*land/o

*lando

1.
GEOG Surtera difinita regiono konsiderata kiel formanta apartan tuton laŭ geografia vidpunkto: multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn [1]; lando dezerta [2] [3]; la eŭropaj landoj.
Rim. 1: Z klarigis, ke „Via opinio pri la nomoj geografiaj estas tute ĝusta, kaj vian ideon pri la uzado de la aldono „lando“ mi plene aprobas. Laŭ la reguloj de Esperanto oni povas tute bone diri Franclando, Anglolando, Kanadlando, Perulando ktp.“ [4].
Rim. 2: -land/o estas kelkfoje netuŝebla parto de la radiko: Irlando, Islando, Nederlando, Holando, Gronlando, Togolando, Nov-Zelando, Burgenlando, Kablando.
2.
Natura regiono: la ĉirkaŭa lando estas bela kaj riĉa; li ekrigardis […] al la tuta lando de la ĉirkaŭaĵo, kaj li vidis, ke jen fumo leviĝas de la tero [5].
3.
POL Regno1: Pollando; ĉiu regnano sciu, ke li […] devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando [6]; nia lando venkos [7]; ministro pri enlandaj aferoj. SIN:ŝtato
Rim.: PV kaj PIV2 donas al la vorto lando ankoraŭ unu sencon, kopiitan el „Le Petit Larousse“: „Patrujo“, kun la ekzemploj: li sopiris al sia lando; la lando de miaj avoj. Laŭ mi, tio ne estas senco de la vorto lando, sed difino de la posedo rilate al tiu vorto. Tute simile „mia urbo“ estas la urbo kie mi loĝas (aŭ naskiĝis), kaj „mia universitato“ supozeble estas la universitato kie mi studas aŭ instruas (tial, cetere, „mia lando“ ne nepre estas por mi la lando kie mi naskiĝis; egale aŭ eĉ pli bone ĝi povas esti la lando kie mi normale loĝas). Krome, de PV ĝis PIV2 aperas la malklara kaj neatribuita ekzemplo mia vilaĝo restas por mi la plej kara lando, kiu por mi signifus (se entute ĝi ion signifus) ion tute alian ol intencis ĝiaj aŭtoroj: mi emus interpreti tion proksimume kiel „mia vilaĝo restas por mi mia universo“, kaj mi ne vidas en ĝi klaran indikon al tio ke ĝi estus mia naskiĝloko. Ĉiel ajn, trudi al la vorto lando la sencon „patrujo“ estas malutile (ĉar konfuze), malnecese (ĉar ekzistas la klaraj kaj tradiciaj vortoj „patrujo“, „patrolando“) kaj malĝuste: en Esperanto ĝi simple ne havas tiun sencon. Almenaŭ por mi la frazoj Malamiko invadis la landon kaj Malamiko invadis la patrujon ne estas sinonomaj. [Sergio Pokrovskij]
afrikanse:
land
albane:
vendi
amhare:
ሀገር
angle:
land
arabe:
بلد
armene:
երկիր
azerbajĝane:
ölkə
beloruse:
краіна, край, зямля
bengale:
দেশ
birme:
ပြည်
bosne:
zemljišta
bretone:
bro
ĉeĥe:
země krajina, stát, země, území
ĉine:
1. 地区 [dìqū]
dane:
land
estone:
riik
eŭske:
lurrak
filipine:
lupa
france:
pays
galege:
terra
germane:
1. Land 2. Umland, Region, Gebiet 3. Staat, Land, Reich
greke:
χώρα
guĝarate:
દેશ
haitie:
peyi
hebree:
ארץ
hinde:
देश
hispane:
país, tierra 1. región
hungare:
1. ország, föld 2. föld, táj, vidék 3. ország ministro pri en~aj aferoj: belügyminiszter.
igbe:
obodo
indonezie:
negara, negeri
irlande:
tír
islande:
land
japane:
[くに]
jave:
negara
jide:
לאַנד
jorube:
orilẹ-ede
kanare:
ದೇಶದ
kartvele:
ქვეყანაში
katalune:
terra, país, territori
kazaĥe:
ел
kimre:
gwlad
kirgize:
мамлекет
kmere:
ប្រទេស
koree:
국가
korsike:
paese
kose:
ilizwe
kroate:
zemljište
kurde:
welat
latine:
patriae
latve:
valsts
laŭe:
ປະເທດ
litove:
šalis
makedone:
земја
malagase:
firenena
malaje:
negara
malajalame:
രാജ്യം
malte:
pajjiż
maorie:
whenua
marate:
देश
monge:
lub teb chaws
mongole:
улс орон
nederlande:
land ministro pri en~aj aferoj: minister van buitenlandse zaken.
nepale:
देश
njanĝe:
dziko
okcidentfrise:
lân
panĝabe:
ਦੇਸ਼ ‘
paŝtue:
هیواد
pole:
kraj 1. kraj 2. kraina 3. królestwo ministro pri en~aj aferoj: minister spraw wewnętrznych.
portugale:
país, região
ruande:
igihugu
rumane:
țară, regiune, ținut
ruse:
страна ministro pri en~aj aferoj: министр внутренних дел.
samoe:
atunuu
sinde:
ملڪ
sinhale:
රට
skotgaele:
dùthaich
slovake:
krajina, štát
slovene:
država
somale:
dalka
ŝone:
nyika
sote:
naha
sunde:
nagara
svahile:
nchi
taĝike:
кишвар
taje:
ประเทศ
tamile:
நாட்டின்
tatare:
ил
telugue:
దేశం
tibete:
ས་ཆ་, ཡུལ་
tokipone:
ma
turke:
1. ülke
ukraine:
країна
urdue:
ملک
uzbeke:
mamlakat
vjetname:
nước
volapuke:
laned
zulue:
izwe

landano

Loĝanto de lando: monpotencaj landoj povas facile doni ŝancojn al siaj landanoj kaj, sekve, la sopiratajn medalojn, dum en aliaj mondopartoj sportistoj ne havas monon eĉ por aĉeti siajn ŝuojn [8].
8. Monato, Karles Berga kaj Molina: Ĉu bojkoto? (2)
beloruse:
мясцовы жыхар, насельнік
bretone:
broad (annezad), broadour
ĉeĥe:
tuzemec
france:
habitant (d'un pays)
germane:
Einwohner, Bewohner
hungare:
országlakó
indonezie:
warga negara
japane:
国民 [くにたみ], 住民 [じゅうみん]
katalune:
habitant, paisà, natural (subst.)
nederlande:
bewoner (v.e.land)
pole:
mieszkaniec (kraju)
rumane:
un rezident al țării
ruse:
местный житель, обитатель
slovake:
obyvateľ krajiny
taje:
ประชากร (ของประเทศ)
ukraine:
житель країни, місцевий житель, тубілець, абориґен

landestro

POL Reganto, komisiata aŭ memstara, de lando: li faris festenon […] por la potenculoj de Persujo kaj Medujo, por la landestroj kaj regionestroj [9]; la popolo staris ekstere sur la strato kaj demandadis la kortegestron, kia estas la stato de ilia landestro [10]. SUB:regnestro, provincestro, guberniestro
beloruse:
кіраўнік рэгіёна, губэрнатар
ĉeĥe:
panovník, zeměpán
france:
gouverneur, seigneur (d'un lieu)
germane:
Landesherr, Regierungschef, Regierungspräsident
hispane:
mandatario
hungare:
fejedelem, kormányzó (országé)
indonezie:
kepala negara
katalune:
gobernador, president
nederlande:
staatshoofd
pole:
gubernator, władca, szef, premier
rumane:
împărat vechi
ruse:
правитель, наместник
slovake:
panovník, zemepán
taje:
ผู้นำประเทศ

landido

(malofte)
Homo, kiu naskiĝis en la lando. SIN:indiĝeno
Rim.: Mi neniam vidis aŭ aŭdis tiun vorton uzata; probable ĝi estas vortarista elpensaĵo. [Sergio Pokrovskij]
beloruse:
нараджэнец (пэўнай мясцовасьці)
ĉeĥe:
domorodec
ĉine:
土人 [tǔrén], 地方人 [dìfāngrén], 当地人 [dāngdìrén], 當地人 [dāngdìrén]
germane:
Eingeborener, Einheimischer
hungare:
ország szülötte
indonezie:
pribumi
japane:
土地の人 [とちのひと], 土着の人 [どちゃくのじん]
katalune:
oriünd, autòcton (subst.)
nederlande:
inboorling
pole:
rdzenny mieszkaniec
rumane:
autohton
slovake:
domorodec
ukraine:
житель країни, місцевий житель, тубілець, абориґен

landnomo

GEOG Nomo de iu lando: kiam mondvaste oni raportis pri ribelado de monaĥoj, vi legis kaj aŭdis la landnomon Mjanmao aŭ Birmo [11]; sur paĝo 13 mi legas la landnomon „Luksemburgio”, kaj sur paĝo 14 la nomon „Meksikio”, kvankam laŭ la Monato-konvencioj devus esti respektive „Luksemburgo” (tiel sur paĝo 4) kaj „Meksiko” [12]; en okcidento landnomo estas derivata el gentnomo, en oriento inverse [13]. VD:-uj/VD:-i/VD:-an/
Rim. 1: La landnomoj apartenas al du kategorioj: landobazaj kaj gentobazaj nomoj. En la unua kategorio ordinare la radiko havas landan signifon, kaj oni uzas la sufikson -an/ por formi nomon de la landanoj, laŭ la sistemo „Lando-landano“: Usono-usonano. Tiu unua kategorio entenas la grandan plimulton de la landnomoj. En la dua kategorio la baza radiko nomas genton aŭ popolon. Oni formas la nomon de la lando per la Fundamenta sufikso -uj/ aŭ per la neoficiala sufikso -i/, laŭ la sistemo „homo-Homujo“ aŭ „homo-Homio“: franco-Francujofranco-Francio. Tiu dua kategorio koncernas nur malplimulton da landnomoj, kiu troviĝas principe en Eŭropo, sed ankaŭ en Azio kaj Afriko.
Rim. 2: En ambaŭ klasoj, egale ĉu la radiko nomas landon aŭ genton, la finaĵo -a, -e kutime sufiĉas por esprimi ideon adjektivan aŭ adverban: Angla (Usona) voĉo (pejzaĝo), paroli Angle (Usone). Se bezone, oni povas precizigi: Usonana voĉo, Angluja pejzaĝo, paroli Anglalingve. Preferinde estas, ĉe derivaĵoj, uzi majusklon: Polo, Pola, Polujo. En siaj plej maturaj verkoj (Biblio, Fabeloj), Z definitive adoptis tiun Anglan sistemon. Ofte minusklo kaŭzas heziton aŭ dubesencon. Inter Kuba kaj kuba estas diferenco. Same ĉe Esperanto, Esperanta, Esperantisto: mi skribas al vi Esperante, esperante tujan respondon.

URL:Bertilo: Landoj kaj lingvoj de la mondo (kun klarigoj)
beloruse:
назва краю
france:
appellation de pays
germane:
Ländername
japane:
国名 [くにな]
pole:
nazwa kraju
rumane:
numele țării
taje:
ชื่อประเทศ

alilando

Eksterlando: li vivis multajn jarojn en la alilando [14]; post kelkaj minutoj elveturas preskaŭ laŭ ĉiuj direktoj la poŝtaj vagonaroj, kiuj disportas la transmaran poŝton por Germanujo kaj la alilando FK .
beloruse:
замежжа
bretone:
arallvro (ak..)
ĉeĥe:
cizina
ĉine:
海外需求 [hǎiwàixūqiú], 海外投資 [hǎiwàitóuzī], 海外投资 [hǎiwàitóuzī], 外国 [wàiguó], 外國 [wàiguó]
france:
étranger (subst., pays étrangers)
germane:
Ausland
hispane:
extranjero
hungare:
külföld
indonezie:
luar negeri
japane:
外国 [がいこく], 他国 [たこく]
katalune:
estranger, país estranger
nederlande:
buitenland
pole:
zagranica
rumane:
în străinătate
ruse:
заграница
slovake:
cudzina
taje:
ต่างประเทศ

alilandulo

Eksterlandano: lia parolo tuj montras en li alilandulon [15]; ili venis en banejon, kie sin trovis multaj alilanduloj kaj inter tiuj ĉi unu tre bela reĝidino [16]; alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de ĉi tiu lando [17].
beloruse:
замежнік, чужаземец
bretone:
estren (ak.)
ĉeĥe:
jinozemec
ĉine:
外人 [wàirén], 外国人 [wàiguórén], 外國人 [wàiguórén], 外国船 [wàiguóchuán], 外國船 [wàiguóchuán], 外籍人士 [wàijírénshì], 异乡人 [yìxiāngrén], 異鄉人 [yìxiāngrén], 老外 [lǎowài], 女性外籍人士 [nǚxìngwàijírénshì]
france:
étranger (subst., homme étranger)
germane:
Ausländer
hispane:
extranjero (persona)
hungare:
külföldi
indonezie:
warga negara asing
japane:
外国人 [がいこくじん]
katalune:
estranger, forà (subst.)
nederlande:
buitenlander
pole:
cudzoziemiec, obcokrajowiec
rumane:
un străin
ruse:
иностранец
slovake:
cudzinec
taje:
คนต่างประเทศ, คนต่างชาติ

altlando

GEOG Alte kuŝanta lando, regiono: li sukcesis aĉeti por si forlasitan bienon en valo flanke de la altlando [18].
VD:altaĵo
18. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
ĉine:
高地 [gāodì]
france:
haut pays

eksterlanda

Rilata al eksterlando: la soldatoj de eksterlandaj regimentoj [19]; eksterlandaj teksaĵoj, parfumoj kaj fruktoj [20]; mi rakontos ĉiujn agrablaĵojn, kiujn mi ĝuis dum mia eksterlanda vojaĝo [21]; la ministroj kompetentos pri eksterlandaj aferoj, defendado, ekonomio kaj rajtoj de homoj kaj etnaj malplimultoj [22].
beloruse:
замежны, чужаземны
bretone:
estren (ag.), arallvro (ag.)
ĉeĥe:
cizozemský, cizí, zahraniční
ĉine:
国外 [guówài], 國外 [guówài], 洋 [yáng], 境外 [jìngwài], 西式 [xīshì]
france:
étranger (adj., extérieur au pays)
germane:
ausländisch
hispane:
extranjero (adj.), extranjera
hungare:
külföldi ekster~aj aferoj: külügyek.
indonezie:
asing, luar negeri
japane:
外国の [がいこくの], 国外の [こくがいの], 海外の [かいがいの]
katalune:
estranger (adj.) ekster~aj aferoj: afers estrangers.
nederlande:
buitenlands ekster~aj aferoj: buitenlandse zaken.
pole:
zagraniczny ekster~aj aferoj: sprawy zagranicznes.
rumane:
străin
ruse:
иностранный, зарубежный ekster~aj aferoj: иностранные дела.
slovake:
cudzokrajný
taje:
ต่างประเทศ
ukraine:
закордонний

eksterlando

Ĉiuj landoj krom la propra: aliaj homoj prenas por si pasportojn por la eksterlando [23]; poŝtaĵoj difinitaj por la eksterlando kaj por transita trairo FK ; ĵus reveninta hejmen el la eksterlando FK ; sekrete forkuri en la eksterlandon BdV .
beloruse:
замежжа
bretone:
estrenvro
ĉeĥe:
cizina, zahraničí
ĉine:
他乡 [tāxiāng], 他鄉 [tāxiāng], 外地 [wàidì], 海外 [hǎiwài]
france:
étranger (subst., pays étrangers)
germane:
Ausland, Fremde
hispane:
extranjero (subst.), país extranjero
hungare:
külföld
indonezie:
luar negeri
japane:
外国 [がいこく], 国外 [こくがい]
katalune:
estranger, països estrangers
nederlande:
buitenland
pole:
zagranica
rumane:
în străinătate
ruse:
заграница
slovake:
cudzina
taje:
ต่างประเทศ
ukraine:
закордон

eksterlandano

Homo, kiu vivas en alia lando aŭ devenas de alia lando: tiujn postenojn okupas, pli ol trione, la pendolantaj translimuloj, kaj, po malpli ol trione, eksterlandanoj rezidantaj en Luksemburgio, kaj, fine, la „veraj” luksemburgianoj mem [24]; mi ŝatus partopreni kursojn por eksterlandanoj pri la islanda lingvo [25]; homoj bonkoraj koncerne siajn familianojn k[aj] samnacianojn, fariĝas, dum krizaj aŭ militaj tempoj, plej kruelaj koncerne eksterlandanojn [26].
beloruse:
замежнік, чужаземец
bretone:
estren (ak.)
ĉeĥe:
cizinec, cizozemec
ĉine:
外人 [wàirén], 外国人 [wàiguórén], 外國人 [wàiguórén], 外国船 [wàiguóchuán], 外國船 [wàiguóchuán], 外籍人士 [wàijírénshì], 异乡人 [yìxiāngrén], 異鄉人 [yìxiāngrén], 老外 [lǎowài], 女性外籍人士 [nǚxìngwàijírénshì]
france:
étranger (subst., homme étranger)
germane:
Ausländer
hispane:
extranjero (persona)
hungare:
külföldi
indonezie:
warga negara asing
japane:
外国人 [がいこくじん]
katalune:
estranger, forà (subst.)
nederlande:
buitenlander
pole:
cudzoziemiec, obcokrajowiec
rumane:
un străin
ruse:
иностранец
slovake:
cudzinec
taje:
คนต่างประเทศ, ชาวต่างประเทศ
ukraine:
іноземець, чужинець, чужоземець

evolulando, evoluanta lando

POL Lando, regno kun malforta industrio, ano de la tria mondo: multaj evoluantaj landoj havas multe da ŝuldoj kaj devas repagi pruntojn kaj interezojn [27]; la malalta kresko de la industria produktado en aliaj evolulandoj estas kaŭzita de eksteraj faktoroj kiel malpliiĝo de la kapitala alfluo kaj internaj faktoroj kiel la plialtiĝo de la produktadkostoj [28]; la evolulandoj bone sukcesis en primaraj sektoroj de industria produktado kiel la produktado de nutraĵoj, teksaĵoj, papero kaj bazaj metaloj [29].
27. -: Malriĉeco, monda.eu, [vidita en 2014]
28. Monato, Evgeni Georgiev: Bonaj perspektivoj por 2014
29. Monato, Evgeni Georgiev: Monda produktado modere kreskas
ĉeĥe:
rozvojová země
ĉine:
发展中国家 [fāzhǎnzhōngguójiā], 發展中國家 [fāzhǎnzhōngguójiā]
france:
pays en voie de développement
germane:
Entwicklungsland
hispane:
país en vías de desarrollo
indonezie:
negara berkembang
japane:
開発途上国 [かいはつとじょうこく]
pole:
kraj rozwijający się
rumane:
țară în curs de dezvoltare
slovake:
rozvojová krajina
taje:
ประเทศที่กำลังพัฒนา, ประเทศโลกที่สาม

industrilando, industria lando

POL Lando, regno kun forta industrio: laŭ klasifiko de UN, industriaj landoj estas Nordameriko, Eŭropo, Japanio, Aŭstralio kaj Nov-Zelando [30]; al la industrilandoj rilatas preskaŭ du trionoj de la monda produktado de aldonvaloro [31].
30. -: Terminaro, monda.eu, [vidita en 2014]
31. Monato, Evgeni Georgiev: Pozitiva influo de la refortiĝo
beloruse:
прамысловая краіна, індустрыяльная краіна
ĉeĥe:
průmyslová země
ĉine:
工业国 [gōngyèguó], 工業國 [gōngyèguó]
france:
pays développé, pays industrialisé
germane:
Industrieland
hispane:
país industrializado, país desarrollado
indonezie:
negara industri, negara maju
japane:
工業国 [こうぎょうこく]
pole:
kraj uprzemysłowiony
rumane:
țară dezvoltată
slovake:
priemyselná krajina
taje:
ประเทศพัฒนาแล้ว

internlando

(evitinde)
Landinterno, resp. interno de kontinento: en Stanley kaj en la internlando estis granda divorcprocento, tre malmultaj virinoj kaj tro multe da drinkado [32]. VD:boŝo
ĉeĥe:
vnitrozemí
ĉine:
內地 [nèidì], 内地 [nèidì], 內陸 [nèilù], 内陆 [nèilù]
france:
arrière-pays, hinterland, intérieur (d'un pays)
germane:
Binnenland
hungare:
ország belseje
katalune:
interior del país
nederlande:
binnenland
pole:
odludzie, zapadła prowincja
rumane:
provincia a căzut
ruse:
внутренние районы страны (удалённые от моря)
slovake:
vnútrozemie

limlando

Lando apud la limo de regno, dependa aŭ sendependa de ĝi: jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante: Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min [33]; jam dum la tempo de Karlo la Granda ekzistis limlando kontraŭ la avaroj, invadoj de la hungaroj detruis ĝin [34].
ĉine:
边境 [biānjìng], 邊境 [biānjìng], 边境地区 [biānjìngdìqū], 邊境地區 [biānjìngdìqū]
france:
marche (pays frontalier), pays frontalier, zone frontalière
germane:
Grenzland
hispane:
país limítrofe
hungare:
országhatár
indonezie:
batas negara
katalune:
terra fronterera, país fronterer
nederlande:
grensstreek
pole:
kresy, pogranicze
rumane:
frontierele, granița
ruse:
пограничная область

nenieslando

POL Loko sen klara havanto aŭ loĝantaro; ofte tia limzono inter regnoj: sude de ĉi tie komenciĝas nenieslando, certa frontlinio tute ne ekzistas [35]; tiuj homoj estis fisenditaj en nenieslandon el kiu ili eble neniam eliros [36].
35. P. Kuusberg: Somermeze, 1981
36. H. Pinter, trad. A. Fernández: [Nobel-premia parolado], 2006-02
angle:
no man's land
beloruse:
нічыйная зямля, нічыйная тэрыторыя
ĉeĥe:
země nikoho
ĉine:
无人居住的地带 [wúrénjūzhùdedìdài], 無人居住的地帶 [wúrénjūzhùdedìdài], 真空地带 [zhēnkōngdìdài], 真空地帶 [zhēnkōngdìdài]
france:
no man's land
germane:
Niemandsland
hispane:
tierra de nadie
japane:
所有主のない土地 [しょゆうあるじのないとち], 中間地帯 [ちゅうかんちたい]
katalune:
terra de ningú
pole:
ziemia niczyja
rumane:
niciun pământ
slovake:
krajina nikoho
ukraine:
нічийна територія

Novlando

GEOG Insulo en la norda Atlantika Maro, parto de la kanada provinco Novlando kaj Labradoro; Novtero: NovLando […] grandas je pli ol cent mil kvadrataj kilometroj [37].
37. S. Norvell: Mi translokiĝas..., Inter Ni, 2008-05 (265)
angle:
Newfoundland
beloruse:
Ньюфаўндлэнд
ĉeĥe:
Neufundland
ĉine:
紐芬蘭島 [niǔfēnlándǎo], 纽芬兰岛 [niǔfēnlándǎo], 紐芬蘭 [Niǔfēnlán], 纽芬兰 [Niǔfēnlán], 紐芬蘭 [niǔfēnlán], 纽芬兰 [niǔfēnlán]
france:
Terre-Neuve
germane:
Neufundland
hispane:
Terranova
indonezie:
Newfoundland
japane:
ニューファンドランド島 [ニューファンドランドしま]
katalune:
Terranova
nederlande:
Newfoundland
norvege:
Newfoundland
pole:
Nowa Funlandia
rumane:
Terranova
slovake:
Neufundland
ukraine:
Ньюфаундленд

Novlando kaj Labradoro

GEOGPOL Provinco de Kanado en ĝia orienta parto, konsistanta el insula Novlando kaj ĉeftera Labradoro: 2011-10-11: voĉdonantoj en Novlando kaj Labradoro […] elektis progreseman-konservistan registaron [38].
38. -: 2011-10-2/3, nuntios.blogspot.com, 2011
angle:
Newfoundland and Labrador
beloruse:
Ньюфаўндлэнд і Лябрадор
ĉine:
紐芬蘭與拉布拉多 [NiǔfēnlányǔLābùlāduō], 纽芬兰与拉布拉多 [NiǔfēnlányǔLābùlāduō]
france:
Terre-Neuve-et-Labrador
hispane:
Terranova y Labrador
indonezie:
Newfoundland dan Labrador
katalune:
Terranova i Labrador
nederlande:
Newfoundland en Labrador
norvege:
Newfoundland og Labrador
pole:
Nowa Funlandia i Labrador
rumane:
Terranova și Labrador

samlandano kunlandano

Loĝanto de la sama lando kiel aliaj koncernatoj: tiajn samajn suferojn vi ankaŭ spertis ĉe viaj samlandanoj [39]; mi estas via kunlandano, ĉar mi ankaŭ estas italujano DL ; samlandanoj? ‐ kaj certe ja en vi ili revekis la belan bildon de reveno hejmen Ifigenio ; li estis Dano, mia samlandano [40].
beloruse:
суайчыньнік
bretone:
kenvroad
ĉeĥe:
kompatriot, krajan, rodák
ĉine:
同胞 [tóngbāo]
france:
compatriote
germane:
Landsmann
hispane:
compatriota
hungare:
honfitárs
japane:
同国人 [どうこくじん], 同胞 [どうほう]
katalune:
paisà, conterrani, compatriota
nederlande:
landgenoot
pole:
ziomek, krajan, rodak
rumane:
concetățean
ruse:
соотечественник
slovake:
rodák, spoluobčan
taje:
คนประเทศเดียวกัน
ukraine:
земляк, краянин, співвітчизник

sojlolando

EKON Origine malriĉa lando kies industrio, ekonomio, financo rapide kreskas, kvazaŭ atingante sojlon de la prospero: necesas multaj plej diversaj rimedoj kaj agadoj kaj en industriaj kaj en sojlolandoj kaj en subevoluintaj landoj [41]; konvinki la sojlolandojn Barato, Brazilo, Ĉinio kaj Sud-Afriko [42]; la financa politiko kaj la konsuma kutimo de Usono kaj aliaj okcidentaj landoj, sed ne la ekonomia evolumodelo de Ĉinio kaj sojlolandoj, estas ĉefaj kialoj de la internacia financa krizo [43].
41. Monato, Stefan Maul: Katastrofaj ciferoj
42. Monato, Stefan Maul: Modera espero
43. Ĉina Radio Internacia: Komerca konflikto..., 2011-01-17
ĉine:
新工业化国家 [xīngōngyèhuàguójiā], 新工業化國家 [xīngōngyèhuàguójiā], 新兴工业化国家 [xīnxīnggōngyèhuàguójiā], 新興工業化國家 [xīnxīnggōngyèhuàguójiā]
france:
nouveau pays industrialisé, pays émergent
germane:
Schwellenland
hispane:
país emergente
japane:
新興工業国 [しんこうこうぎょうこく]
katalune:
país recentment industrialitzat, economia emergent
pole:
kraj nowo uprzemysłowiony
rumane:
țară nou industrializată

tutlanda, landvasta

Ampleksanta tutan landon: jam en jaro 1903a s-ro L. E. Meier intencis fondi tutlandan asocion [44]; landvastajn honorojn la urbo gajnis per sia elstara komunuma naturmedia energi-politiko [45].
44. K. Steier: La unua tempo de Esperanto en Germanlingvujo, La Kroniko I, 1911, p. 7a-8a, 73a-78a
45. -, trad. K. Liebermann: Rottweil, [vidita en 2019]
beloruse:
агульнанацыянальны
ĉine:
全国性 [quánguóxìng], 全國性 [quánguóxìng], 在全国范围内 [zàiquánguófànwéinèi], 在全國範圍內 [zàiquánguófànwéinèi]
france:
national
germane:
landesweit
japane:
全国の [ぜんこくの], 全国的な [ぜんこくてきな]
ukraine:
національний, всенародний

administraj notoj

~ano: Mankas dua fontindiko.
~ido: Mankas fontindiko.
~ido: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
alt~o : Mankas dua fontindiko.
intern~o: Mankas dua fontindiko.
Nov~o: Mankas dua fontindiko.
Nov~o kaj Labradoro: Mankas dua fontindiko.