noci/o PVEF
nocio

-
Unuo de pensado, kutime esprimata per vorto,
termino aŭ simbolo:
kaj se estas permesite korektadi la nociojn laŭ la
objektoj mem, kial ne estu permesite adapti la lingvon,
por ke ĝi esprimu pli bone la korektitajn nociojn?
[1];
enhavo de nocio
[2]
(sumo de la karakterizaj trajtoj konsistigantaj
nocion);
amplekso de nocio estas aro, klaso de
ĉiuj objektoj, al kiuj la nocio rilatas
[3];
termino estas nomo de nocio difinita kaj lokita en
la nocisistemo de koncerna scienca fako.
komprenaĵo, koncepto
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru koncepto, ideo, sciaĵo.
1.
El la saĝo de Komenio, kompilis
kaj tradukis Miroslav Malovec.
2. Jan Werner: Terminologia Kurso, Roudnice nad Labem, 1986.. §2.6.
3. Jan Werner: Terminologia Kurso, Roudnice nad Labem, 1986. §2.7.
2. Jan Werner: Terminologia Kurso, Roudnice nad Labem, 1986.. §2.6.
3. Jan Werner: Terminologia Kurso, Roudnice nad Labem, 1986. §2.7.
- beloruse:
- паняцьце
- ĉeĥe:
- pojem, ponětí
- ĉine:
- 概念 [gàiniàn]
- france:
- notion
- germane:
- Notion, Begriff, klar definierte Idee
- hungare:
- fogalom enhavo de ~o: fogalom tartalma. amplekso de ~o: fogalom terjedelme.
- japane:
- 概念 [がいねん], 観念 [かんねん], 知識 [ちしき]
- nederlande:
- begrip
- pole:
- pojęcie (filozof.), koncept
- portugale:
- noção
- rumane:
- concept (filosof.), noțiune
- ruse:
- понятие enhavo de ~o: содержание понятия. amplekso de ~o: объём понятия.
- slovake:
- pojem
- ukraine:
- поняття
nociaro

-
Sistemo da nocioj de iu fako, teorio, verko ktp:
la Ĉina Anarĥi[i]sma tradicio ... parto de [kies] nociaro estis la
elimino de etna, rasa, kaj nacia identecoj favore al internaciisma identeco
[4].
klasifiko, terminologio1
- beloruse:
- сыстэма паняцьцяў
- germane:
- Begriffssystem
- hungare:
- fogalomrendszer
- pole:
- siatka pojęciowa
- rumane:
- rețeaua conceptuală
- ruse:
- система понятий
subnocio

-
En hierarkia sistemo da nocioj, nocio kies enhavo
konsistas el ĉiuj karakterizaj trajtoj de alia nocio
(ties supernocio),
plus iuj kromaj trajtoj:
„robo“ kaj „pantalono“ estas subnocioj
rilate al la nocio „vesto“;
kompreneble ne necesas ke ĉiu nocio estu dividata ekzakte en
dek subnociojn
[5].
subspeco
supernocio
5.
Rudolf Haferkorn: La Dekuma Klasado, Scienca Revuo. vol. 1, №1
- angle:
- subnotion
- beloruse:
- падпаняцьце
- germane:
- Unterbegriff
- hungare:
- alárendelt fogalom
- nederlande:
- hyponiem
- pole:
- hiponim, wyraz podrzędny, podpojęcie
- rumane:
- hiponimă, expresia subordonată, conexiunea
- ruse:
- подпонятие, гипоним
supernocio

-
En hierarkia sistemo da nocioj, nocio kies enhavo
konsistas el karakterizaj trajtoj komunaj al ĉiuj ĝiaj
subnocioj:
„vesto“ estas supernocio rilate al la nocioj
„robo“ kaj „pantalono“.
kategorio, superspeco
- angle:
- supernotion
- beloruse:
- надпаняцьце, родавае паняцьце
- ĉine:
- 术语 [shùyǔ], 術語 [shùyǔ]
- germane:
- Oberbegriff
- hungare:
- fölérendelt fogalom
- nederlande:
- hyperoniem
- pole:
- hiperonim, wyraz nadrzędny, superpomysł
- rumane:
- hiperonimă, termen generic, expresia supremă, superidee
- ruse:
- накрывающее понятие, гипероним, надпонятие, родовое понятие