*sufok/i PV

*sufoki

(tr)
1.
FIZL Malhelpi la spiradon, senigi je aero, eventuale mortigi; asfiksii: sufoki iun premegante la kolonB ; sufokanta varmego.
2.
(figure) Malhelpi per ia daŭra surpremo: ŝia voĉo estis malforta, obtuza; ĝin tute ... sufokis la strata bruo Marta ; li sufokis en si la kompaton [1]; ĉi tiuj saĝaj konsideroj ne povis tamen sufoki malgrandan, sed turmentantan maltrankvilon en la koro de l' kronprinco [2]; sufoki ribelon; la vilaĝanoj estis sufokataj per la impostoj [3]; tiuj persekutoj ne povos sufoki la veron. VD:dampi, dronigi, subpremi
angle:
suffocate
beloruse:
душыць
ĉeĥe:
dusit, rdousit, tlumit, udusit, utlačovat, utlumit, zadusit, zaškrtit, škrtit
france:
1. asphyxier (tr.), étouffer (tr.), suffoquer (tr.) 2. faire taire, oppresser
germane:
ersticken
hispane:
sofocar
hungare:
1. fojt, megfojt ~anta varmego: fullasztó hőség. 2. elfojt, elnyom
japane:
窒息死させる [ちっそくしさせる], 絞め殺す [しめころす], 窒息させる [ちっそくさせる], 息を詰まらせる [いきをつまらせる], もみ消す [もみけす], 押し殺す [おしころす]
nederlande:
doen stikken, smoren, wurgen
pole:
dusić
ruse:
душить, задушить, удушить
slovake:
dusiť, utláčať, zadusiť, škrtiť
ukraine:
душити, придушувати, заглушувати, заглушати

sufoka

Kiu baras la spiron, aŭ preme malhelpas vivan agadon: sufoka tusado [4]; sufoka timo.
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la hejmo de la metiisto, (de nov-jorka kuracisto, rerakontita de E. Weilshäuser)
angle:
suffocating
beloruse:
задушлівы, удушлівы
ĉeĥe:
dusivý, dusný
france:
étouffant, oppressant, suffoquant
hungare:
fojtó, fojtogató
japane:
窒息するような [ちっそくするような], 息苦しい [いきぐるしい], 息詰まる [いきづまる]
nederlande:
verstikkend, benauwd
pole:
duszny, duszący
ruse:
удушающий, удушливый, душный
slovake:
dusivý, dusný
ukraine:
задушливий, задушний

sufoko

Malhelpo de spirado, asfiksio.
beloruse:
удушша, асьфіксія
ĉeĥe:
dušení, sufokace, udušení, zadušení
france:
asphyxie, suffocation
pole:
duszność
slovake:
dusenie, udusenie, zadusenie

sufokiĝi

(ntr)
Penegi por spirado, suferi pro malhelpa premo eventuale ĝis morto: mortu kiel hundo aŭ sufokiĝu por ĉiam [5]! sufokiĝi pro kolero, pro rido.
angle:
suffocate
beloruse:
задыхацца, душыцца
france:
étouffer (intr.), suffoquer (intr.)
hispane:
sofocar se (reflexivo)
hungare:
fullad, megfullad, fulladozik
japane:
窒息する [ちっそくする], 息が詰まる [いきがつまる]
nederlande:
stikken
pole:
dusić się
ruse:
задыхаться, задохнуться
ukraine:
дуситися, задихатися

sufokitaĵo

KUI Viando el besto mortigita per sufoko, sen ellaso de la sango: ili detenu sin de malpuriĝoj ĉe idoloj kaj de malĉasteco kaj de sufokitaĵoj [6].
6. La Nova Testamento, La agoj 15:20
beloruse:
мяса задушанай жывёлы
france:
viande étouffée
hungare:
fúlvaholt állat
nederlande:
gesmoord vlees

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.