*buĉ/i

*buĉi

(tr)
1.
Mortigi dombeston por homa nutrado aŭ dia ofero: [ili] buĉis pacoferojn al la Eternulo, bovidojn [1]; ŝi rapide buĉis kokidon, elprenis ĝian koron kaj hepaton [2]; Abraham etendis sian manon kaj prenis la tranĉilon, por buĉi sian filon [3]; ni buĉis kaj rostis kapridon [4]; estis por ŝi plezuro trempi siajn blankajn manojn en la varma sango de la oferbuĉita ĉevalo [5].
2.
(figure) Neleĝe, kruele mortigi: Ke mi ne trompu mian reĝon, kiu ⫽ Por mi fariĝis kvazaŭ dua patro ⫽ La homon, kiu buĉas vian fraton! ⫽ La homon, kiu faris al mi bonon [6]; ili vin ne buĉos, tiel longe kiel mi ne estos kolera kontraŭ vi [7]! dum la ribeluloj komence faris grandajn progresojn, […] ene de kelkaj semajnoj Saddam batis ilin kaj buĉis milojn pro venĝo [8]; regas mizero, perforto, malsato, oni militas, buĉas kaj genocidas en aro da landoj: Angolo, Somalio, Eritreo, […] Monato ; buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos PrV ; virina lango buĉas sen sangoPrV .
angle:
slaughter
beloruse:
1. рэзаць (жывёлу), калоць (жывёлу), забіваць (жывёлу) 2. выразаць, вынішчаць, забіваць (масава)
bulgare:
коля
ĉeĥe:
porážet, zabíjet
ĉine:
1. 被屠宰 [bèitúzǎi] 2. 宰杀 [zǎishā], 屠 [tú]
france:
1. abattre (un animal de boucherie), tuer (un animal de boucherie) 2. trucider
germane:
schlachten, abschlachten
hebree:
לִשְׁחוֹט
hispane:
1. sacrificar 2. masacrar
hungare:
1. levág (állatot) 2. lemészárol
japane:
屠殺する [とさつする], 屠畜する [とちくする], 虐殺する [ぎゃくさつする]
nederlande:
slachten
pole:
1. zarzynać, prowadzić ubój, szlachtować 2. wyrzynać, szlachtować, wycinać w pień
portugale:
1. abater
ruse:
1. убивать (скот, птицу), забивать (скот, птицу), резать (скот, птицу), колоть (скот, птицу) 2. вырезать (население)
ukraine:
бивати, різати, колоти (худобу, птаха), вирізувати (населення)

buĉado

1.
Ago buĉi pro viando, kiel ofero: [ili] okupis sin per la buĉado de la Paskoj [9]; estis la aŭtuna festo de buĉado de cervoj [10].
2.
Kruela mortigado: [la] glavo estas nudigita por buĉado, akrigita por ekstermado [11]; en la jaro 1240 la senbridigita popolo faris inter ili grandan sangobanon, kiun oni nomis la unua buĉado (vd pogromo) de la hebreoj [12]; mi ne volas rakonti al vi la terurajn detalojn de la bestega Bielostoka buĉado [13]; estis konstanta hombuĉado tra la tuta imperio [14]; tuta ilia historio pasis nur plena de iliaj senĉesaj interbuĉadoj [15]. VD:genocido, masakro
beloruse:
1. зарэз, забой (жывёлы) 2. забойства (масавае, жорсткае)
germane:
Schlachten

buĉejo

1.
Loko kie oni buĉas la brutojn: oni alsendis dudek bovinojn kaj okdek kvar ŝafinojn en la buĉejon [16]; li sekvis kiel ŝafido, kiu iras al la buĉejo [17]; Slovakio havas 79 buĉejojn, sed nur 3 buĉejoj povas buĉi ĉevalojn kaj prilabori ĉevalviandon [18].
2.
(figure) Loko kie okazis kruela eksterma batalo: la soldatoj, kiuj estis en milito rifuzus ankoraŭ-foje marŝi al la buĉejo [19].
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
17. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 4
18. J. Hauser: Ĉevalpaniko, Monato, 2013-07, p. 6a
19. F. Szilágyi: La Granda Aventuro, 1931-1945
angle:
1. slaughterhouse (usone), abattoir (brite) 2. killing field
beloruse:
бойня, разьніца
bulgare:
1. кланица
ĉeĥe:
jatka, jatky
ĉine:
1. 肉类加工厂 [ròulèijiāgōngchǎng], 公共屠宰场 [gōnggòngtúzǎichǎng], 屠宰场 [túzǎichǎng] 2. 疆场 [jiāngchǎng], 战地 [zhàndì]
france:
1. abattoir 2. boucherie (massacre)
germane:
1. Schlachthof 2. Schlachtfeld
hebree:
בית מִטבָּחַיִם
hispane:
1. matadero, rastro, carnicería 2. campo de batalla
hungare:
1. mészárszék, vágóhíd
japane:
屠殺場 [とさつじょう], 屠畜場 [とちくじょう]
nederlande:
1. slachthuis 2. slachtveld
pole:
1. rzeźnia
ruse:
бойня
slovake:
bitúnok
ukraine:
бойня, різниця

buĉisto

Tiu, kiu profesie buĉas brutojn, krude preparas viandon kaj aliajn bestajn produktojn: li rampis […] tra plenigita butiko de buĉisto, li trovis nur viandon kaj ĉie denove nur viandon [20]; post momento venis buĉisto, kiu veturigis junan porkon en puŝveturilo [21]; Rabĉik […] rigardis la buĉistojn kun la hakiloj, kiel ili hakas la viandon [22]. VD:viandisto
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
21. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
22. Ŝ. Alejĥem, trad. I. Muĉnik: Rabĉik, en: Hebreaj rakontoj, 1923
beloruse:
забойшчык (жывёлы)
ĉine:
屠戶 [túhù], 屠夫 [túfū], 宰杀 [zǎishā], 卖肉的 [màiròude]
france:
boucher (abatteur), chevillard (boucher)
germane:
Metzger, Schlachter, Fleischer
japane:
屠殺人 [とさつにん], 屠畜業者 [とちくぎょうしゃ]
nederlande:
slachter

amasbuĉi

Sendiference buĉadi multajn homojn: [ilin] afliktis la plej terura amasbuĉado – la holokaŭsto – de la tuta homa historio [23]; almenaŭ 720 homoj estas amasbuĉitaj en urbeto Kiwajna la 5an kaj la 6an de novembro 2008 [24]; vi amasbuĉadis la senpovajn militkaptitojn kaj ne armitan malamikon [25]. VD:hekatombo, masakri
beloruse:
масавае забойства
ĉeĥe:
masakrovat, pobít, povraždit
france:
massacrer
germane:
ein Massaker anrichten
hispane:
masacre
japane:
殺戮する [さつりくする], 大虐殺する [だいぎゃくさつする]
nederlande:
holocaust
pole:
rzeźnia, kaźnia, masakra

administraj notoj