frid/a PIV1

frida

(neologismo)
Malvarma: ili spontanee ĝermas en […] frida kuvo[1]; subite penso kaptis lin per frida mano [2].
1. Lode Van De Velde: Bierlando Belgio, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 18a
2. Monato, Espero, 2003
angle:
chilly, cold
beloruse:
халодны
ĉeĥe:
chladný, studený
ĉine:
冷颼颼 [lěngsōusōu]
france:
froid, réfrigéré
galege:
frío
germane:
kalt, kühl, frostig
hispane:
frío
itale:
freddo
japane:
, 冷却の [れいきゃくの]
perse:
سرد، یخبندان
portugale:
frio (adj.)
ruse:
холодный
slovake:
frigidný, studený
tokipone:
lete
ukraine:
холодний

fridi

(ntr)
Esti malvarma: la fridujo ĉesos fridi ĝuste kiam plena pro gastoj[3]; li fariĝis malsata kaj fridanta [4]. VD:frosti, frostigi
3. Marjorie Boulton: Tiu leĝo de Murphy, Monato, jaro 1997a, numero 4a, p. 26a
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
angle:
to keep chilled, keep cold
beloruse:
халадзіць, ахалоджваць
ĉine:
料峭 [liàoqiào]
france:
réfrigérer
germane:
kühlen, frösteln
hispane:
enfriar
perse:
سرد نگهداشتن، سرد کردن
portugale:
refrigerar

frido

Malvarmo: la pilsena biero aperis en Belgio ĉirkaŭ 1928, ankaŭ danke al la progreso de fridtekniko [5]; (figure) en iliaj rigardoj kaj gestoj estis frido (senkompato) [6]; mi trovis ĉi tiun viandon en la fridoŝranko [7].
5. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
6. Julian Modest: Vetiha, Monato, 2001/02, p. 26
7. Monato, Julia Sigmond kaj Sen Rodin: La malĵaluzo de Klorinda, 2010
angle:
coldness
beloruse:
холад
ĉine:
致冷 [zhìlěng]
germane:
Kälte, Kühle
nederlande:
koelte

fridujo PIV1

Ŝranko en kiu regas konstanta temperaturo pli malalta ol tiu de la ĉirkaŭaĵo, uzata por freŝe konservi manĝaĵojn kaj trinkaĵojn dum kelkaj tagoj; malvarmujo: en la familia fridujo troviĝis nur freŝaj legomoj kaj fruktoj [8]; la odoraĉo de la fridujo naŭzas ŝin [9]; en tiuj cirkonstancoj kompreneble ne estas bezono je kolortelevidilo, lavmaŝino, fridujo, k.a. [10].
Rim.: Kvankam la vorto „frida“ estas konsiderata neologismo, la derivaĵo „fridujo“ enpenetris la ĉiutagan vivon.
VD:frostofako, frostujo
8. Monato, Lode van de Velde: Kuirita tomato estas morta tomato, 2004
9. Monato, Saliko: En fremda lando, 2006
10. Mu Binghua: Elektraj aparatoj mankas en la kamparo, Monato, jaro 2000a, numero 12a, p. 11a
angle:
refrigerator
arabe:
ثَلَّاجَةٌ ج ات
beloruse:
халадзільнік
bulgare:
хладилник
ĉeĥe:
chladnička
ĉine:
电冰箱 [diànbīngxiāng], 冰箱 [bīngxiāng]
france:
refrigérateur
galege:
frigorífico, neveira, refrixerador
germane:
Kühlschrank
hispane:
frigorífico [Esp.], frigo [Esp.], frío (electrodoméstico) [Cuba], heladera [Arg., Uy.], nevera, refrigerador, refrigeradora, refri
indonezie:
kulkas, lemari es
itale:
frigorifero, frigo
japane:
冷蔵庫 [れいぞうこ]
nederlande:
koelkast
perse:
یخچال
portugale:
frigorífico [PT-PT], geladeira [PT-BR], refrigerador [PT-BR]
rumane:
frigider
ruse:
холодильник
slovake:
chladnička
ukraine:
холодильник, рефрижератор

administraj notoj