*vestibl/o

*vestiblo

1.
ARKI Enira parto de domo, tra kiu oni atingas la ĉambrojn: Ehud eliris en la vestiblon, kaj fermis post si la pordon [1]; li venigis min en la vestiblon de la domo [2]; en la vestibloj la fenestroj estis direktitaj ĉe ĉiuj flankoj internen [3]; la ĉambro havis la aspekton de Holstinia vestiblo [4]; ili loĝis en kelo […], al kiu la eniro kondukis tra pavimita vestiblo [5]; tio estis granda vestiblo, ĉirkaŭita per kolonaro kaj pavumita per mozaiko [6]; li […] elpuŝigas sin kune kun li en la vestiblon [7]; post tiu ĉambro sekvis alia, […], kiun ni trapasis por atingi vestiblegon kun marmora baseno muntita meze de la pavimo [8]. SIN:antaŭĉambro1, fojeroVD:akceptejo, galerio1, koridoro1, pasejo
Rim.: Nur tiu ĉi unua senco estas fundamenta.
2.
ANA Enira kavo de pli granda kavo en kelkaj organoj: naza vestiblo buŝa vestiblo vagina vestiblo, en kiu komenciĝas la uretro kaj la vagino [9]; ĉe la supro de la kapo estas okulpunktoj, malsupre de kiuj estas vestiblo kaj buŝo [10].
3.
ANA Organo de ekvilibro, lokita en la interna orelo (labirinto).
angle:
1. *vestibule, *lobby, entrance hall
beloruse:
1. вэстыбюль, пярэдні пакой 2. перадсэрдзе, прысэрцак, пярэдняя камора (унутранага воргана) 3. косны лябірынт (унутранага вуха)
ĉeĥe:
předsíň, vchod, vestibul, vestibulum
france:
1. entrée (vestibule), *vestibule 2. vestibule (cavité) 3. vestibule (organe)
germane:
1. *Hausflur, Diele (Flur), Eingangsbereich, Flur, Korridor, Vorraum, Vestibül (arch.) 2. Vorhof (Medizin) 3. Vestibularapparat
greke:
1.  προθάλαμος
hispane:
1. entrada (vestíbulo), vestíbulo 2. vestíbulo (cavidad) naza ~o: vestíbulo nasal. buŝa ~o: vestíbulo bucal. vagina ~o: vestíbulo vaginal. 3. vestíbulo (órgano)
hungare:
1. előcsarnok, tornác, pitvar
itale:
1. vestibolo (arch.) 2. vestibolo (cavità) naza ~o: vestibolo (nasale). buŝa ~o: vestibolo (della bocca). vagina ~o: vestibolo (della vagina). 3. vestibolo (organo)
japane:
玄関 [げんかん], 入口の広間 [いりぐちのひろま], エントランスホール, 前庭 [ぜんてい]
katalune:
vestíbul 1. rebedor 2. vestíbul 3. laberint
nederlande:
1. hal, vestibule
pole:
1. *sień, westybul, hol (pomieszczenie), przedsionek
portugale:
1. vestíbulo
rumane:
1. antreu, vestibul
ruse:
1. *вестибюль, *сени buŝa ~o: преддверие носа. vagina ~o: преддверие влагалища. 3. преддверие лабиринта (уха), вестибулярный аппарат
slovake:
predsieň, vestibul
ukraine:
вестибуль, передпокій, прихожа (у знач. ім.), передня (у знач. ім.), сіни, присінок

administraj notoj