*permes/i PV

*permesi

(tr)
1.
(iu) Konsenti, ke iu libere faru ion: tre bela dresistino de leonoj permesis al leono preni pecon da sukero el ŝia buŝo [1]; la reĝo de Egiptujo ne permesos al vi iri, se ne devigos lin forta mano [2]; mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare [3]; mi permesas al mi (vd aŭdaci) ripeti ankoraŭ la peton, kiun mi jam esprimis [4]; en versoj […] oni ofte permesas al si deflankiĝojn de la ordinara stilo [5]; la Lingva Komitato havas la rajton permesi en la lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa [6]; Vi permesos al mi preneton da tabako? Mi dankas BdV ; permesu, ke mi almenaŭ iom esploru antaŭ vi la vojon, kiun ni iras [7]; neniam permesu, ke en nia afero regu la principo: kiu pli laŭte krias, tiu estas prava [8]; se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos PrV ; oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas PrV . VD:akcepti, allasi, toleri
2.
(io) Ne malebligi, ke iu faru ion; allasi, ke io okazu: li restis apud la du advokatoj tiel proksime, kiel nur la konveno permesis BdV ; klareco kaj sonoro de la lingvo permesas paroli eĉ tre rapide Ret ; oni devas ne permesi al la aŭskultantoj analizi la unuopajn vortojn, ĉar la oratoro ne eldiras ilin kun tiu celo Ret ; la diverseco de la virinaj roboj permesas ankoraŭ pli grandan variadon al oratorinoj Ret ; ŝia pozicio ankaŭ ne permesas mallaboremon, […] ŝi interalie dum jardekoj funkciis kiel la sola sekretario de sia edzo [9]; nur la fiereco ne permesis al li pasigi la tutan tagon sur la ferdeko [10]; malgranda pupa teatro, […] kiom la cirkonstancoj tion permesis, estis aranĝita por ludo [11]; [ili] eniris kontraŭvoje en vagonaron […], kvankam tion malpermesas la regularo ChL ; la sorto ne permesis al Antono longe ĝui la vidon de tiu floraĵo [12]; ĉie, kie la senco permesas, mi preferas formojn pli mallongajn [13].
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 3:19
3. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
4. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
9. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe en
10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
afrikanse:
toelaat
albane:
lejojnë
amhare:
ፍቀድ
angle:
allow, permit
arabe:
السماح
armene:
թույլ տալ
azerbajĝane:
imkan
beloruse:
дазваляць, дапускаць
bengale:
অনুমতি
birme:
ခွင့်ပြု
bosne:
omogućiti
bretone:
permetiñ 1. aotren 2. reiñ an tu da
bulgare:
позволявам
ĉeĥe:
dovolit, dovolovat, povolit, svolit, umožnit
ĉine:
允許 [yǔnxǔ], 允许 [yǔnxǔ], 准許 [zhǔnxǔ], 准许 [zhǔnxǔ], 許可 [xǔkě], 许可 [xǔkě], 允 [yǔn], 准 [zhǔn], 準 [zhǔn], 准予 [zhǔnyǔ], 容許 [róngxǔ], 容许 [róngxǔ], 許 [xǔ], 许 [xǔ], 开许 [kāixǔ], 開許 [kāixǔ], 应许 [yīngxǔ], 應許 [yīngxǔ]
dane:
tillade
estone:
lubada
eŭske:
baimendu
filipine:
pumayag
france:
autoriser, permettre
galege:
permitir
germane:
1. erlauben, gestatten 2. geschehen lassen, zulassen
guĝarate:
પરવાનગી
haitie:
pèmèt
haŭse:
ƙyale
hebree:
להרשות \רשה\ 2. לאפשר
hinde:
की अनुमति
hispane:
permitir, autorizar
hungare:
enged, megenged
igbe:
ekwe
indonezie:
memberi izin, mengizinkan, membolehkan, memperbolehkan, memperkenankan, membiarkan
irlande:
ar chumas
islande:
leyfa
itale:
permettere
japane:
許可する [きょかする]
jave:
ngidini
jide:
לאָזן
jorube:
gba
kanare:
ಅವಕಾಶ
kartvele:
საშუალებას
kazaĥe:
рұқсат ету
kimre:
caniatáu
kirgize:
уруксат берүү
kmere:
អនុញ្ញាតឱ្យ
koree:
korsike:
auturizà
kose:
kuvumela
kroate:
dopustiti
kurde:
destûrdan
latine:
sino
latve:
ļaut
laŭe:
ອະນຸຍາດໃຫ້
litove:
leisti
makedone:
овозможи
malagase:
hamela
malaje:
membolehkan
malajalame:
അനുവദിക്കുക
malte:
jippermettu
maorie:
tukua
marate:
परवानगी
monge:
cia
mongole:
боломж олгох
nederlande:
toestaan
nepale:
अनुमति
njanĝe:
kulola
okcidentfrise:
talitte
panĝabe:
ਦੀ ਇਜਾਜ਼ਤ
paŝtue:
اجازه
perse:
اجازه دادن، روا داشتن
pole:
pozwolić, dopuszczać, umożliwiać, zezwalać
portugale:
permitir
ruande:
emera
rumane:
permite, admite, recunoaște
ruse:
1. разрешить 2. позволить, допустить
samoe:
faatagaina
sinde:
جي اجازت
sinhale:
ඉඩ
skotgaele:
cheadachadh
slovake:
dopustiť, dovoliť
slovene:
omogočajo
somale:
u oggolaadaan
ŝone:
tendera
sote:
lumella
sunde:
ngidinkeun
svahile:
kuruhusu
svede:
tillåta
taĝike:
имконият
taje:
1. อนุญาต
tamile:
அனுமதிக்க
tatare:
рөхсәт итегез
telugue:
అనుమతిస్తాయి
tibete:
བྱེད་ཆོག་པ་
tokipone:
ken
turke:
izin vermek
ukraine:
дозволяти
urdue:
کی اجازت
uzbeke:
ruxsat
vjetname:
cho phép
zulue:
uvumele

permeso

Ago, vortoj de tiu, kiu permesas: kiu donis al vi la permeson konstrui ĉi tiun domon [14]; ili venigu cedrojn de Lebanon per la maro ĝis Jafo, konforme al la permeso [15]; la akuzito […] ricevos permeson defendi sin pri la akuzo [16]; li perdis la vojon, kaj petis la permeson tranokti ĉe li [17]; li eldevigis la permeson mian [18]; (frazaĵo) kun la permeso de via ekscelenco, kion mi povis fari [19]?
angle:
permission
beloruse:
дазвол
bulgare:
разрешение, упълномощаване (oficiale)
ĉeĥe:
dovolení, povolení
ĉine:
准許 [zhǔnxǔ], 准许 [zhǔnxǔ], 許可 [xǔkě], 许可 [xǔkě], 許可證 [xǔkězhèng], 许可证 [xǔkězhèng], 允准 [yǔnzhǔn]
france:
permission, autorisation
germane:
Erlaubnis (Handlung, Zustimmung) kun la ~o: mit Verlaub....
hispane:
permiso, autorización
indonezie:
izin
itale:
permesso, autorizzazione, licenza (permesso)
japane:
許し [ばかし], 許可 [きょか], 認可 [にんか], 許諾 [きょだく], 容認 [ようにん]
pole:
przyzwolenie, zezwolenie
rumane:
aprobare, permisiune
slovake:
dovolenie, povolenie
tibete:
ཆོག་མཆན་
ukraine:
дозвіл

permesema

Permesanta multe kaj malpermesanta malmulte: patrino, prizorgema sed permesema [20]; demokratio, do, estas tre permesema kaj tute ne atentas detalojn [21]; la otomana imperio […] estis multe pli permesema, multege pli, ol samepokaj okcident-eŭropaj kristanaj ŝtatoj [22]. VD:lasema, leĝera, liberala1, neglektema
angle:
permissive
beloruse:
паблажлівы, лібэральны, непатрабавальны
ĉine:
宽容 [kuānróng], 寬容 [kuānróng]
france:
permissif
germane:
liberal, freizügig
indonezie:
permisif

permesilo

Dokumento aŭ signo atestanta ke al ties posedanto estas permesite fari ion: hodiaŭ mi venis la solenon kaŝe, sen la permesilo Metrop ; Seborgo eldonas […] poŝtmarkojn kaj permesilojn por amatorradio [23]; ne necesas aparta permesilo por uzi biciklon [24]; KOMP GNUa Ĝenerala Publika Permesilo; brita privata pilota permesilo [25].
23. Thomas Eccardt: Urbeto aŭ sendependa lando?, Monato, 2000/05, p. 8
24. Monato, Hori Yasuo: Rado-brigado, 2005
25. Hju Rid (Hugh Reid): Aviado
angle:
permit, license GNUa Ĝenerala Publika P~ilo: GNU General Public License. pilota ~ilo: pilot's license.
beloruse:
дазвол (дакумант), ліцэнзія
bretone:
aotre (skrid-testeni)
bulgare:
GNUa Ĝenerala Publika P~ilo: Общото Право на Обществено Ползване ГНУ, GNU General Public License.
ĉeĥe:
dovolenka, propustka
ĉine:
執照 [zhízhào], 执照 [zhízhào], 許可證 [xǔkězhèng], 许可证 [xǔkězhèng], 許可 [xǔkě], 许可 [xǔkě], 牌照 [páizhào]
france:
autorisation, permis (document) GNUa Ĝenerala Publika P~ilo: Licence Publique Générale GNU. pilota ~ilo: brevet de pilote.
germane:
Erlaubnis (Dokument), Lizenz pilota ~ilo: Pilotenlizenz.
hebree:
רשיון pilota ~ilo: רשיון טייס.
hispane:
permiso, licencia, documento
hungare:
engedély, igazolvány
indonezie:
surat izin, lisensi
itale:
autorizzazione (documento), permesso (documento), attestato (documento di autorizzazione), concessione (documento), licenza (documento) GNUa Ĝenerala Publika P~ilo: GNU General Public License, GPL. pilota ~ilo: brevetto di pilota.
japane:
許可証 [きょかしょう], 免許証 [めんきょしょう], ライセンス
nederlande:
brevet pilota ~ilo: vliegbrevet.
perse:
گواهینامه، پروانه (مجوز)، جواز، مجوز GNUa Ĝenerala Publika P~ilo: اجازه‌نامهٔ عمومی همگانی گنو. pilota ~ilo: گواهینامهٔ خلبانی.
pole:
pozwolenie, licencja
rumane:
permisiune, licență
ruse:
разрешение, лицензия GNUa Ĝenerala Publika P~ilo: Стандартная Общественная Лицензия GNU. pilota ~ilo: пилотажное свидетельство.
slovake:
priepustka
svede:
tillstånd, licens GNUa Ĝenerala Publika P~ilo: GNU General Public License. pilota ~ilo: flygcertifikat.
taje:
ใบอนุญาต
turke:
izin pilota ~ilo: pilot ehliyeti.

*forpermesi

(tr)
1.
Permesi al iu foriri: Chilo, kiun la cezaro ne volis forpermesi el la cirko, ekvidis konatajn al si homojn QuV .
2.
Portempe liberigi de regula servado: instruistoj, flegistoj kaj multaj, multaj aliaj kun „ordinaraj“ postenoj ne povas tiel facile sin forpermesi [26].
angle:
dismiss
beloruse:
адпускаць
bretone:
digouviañ
ĉeĥe:
dát volno
france:
congédier
germane:
2. beurlauben, freistellen (von einem Arbeitsverhältnis)
hebree:
לשחרר
hispane:
1. permiso (permitir salir) 2. permiso (permitir ausentarse)
hungare:
elenged
indonezie:
1. membiarkan pergi 2. membebastugaskan
itale:
licenziare (permettere di assentarsi), congedare (permettere di assentarsi)
japane:
退出を許す [たいしゅつをゆるす], 休暇を与える [きゅうかをあたえる]
nederlande:
vrijaf geven
perse:
مرخص کردن
pole:
zwalniać, pozwolić odejść
rumane:
concedia, lasă să pleci
ruse:
отпустить
slovake:
dať voľno
ukraine:
відпускати, звільняти, дозволяти піти

forpermeso

1.
Konsento pri ies forigo: ne ekzistas forpermeso en tiu milito [27]; miaj amikoj, mi prenas de vi forpermeson ĝis la vespero [28]! Steĉjo petis la gaston pri minuta forpermeso, kaj sur la ŝtrumpetoj kuris en la antaŭĉambron al la telefono MkM .
2.
Portempa liberigo de regula servo: dum la unuamajaj festoj lia kamarado forpermeson havos Metrop ; vi ja havas malsanforpermeson Metrop ; kiam ŝi enhospitaliĝis, mi petis forpermeson por flegi ŝin [29]. VD:ferio, libertempo
beloruse:
звальненьне
germane:
2. Urlaub, Freistellung
indonezie:
bebas tugas
japane:
退出許可 [たいしゅつきょか], 一時休暇 [ひとじきゅうか]
pole:
zwolnienie, wychodne, przepustka
rumane:
scutire, zi libera, permisia
ukraine:
відпустка, звільнення

malpermesi

(tr)
Ne konsenti, ke iu faru ion: mia sinjoro malpermesis al mi akcepti donacojn de iu ajn [30]; ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas [31]; en 615 la papo Dieudone malpermesis la edziĝon inter gesambaptopatroj [32]; vi ĝin malpermesis al mi sub minaco de morto [33]; la profesia sekreto malpermesas, ke Taburio parolu ChL ; tion ĉi malpermesas [ilia] blinda kredo [34]; voli aŭ ne voli neniu malpermesas PrV ; frukto malpermesita estas plej bongusta PrV .
Rim.: Foje oni renkontas uzon, kiam la rekta objekto estas la persono, al kiu oni ion malpermesas, sed ni malrekomendas tian uzon: ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo, kaj ni malpermesis lin [35]; ĉu vi permesas, ke mi prezentu min al li, kiel perulon […] ― mi ne povas vin malpermesi: sed mi avertas vin, ke vi neutile klopodos ChL ; pli klare tiam uzu „malhelpi“, aŭ „malpermesi tion“.
angle:
prohibit, forbid, disallow
beloruse:
забараняць
bretone:
berzañ, difenn (berzañ), mirout (berzañ)
bulgare:
забранявам
ĉeĥe:
zakázat
ĉine:
[jìn], 不准 [bùzhǔn], 禁止 [jìnzhǐ], 禁制 [jìnzhì], 取締 [qǔdì], 取缔 [qǔdì]
france:
interdire, défendre
germane:
verbieten, untersagen
hebree:
לאסור \אסר\ (לא להרשות)
hispane:
prohibir, vedar
hungare:
megtilt
indonezie:
melarang, mengharamkan
itale:
proibire, vietare
japane:
禁じる [きんじる], 禁止する [きんしする], 許さない [ゆるさない]
nederlande:
verbieden
perse:
منع کردن، ممنوع کردن، قدغن کردن
pole:
zabraniać, zakazywać, nie pozwalać
rumane:
interzice, nu permite
ruse:
запретить
slovake:
nedovoliť, nepovoliť, zakázať
svede:
förbjuda
turke:
yasaklamak
ukraine:
забороняти

elirmalpermeso

POL Eksterordinara malpermeso al la enloĝantoj de urbo aŭ alia loĝloko esti eksterdome en fiksitaj diurnohoroj (ordinare, dum la noktoj) krom eventuale laŭ speciala permeso: la israela armeo ankaŭ deklaris noktan elirmalpermeson en la malnova distrikto de la urbo Nablus [36].
angle:
curfew
beloruse:
камэнданцкая гадзіна
ĉine:
禁止外出 [jìnzhǐwàichū], 宵禁 [xiāojìn], 禁夜 [jìnyè]
france:
couvre-feu
germane:
Ausgangssperre
hispane:
toque de queda
indonezie:
jam malam
japane:
外出禁止令 [がいしゅつきんしれい]
pole:
godzina policyjna
rumane:
ora poliției
ruse:
комендантский час

kondukpermesilo, stirpermesilo

TRA Permesilo pri kondukado de veturilo: kondukpermesiloj por aŭtomobilo kaj boato [37]; aŭtomobila stirpermesilo estas postulata por aŭtovojaĝantoj [38]; ni luis aŭton, por kio ni bezonis stirpermesilon de la polico [39]; renovigi sian stirpermesilon [40].
37. N. Gaufillet: Elturniĝulo, 2006
38. Monato, Alice Liu: Bicikle al Nord-Koreio
39. J. Fox: Jackie kaj Brian Fox Ferias..., Arĝenta Filiko, 2006-09, numero 22a
40. Monato, Roberto Pigro: Hundo ĉe la fundo
angle:
driver's license
beloruse:
правы кіроўцы
bretone:
aotre-bleniañ
ĉine:
駕照 [jiàzhào], 驾照 [jiàzhào], 駕駛證 [jiàshǐzhèng], 驾驶证 [jiàshǐzhèng], 駕駛執照 [jiàshǐzhízhào], 驾驶执照 [jiàshǐzhízhào], 驾驶执照 [jiashizhízhào]
france:
permis de conduire
germane:
Führerschein (de), Fahrausweis (at)
hebree:
רשיון נהיℷה
hispane:
permiso de conducir, carnet de conducir, licencia de conducir
hungare:
vezetői jogosítvány
indonezie:
surat izin mengemudi, lisensi mengemudi
itale:
patente di guida
japane:
運転免許証 [うんてんめんきょしょう]
nederlande:
rijbewijs
perse:
گواهینامهٔ رانندگی
pole:
prawo jazdy
rumane:
permis de conducere
ruse:
водительские права
svede:
körkort, förarbevis
taje:
ใบอนุญาตขับขี่
turke:
araba ehliyeti

administraj notoj

~ilo: Mankas verkindiko en fonto.