tradukoj: be ca cs de el en es et fr he hu ia id io it kek lat nl no pt ro ru sk sv tr vo zh

*lingv/o PV

*lingvoTEZ Vikipedio

1.TEZ
LIN Sistemo de vortoj uzata de etno aŭ alia homgrupo por interkompreniĝo: fremda, hejma, gepatra lingvo; mi ne scias la lingvon hispanan [1]; lingvo internacia, kiu, ne entrudiĝante en la doman vivon de la popoloj, povus, almenaŭ en landoj kun diverslingva loĝantaro, esti lingvo regna kaj societa [2]; se ni volas havi lingvon tutmondan, ni devas antaŭ ĉio kutimi meti niajn personajn gustojn sur la lastan planon [3]; la lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj [4]; unu el la plej ĉefaj taskoj de niaj verkistoj devas esti la ellaborado de la lingvo [5]; nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por la vivo [6]; la lingvo internacia restas senŝanĝa en tiu formo, en kiu ĝi estas proponita de mi [7].
2.TEZ
Tiu sistemo rigardata kiel karakterizo de speciala grupo da individuoj aŭ de aparta fako: la komuna, scienca, teĥnika lingvo; la biblia, popola lingvo; la lingvo de la metiistoj, ŝtelistoj; en moderna ekonomika lingvo ni povas diri, ke […] [8]. SIN:idiomoSUB:ĵargono, slango, dialekto
3.TEZ
Ĉio servanta por esprimi pensojn aŭ sentojn: la lingvo de la surdmutuloj, de la bestoj; la algebra lingvo. SUB:mimikoPRT:signo
4.TEZ
MATKOMP Aro da signoĉenoj difinita per formala gramatiko (sintakso), al kiuj signoĉenoj ofte estas atribuita signifo (semantiko): formala lingvo (kontraste al la homa lingvo, ĉu nature etna kiel la angla, ĉu planlingvo kiel Esperanto); regula, senkunteksta, kuntekstohava lingvo (t.e. difinita per gramatiko apartenanta al samnoma tipo); komputilaj lingvoj kiel Algol, Fortran kaj C [9].

lingvaTEZ

Rilata al lingvo: lingvaj demandoj, studoj; lingvaj kategorioj FK ; lingva scienco FK ; neŭtrala lingva fundamento FK ; Lingva Komitato [10]; lingva sento [11]. SUB:lingvistika.

lingvaĵo

1.TEZ
Lingva fenomeno; trajto, detalo, apartaĵo, esprimilo, elemento de lingvo: enkonduki progresantojn en la lingvajn terenojn de Esperantujo, kie la normo ankoraŭ ne tute kristaliĝis aŭ ne stabiliĝis, kaj indiki subtilajn lingvaĵojn atentindajn kaj polurindajn [12]; plezuro diluita de mislingvaĵoj [13]; ŝi laŭdis min kaj korektis kelkajn nacilingvaĵojn [14]; franclingvaĵo [15] (trajto tipe franclingva). SUB:dirmaniero, esprimo, parolturno
2.
Ies tipa maniero sin esprimi per lingvo: la lingvaĵo de la libro estas ĝenerale bona kaj flua [16]; la lingvaĵo estas lia propra, ankoraŭ ne tre vortriĉa esperanto [17].

lingvano

LIN Homo scianta kaj uzanta koncernan lingvon, ano de la koncerna lingvokomunumo (lingvanaro): anglalingvano, ruslingvano; la franclingvanoj en Belgio kaj Svislando [18]; aliaj islandaj sonoj estas facilaj kaj tute normalaj por gaellingvanoj [19]; samlandano aŭ samlingvano [20]; poste la partoprenantoj estis pli malfermaj al la argumentoj de alilingvanoj kaj eĉ sukcesis formuli komunajn proponojn [21]; la plimulto da irlandanoj estas unulingvanoj, do estas malbone preparitaj por esti civitanoj de la plurlingva Eŭropa Unio [22]; esperantlingvanoj [23] (vd esperantisto).
Rim.: Oni vidas ke „lingvan“ estas ofte uzata kvazaŭsufikse. Imitante nacilingvojn oni ankaŭ diras sinonime per pli longa priskriba maniero: „parolanto de“ (koncerna lingvo).

lingvisto, lingvosciencistoTEZ Vikipedio

Sciencisto, kiu studas pure lingvajn demandojn, fakulo pri lingvoscienco: mi ne estas multege instruita lingvisto DL ; la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en tiu ĉi lingvo FK ; lin admiris lingvistoj, kiel Baudouin de Courtenay VivZam ; parenceco (inter vortoj) je tiu nivelo estas videbla, ordinare, nur al lingvosciencistoj [24]. SUP:filologo

cellingvoTEZ

Lingvo en kiun oni tradukas aŭ kiun oni lernas: la komputilo ja povas starigi demandojn en la cellingvo, kiun la tradukisto povas respondi en tiu cellingvo [25]; komuna al ambaŭ, kaj tradukantoj kaj interpretantoj, estas la bezono kompreni eĉ tre teknikajn konceptojn kaj terminojn, diratajn de la fontolingvulo, kaj ilin esprimi egale teknike kaj termine, ĝuste, en la cellingvo [26]; ĉiu lernanto flue parolos la cellingvon (kun limigita vorttrezoro) post du-tri jaroj [27]; lernantoj havu fojfoje kaj eĉ regule aliron al denaska reganto, kiu interagu kun lernantoj nepre en la cellingvo [28]. ANT:fontolingvo

faklingvoTEZ Vikipedio

La terminaro kaj la tradiciaj parolmanieroj uzataj en iu fako aŭ okupo; profesia ĵargono1.b: la kuracistoj mistifikumas per latina faklingvo nekomprenata de iliaj pacientoj [29].

fontolingvoTEZ

1.TEZ
Lingvo el kiu oni tradukas: la interpretanto devas […] aŭskulti novan parolaĵon en la fontolingvo, samtempe dirante la ĵusan parolaĵon en la cellingvo [30]. ANT:cellingvo
2.
Lingvo el kiu alia lingvo pruntas vorton, parolmanieron aŭ alian lingvan trajton: se la fontolingvo uzas nelatinan alfabeton, la (pruntata) vorto do devas esti „transskribata“ en la esperantan alfabeton [31].

gestolingvo, signolingvoTEZ Vikipedio

LIN Lingvo kiu signifojn peras ne per sonoj, sed per gestoj, korpaj kaj vizaĝaj esprimoj: min surprizis ke ekzistas aparta sveda gestolingvo [32]; ili interkompreniĝas per signoj […] la floroj sin klinas kaj ĉiuj verdaj folioj sin movas […] kiel se ili parolus ― ĉu la profesoro komprenas tiun signolingvon [33].

interlingvo Vikipedio

1.TEZ
LIN Lingvo komune uzata de malsamlingvanoj por sin interkompreni: la rusa kiel interlingvo en orienta Eŭropo [34]; en Afganujo ... la Persa estas la ĝenerala interlingvo [35].
2.TEZ
Pontolingvo: oni enkondukas interlingvon, tiel ke ĉiu traduko iru el ajna fonta lingvo al la interlingvo kaj de tie plu al la dezirataj celaj lingvoj [36].

maŝinlingvo

KOMP Lingvo kiun sentraduke komprenas kaj rekte interpretas la aparataro de komputilo: „altnivela lingvo“ signifas la pli altan nivelon de abstraktado el maŝinlingvo [37]. VD:kodo, asembla lingvo

mortinta lingvoEETEZ Vikipedio

LIN Lingvo ne plu uzata en la ordinara interhoma komunikado, eventuale konservita en skribaj fontoj kaj eventuale uzata en ritaj aŭ aliaj specialaj okazoj: elekti ian el la lingvoj mortintaj (ekzemple latinan, grekan, hebrean) [38]; tia revivigo de mortinta lingvo ne estas unika [39].

Rim.: PV kaj la PIV-oj ne mencias la bone atestitan zamenhofan terminon „mortinta lingvo“; anstataŭe ili donas „la vivaj kaj mortaj lingvojZ[40], kion ili markas kiel zamenhofan. Ĝis nun neniu povis al mi indiki la zamenhofan fonton de ĉi tiu ekzemplo, kiu tute malakordas kun la zorga zamenhofa distingado inter „mortinta“, „morta1“ kaj „malviva1.a“. Eĉ se tia escepta apero ekzistas, ĝi tamen ne estas la normala dirmaniero zamenhofa, kaj ĝia uzo en la PIV-oj estas misprezento; sed supozeble ĝi estas simple falsita el „El ĉiuj ekzistantaj lingvoj vivaj, mortintaj kaj artaj la kongreso povas elekti sole nur unu lingvon: Esperanto“ [41]. [Sergio Pokrovskij]

planlingvoTEZ Vikipedio

LIN Lingvo konscie kreita laŭ plano, almenaŭ je sia komenciĝo: al Eugen Wüster ni dankas por la enkonduko de terminoj „planlingvo“ kaj „esperantologio“ [42]; koncerne planlingvojn jen elefante enorma korpuso [43]; idiomaĵoj rekte kontraŭas la bazan ideon de internacie facil-lernebla planlingvo [44]; la scienco pri planlingvoj iĝas la kerna kampo de interlingvistiko, kaj restas do intence tute neglektataj la nemalmultaj studoj [45].

plurlingveco, multlingveco Vikipedio

1.TEZ
Scio, uzo de pluraj lingvoj fare de homo: plurlingveco de infanoj [46]. ANT:unulingveco
2.TEZ
LIN Plurlingvismo: kiel la ĉefa demando reliefiĝis, kiel konservi multlingvecon kaj samtempe tamen plifaciligi la komunikadon [47]; se Eŭropo vere volas protekti sian plurlingvecon, ĝi devos zorgi ke neniu lingvo atingu superecon [48].

plurlingvismoTEZ Vikipedio

LIN Situacio, en kiu pluraj lingvoj estas uzataj; plurlingveco2: la orientiĝo al plurlingvismo ... ĉiam pli karakterizas almenaŭ la eliton de la Esperanto-movado [49]; nerefutebla konstato estas, ke la multekosta plurlingvismo, tre laŭdata de la eŭropaj politikaj aktoroj, atingas siajn limojn rilate efikecon [50]. ANT:unulingvismo

plurlingvuloTEZ

LIN Homo scianta plurajn lingvojn; poligloto: enlande vojaĝanta hindo, krom se li estas escepta plurlingvulo, devas paroli ĉie la anglan lingvon [51]. ANT:unulingvulo

pontolingvoTEZ

Intera lingvo en kiun oni tradukas por poste plu traduki en cellingvon: Esperanto servis kiel pontolingvo por traduki verkojn el la hungara en la ĉinan; ĉar multaj tekstoj havas jurrilatan enhavon, la angla estas eble la malplej taŭga kiel pontolingvo el tiu vidpunkto [52]; en Bruselo, tamen, Esperanto ankoraŭ ne estas serioze konsiderata kiel taŭga pontolingvo [53]; KOMP pontolingvo estas utila rimedo en plurlingva tradukado, ĉar se necesas traduki el m programlingvoj en n maŝinlingvojn, ĝi ebligas konstrui nur m+n tradukilojn (m tradukilojn el la fontaj lingvoj en la pontan, plus n tradukilojn el la ponta lingvo en la celajn), anstataŭ m×n rektajn tradukilojn.

pralingvoTEZ Vikipedio

LIN Lingvo, el kies dialektoj devenas grupo da parencaj lingvoj (formantaj lingvofamilion): Latino estas la pralingvo por la latinida lingvofamilio; sed ion parencan oni trovas, eĉ en loko tre nobla, en lingvo plej proksima al la komuna pralingvo de grekoj, latinoj, ĝermanoj kaj slavoj: en la sanskrito [54].

programlingvo Vikipedio

KOMP Formala lingvo por prezenti komputilajn programojn: Algolo, Fortrano, Paskalo kaj C estas famaj programlingvoj; altnivela, ordonema, deklarema, strukturema, objektema programlingvo; nova serio de programoj kaj programlingvoj por Interreto, nun ellaborataj ĉe Microsoft [55].

tonlingvoTEZ Vikipedio

LIN Lingvo en kiu silaboj ricevas distingajn tonojn1.b: en tonlingvoj oni uzas la voĉaltecon por vortmelodio, do leksike, por distingi vortojn [56]; ili parolas la Vjetnaman lingvon, kiu estas tonlingvo [57].

translingvigiTEZ

(malofte)
Traduki: provante translingvigi, oni sekvas ideon, ĝin forĵetas, kaptas alian, ĝin forĵetas, ktp [58].

unulingveco

1.TEZ
LIN Scio, uzo de sole unu lingvo fare de homo: la eŭropa situacio ... helpas klarigi la obstinan unulingvecon de britoj [59]. ANT:plurlingveco1
2.TEZ
LIN Situacio, en kiu sole unu lingvo estas uzata: en „Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo internacia“ [L. L. Zamenhof] opinias, ke la unulingveco de la homaro neniel estus malbono [60].

unulingvismoTEZ

LIN Situacio, en kiu sole unu lingvo estas uzata; unulingveco2: Leonard Orban komencis foliumi gazeton, kiun li poste levis por citi filozofon, laŭ kiu unulingvismo facile kaŭzas „unupensismon“ [61]. ANT:plurlingvismo

unulingvuloTEZ

LIN Tiu, kiu scias sole unu lingvon: ĉu dulingvuloj akiras trian lingvon pli rapide ol unulingvuloj akiras la saman lingvon [62]? ANT:plurlingvulo

lingvosciencoTEZ Vikipedio

LINSCI Scienco pri la homaj lingvoj, iliaj evoluo kaj funkciado: ne estante fakulo en lingvoscienco, li (Zamenhof) tamen kreis esperanton ‐ dum centoj da sciencoriĉaj filologoj kaj lingvistoj amasigis plej lertajn kaj konvinkajn argumentojn por „pruvi“, ke artefarita lingvo estas utopia entrepreno [63]; en NPIV „morfem/o“ ricevis tute alian difinon laŭ moderna (Usondevena) lingvoscienco [64]. VD:filologio, interlingvistiko

lingvosciencaTEZ

Rilata al lingvoscienco: [la „interna ideo“] estis ia unuecigilo kaj ludis atentindan rolon en la kriza epoko, kiam matematikuloj kaj logikemuloj maltrafe volis enkonduki sur la lingvosciencan kampon disciplinojn taŭgajn nur en abstraktaj sciencoj [65].

planlingvosciencoTEZ

LIN Scienco pri planlingvoj, parto de lingvoscienco: laŭ vidpunkto de preskriba planlingvoscienco ... la artikolo estas forigenda [66].

tradukoj

anglaj

~o: language; ~a : linguistic; ~ano: speaker (of a language) ; ~isto, : linguist; cel~o: object language, target language; fonto~o: source language; maŝin~o: machine language; mortinta ~o: dead language; plur~ulo: polyglot; ponto~o: intermediate language; pra~o: proto-language; program~o: programming language; trans~igi: translate; ~oscienco: linguistics. ~oj vivaj: living languages.

belorusaj

~o: мова; ~a : моўны; ~ano: носьбіт мовы; ~isto, : мовазнавец, мовазнаўца, лінгвіст; fak~o: прафэсійная мова; fonto~o 1.: зыходная мова; fonto~o 2.: мова-крыніца; maŝin~o: машынная мова; plur~ulo: паліглот; program~o: мова праграмаваньня; trans~igi: перакладаць; ~oscienco: лінгвістыка, мовазнаўства; ~oscienca: лінгвістычны, мовазнаўчы.

ĉeĥaj

~o: řeč, jazyk, řeč; ~a: jazykový; ~ano: stoupenec řeči; ~isto, : jazykovědec, lingvista; cel~o: cílový jazyk (překladu); fonto~o: výchozí jazyk (překladu), zdrojový jazyk; inter~o: mezinárodní jazyk; mortinta ~o: mrtvý jazyk; plan~o: plánový jazyk; plur~ulo: polyglot, znalec více jazyků; ponto~o: pomocný jazyk, překlenovací jazyk; pra~o: prajazyk; program~o: programovací jazyk; ~oscienco: jazykověda, lingvistika.

ĉinaj

~o: 语言 [yǔ yán]; ~isto, : 语言学家 [yǔ yán xué jiā]; maŝin~o: 机器语言 [jī qì yǔ yán]; program~o: 编程语言 [biān chéng yǔ yán].

estonaj

~o: keel.

francaj

~o: langue (moyen de communication); ~a : linguistique; ~aĵo 1.: trait linguistique; ~aĵo 2.: langage; ~ano: -ophone, locuteur; ~isto, : linguiste; cel~o: langue cible; fak~o: langue de spécialité; fonto~o: langue source; gesto~o, : langue des signes; inter~o 1.: langue véhiculaire; maŝin~o: langage machine; mortinta ~o: langue morte; plan~o: langue construite, langue planifiée; plur~eco, : multilinguisme; plur~ismo: multilinguisme; plur~ulo: polyglotte (subst.); ponto~o: langue pivot; pra~o: protolangue; program~o: langage de programmation; ton~o: langue à tons, langue tonale; trans~igi: traduire; unu~eco: monolinguisme; unu~ismo: monolinguisme; unu~ulo: monolingue (subst.); ~oscienco: linguistique (subst.); ~oscienca: linguistique (adj.).

germanaj

~o: Sprache; ~a : sprachlich; ~ano: Sprecher; ~isto, : Sprachwissenschaftler, Linguist; cel~o: Zielsprache; fonto~o 1.: Quellsprache; fonto~o: Herkunftssprache; maŝin~o: Maschinensprache; plur~ulo: Polyglotte; ponto~o: Mittlersprache, Brückensprache, Zwischensprache; pra~o: Ursprache; program~o: Programmiersprache; trans~igi: übersetzen; ~oscienco: Sprachwissenschaft, Linguistik; ~oscienca: sprachwissenschaftlich, linguistisch.

grekaj

~o: γλώσσα; ~isto, : γλωσσολόγος; ~oscienco: γλωσσολογία.

hebreaj

~o 1.: לשון; ~o 2.: עℷה; ~o: שפה; ~a : לשוני, בלשני; ~ano: דובר (שפה) ; ~isto, : בלשן; cel~o: שפת מטרה; fonto~o: שפת מקור; maŝin~o: שפת מכונה; ponto~o: שפה מתווכת; program~o: שפת תכנות.

hispanaj

~o: lengua, idioma; ~a: lingüística, lingüístico; ~aĵo: lenguaje; ~ano: hablante (de un idioma) ; ~isto, : lingüista; fak~o: lenguaje técnico; maŝin~o: lenguaje máquina; mortinta ~o: lengua muerta; plur~ismo: multilingüismo; plur~ulo: políglota; program~o: lenguaje de programación; trans~igi: traducir; unu~ismo: monolingüismo; unu~ulo: monolingüe; ~oscienco: lingüística; ~oscienca: lingüística, lingüístico.

hungaraj

~o: nyelv; ~a : nyelvi; ~ano: -nyelvű, nyelvet beszélő; ~isto, : nyelvész; cel~o: célnyelv; fak~o: szaknyelv, szakmai nyelv; fonto~o 1.: fordítandó nyelv; fonto~o: forrásnyelv; maŝin~o: gépi nyelv; ponto~o: hídnyelv; program~o: programnyelv; trans~igi: átültet; ~oscienco: nyelvészet, nyelvtudomány; ~oscienca: nyelvészeti, nyelvtudományi.

idaj

~o: linguo; ~a : linguala; ~isto, : linguisto.

indoneziaj

~o: bahasa; ~isto, : ahli bahasa, linguis; cel~o: bahasa target; fonto~o 1.: bahasa sumber; inter~o: bahasa pengantar; maŝin~o: bahasa mesin; plan~o: bahasa buatan; plur~eco, : multilingualisme; plur~ismo: multilingualisme; plur~ulo: poliglot; program~o: bahasa pemrograman; trans~igi: [terjemah] menerjemahkan; unu~eco: monolingualisme; unu~ismo: monolingualisme; ~oscienco: linguistik.

interlingvaaj

~o: lingua.

italaj

gesto~o, : lingua dei segni.

katalunaj

plur~ulo: políglota.

kekĉiaj

~o: aatin, aatinob̕aal.

malnovlatinaj

~o: lingua, ae, sermo, onis.

nederlandaj

~o: taal; ~a : linguïstisch; ~ano: spreker (v.e.taal); ~isto, : taalkundige; cel~o: doeltaal; fonto~o 1.: brontaal; gesto~o, : gebarentaal; maŝin~o: machinetaal; plur~ulo: polyglot; ponto~o: brugtaal; program~o: programmeertaal; trans~igi: vertalen; ~oscienco: linguïstiek.

norvegaj

~o: språk; ~a : språklig, språk-; ~isto, : lingvist; gesto~o, : tegnspråk; program~o: programmeringsspråk; trans~igi: oversette.

portugalaj

~o: língua, linguagem, idioma; ~isto, : lingüista; maŝin~o: linguagem de máquina; plur~ulo: poliglota; program~o: linguagem de programação; ~oscienco: lingüística.

rumanaj

~o: limbă; mortinta ~o: limbă moartă; plur~ismo: multilingvism; plur~ulo: poligloţie; program~o: limbaj de programare; ~oscienco: lingvistică.

rusaj

~o: язык; ~a : языковый, языковой; ~aĵo 1.: языковое явление, особенность языка; ~aĵo 2.: язык (автора, произведения и т.п.); ~ano: носитель языка; ~isto, : языковед, лингвист; cel~o: выходной язык; fak~o: профессиональный язык; fonto~o 1.: исходный язык; fonto~o 2.: язык-источник; inter~o: язык- посредник; maŝin~o: машинный язык; mortinta ~o: мёртвый язык; plan~o: плановый язык; plur~eco, : многоязычие; plur~ismo: многоязычие, разноязычие; plur~ulo: полиглот; ponto~o: промежуточный язык, язык-посредник; pra~o: праязык; program~o: язык программирования; trans~igi: переводить, перевести; unu~eco: одноязычие; unu~ismo: одноязычие; unu~ulo: одноязычный (в знач. сущ.; о человеке), владеющий одним языком (в знач. сущ.); ~oscienco: лингвистика, языковедение, языкознание; ~oscienca: лингвистический, языковедческий. franc~aĵo: галлицизм; ~oj vivaj: живые языки.

slovakaj

~o: jazyk, reč; ~a: jazykový, rečový; ~ano: stúpenec reči; ~isto, : jazykovedec; cel~o: cieľový jazyk; fonto~o: zdrojový jazyk; inter~o: medzinárodný jazyk; mortinta ~o: mŕtvy jazyk; plan~o: plánový jazyk; plur~ulo: polyglot, znalec viacerých jazykov; ponto~o: pomocný jazyk; pra~o: prajazyk; program~o: programovací jazyk; ~oscienco: jazykoveda.

svedaj

~o: språk; ~a : språklig; ~isto, : lingvist; maŝin~o: maskinspråk; ponto~o: brospråk; program~o: programmeringsspråk; ~oscienco: lingvistik, språkvetenskap.

turkaj

~o: dil; ~isto, : dilci, lengüist; ~oscienco: dilcilik, dilbilim, lengüistik.

volapukaj

~o: pük.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
2. L. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, La Esperantisto, 1891, p. 49
4. L. L. Zamenhof: Aldono al la dua libro de la lingvo internacia.
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 25, La Revuo, 1907, Oktobro
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 25, La Revuo, 1907, Oktobro
7. L. L. Zamenhof: Aldono al la dua libro de la lingvo internacia.
8. Monato, Roland Rotsaert: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado
9. Monato, Garvan Makaj: Lingvoj, ĉu naturaj, ĉu artefaritaj?
10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 3. Lingvaj Institucioj
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj
12. A. Shlafer: Vi ĝuos la legadonLa Ondo de Esperanto
13. D. Broadribb: Plezuro diluita de mislingvaĵojMonato
14. S. Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
15. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 10. Ceteraj pronomoj
16. E. Grimley Evans: Utilega konsultlibroMonato
17. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, F. Luin pri la "Vojaĝimpresoj" de Langlet (1895)
18. Monato, Garbhan MacAoidh: Dana abako dolorigas la kapon
19. Monato, Garvan Makaj': La islanda: revo de ne plu juna lernemulo
20. Monato, Paul Gubbins: Nia lando-principo: ĉu silentigilo?
21. Monato, Ivo Durwael: Divers(ec)aj rakontoj
22. Monato, Garvan Makaj: Tigro, kiu ne plu roras
23. Monato, Carlo Minnaja: Nuntempo en antikva vesto
24. Monato, Mihail Korotkov : La turka havas familion
25. MonatoMarc Vanden Bempt
26. Monato, Donald Broadribb: Valora pripensindaĵaro
27. Monato, Zlatko Tišljar: De la gepatroj lernu!
28. Monato, Stefan MacGill: Kiel, kiam, kial lerni fremdan lingvon?
29. Monato, Jomo Ipfelkofer: Lingva konfuzo kaj Konfuceo
30. Monato, Donald Broadribb: Valora pripensindaĵaro
31. E. Wüster: Esperantologiaj Studoj, 1978
32. M. Strid: Mutuskloj - Gestolingvo fonetika, 2010-2013
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
34. C. Blome: Temo de la Monato..., soc.culture.esperanto, 2004-07-19
35. Bertilo Wennergren: Landoj kaj lingvoj de la mondo, Notoj, 2005-08-24
36. K. Schubert: DLT - faktoj pri finita projekto, 1996-02-20
37. Vikipedio, Altnivela programlingvo
38. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5a
39. G. Macaoidh: Reviviĝo de mortinta lingvoMonato
40. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, Artikolo „mort“
41. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 6a
42. V. Barandovská-Frank: Interlinguistische Beiträge [recenzo], IpI, 2006:2, numero 57a
43. Monato, Boris Kolker: Saĝa kapo duonvorton komprenas
44. Monato, Boris Kolker: Saĝa kapo duonvorton komprenas
45. Monato, Carlo Minnaja: Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al faka literaturo
46. MateoKopenhago: pri plurlingveco ĉe infanoj, 2012-08-09
47. UEA: UEA en Lingvojara Konferenco, Gazetaraj Komunikoj, 2001-07-18
48. [M. Decaluwe]: Kial lerni esperanton en Eŭropo?, 2013
49. J. S. Larsen: Mallongega enkonduko, libera folio, 2013-02-20
50. Monato, Marko Naoki Lins: Hispanio volas la katalunan, eŭskan kaj galegan kiel EU-lingvojn
51. V. Sadler: Azia Strategio, Esperanto, 1963-01 (6)
52. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio
53. Monato, Marko Naoki LINS: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio
54. K. Kalocsay: La klasika metriko kaj Esperanto II, la nica literatura revuo, n-ro 4:6
55. Monato, Roland Rotsaert: Programaro
56. J. Wells: La frazmelodio en internacia perspektivo, Prelego por IKU/AIS, 2008
57. Vikipedio, Vjetnamoj
58. Claude Piron: La bona lingvo, p. 103a
59. smg: Tigre aŭ pigre, [Internacia Pedagogio Revuo, 1995:2]
60. M. Duc Goninaz: La Socia Statuso de Esperanto..., [vidita en 2013]
61. laŭ H. Lundberg: Leonard Orban predikis pri multlingvismo..., libera folio, 2009-09-20
62. R. Corsetti: Lernu vian lingvon per lernado de alia lingvo..., [2007?]
63. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Intelektulo? ‐ Manlaborulo?
64. B. Wennergren: Kritikaj notoj pri la Nova PIV
65. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Pri la „interna ideo“
66. C. Brosch: en Lingva Kritiko, 2007-02-12

mortinta ~o: Mankas verkindiko en fonto.


[^Revo] [lingv.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.76 2017/12/06 16:10:14 ]