko: Ĉarma urbo ĉe la Finna Golfo, 2009
5. Monato, Jozefo Lejĉ: Kuranta kurento-krizo, 2010
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, la nigra virino
7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Telegramo
8. Monato, Pejno Simono: Prefere pakete
9. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Listo de Sendler, 2004
- angle:
- station
- beloruse:
- станцыя 1.a станцыя, прыпынак, прыстань
- ĉeĥe:
- stanice
- france:
- étape (fig.), station
- germane:
- Station, Haltestelle
- hebree:
- תחנה
- hispane:
- estación
- hungare:
- állomás
- nederlande:
- 2. statie 1.a station 1.b station
- pole:
- stacja 2. stacja 1.a stacja
- portugale:
- estação
- rumane:
- 1.a staţie
- ruse:
- 2. остановка 1.a станция, остановка, пристань, стоянка 1.b станция
- slovake:
- stanica
akvostacio ↝
Stacio kiu konservas akvon kaj ĝin provizas en iu loko: Jim esploris la lanternon apud la akvostacio [10]; ĉe la akvostacio de la 36km-punkto mi kalkulis la restantan tempon [11].
10.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, la nigra virino
11. Heroldo de HEL
11. Heroldo de HEL
- france:
- château d'eau
- germane:
- Zapfstelle
busstacio,
aŭtobusstacio,
busa stacio,
aŭtobusa stacio
↝ 
Stacio, kie buso haltas por preni aŭ lasi la pasaĝerojn: en busstacio, lernejo aŭ plej luksa restoracio la necesejoj aĉas [12]; iam sur iu aŭtobusa stacio okazas neplanita renkontiĝo [13]; nove konstruita busa stacio en Rondonpolis, Brazilo, ricevis indikilojn en Esperanto [14].
Rim.: Temas pri busoj, kiuj veturas inter foraj urboj. La busoj, kiuj veturas inter proksimaj urboj aŭ ene de unu sama urbo, ne uzas busstacion sed bushaltejon 2.
12.
B. Hekland: Kompreni ĉi-landon? Neniam!, La Ondo de Esperanto, 1999:3
13. V. Oŝlak: Kiam la silento krias, Literatura Foiro
14. Universala Esperanto-Asocio: Elstaraj agadoj 2001, Gazetaraj Komunikoj, jaro 2002a, numero 145a
13. V. Oŝlak: Kiam la silento krias, Literatura Foiro
14. Universala Esperanto-Asocio: Elstaraj agadoj 2001, Gazetaraj Komunikoj, jaro 2002a, numero 145a
- france:
- station de bus
- germane:
- Bushaltestelle
- pole:
- dworzec autobusowy
- portugale:
- estação rodoviária
elektrostacio, elektra stacio
↝ 
Elektrejo: preterpasante, ni vizitas la elektrostacion, kie laboras Rudolf Metrop ; ĉirkaŭ la jaro 1890 estis instalita elektrostacio, kiu produktis elektron por lumigi la palacon kaj Vintran Ĝardenon [15]; ĉina konstruado de nuklea elektrostacio komenciĝis en la 80-jaroj de la lasta jarcento [16].
15.
A. Čižikaitė: Kretinga, kongresurbo, 57a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo
Esperantista
16. Ĉina konstruado de nuklea elektrostacio
16. Ĉina konstruado de nuklea elektrostacio
- ĉeĥe:
- elektrárna
- france:
- centrale électrique
- germane:
- Kraftwerk
- slovake:
- elektráreň
kosmostacio, kosma stacio 
Iom granda, longe daŭra konstruaĵo en la kosmo, eventuale loĝebla: anstataŭ en metalaj kosmostacioj astronaŭtoj povus orbiti la teron en balonoj laŭ novaj planoj anoncitaj de usona kosmagentejo NASA [17]; la internacia kosmostacio dum dek jaroj devis jam ok fojojn ŝanĝi sian itineron por eviti kolizion [18].
- france:
- station spatiale
- germane:
- Raumstation
metrostacio,
metroa stacio
↝ 
Stacio, kie metroo haltas por preni aŭ lasi la pasaĝerojn: iu ordenano verkis romanon „Rapsodio pri metrostacio“, kiun Piĉ priskribas [19]; ĉefe en la metrostacioj, pasaĝerojn sieĝas distribuantoj de varbfolioj [20]; kristnaska arbo en la metroa stacio Seokkye [21].
19.
C. Declerck: Pliaj novaj vortoj poiradas!, Monato,
Tekstaro de Esperanto
20. R. Dobrzyński: La herooj de la lingva imperiismo, La Ondo de Esperanto, jaro 2003a, numero 12a
21. B. Wennergren: Kristnaskaĵoj, BBBlogo
20. R. Dobrzyński: La herooj de la lingva imperiismo, La Ondo de Esperanto, jaro 2003a, numero 12a
21. B. Wennergren: Kristnaskaĵoj, BBBlogo
- ĉeĥe:
- stanice metra
- france:
- station de métro
- germane:
- Metrostation, U-Bahnstation
- pole:
- stacja metra
- portugale:
- estação de metrô
- slovake:
- stanica metra
poŝtostacio
Stacio de poŝtaj veturiloj: preninte ĉevalojn, ni veturis al la poŝtostacio Koori [22].
22.
Basyoo, trad. Sasaki T.:
Streta vojo al fora interno, [vidita en 2011]
- france:
- relai de poste
- germane:
- Poststation
radistacio, radiostacio
↝
Stacio kiu elsendas radiofonie: informi la veterinaron […] ili faris tion multe pli rapide ol ĉiuj radiostacioj de la Nordo [23]; la radistacio elsendas Esperanto-muzikon dum 24 horoj en ĉiu tago [24].
23.
Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, 1.
Kakume
24. L. Poshivana: eroj, fido7.esperanto.rus, 2003-04-26
24. L. Poshivana: eroj, fido7.esperanto.rus, 2003-04-26
- france:
- station radiophonique
- germane:
- Rundfunkstation, Radiosender
- hungare:
- rádióállomás
televidstacio
↝ 
Stacio kiu dissendas televidprogramojn: ekde 1996 ekzistas televidstacio irlandlingva [25]; la franc-germana televidstacio Arte bonŝance programis mirindan filmon de la universale koramata Charles Chaplin „La Diktatoro“ [26].
25.
Vikipedio, artikolo „irlanda lingvo“,
2005-07-21
26. Monato, J.M. Parisot-Delourmel: Charles Chaplin kaj Esperanto, 2004
26. Monato, J.M. Parisot-Delourmel: Charles Chaplin kaj Esperanto, 2004
- france:
- station de télévision
- germane:
- Fernsehsender