1fatal/o PV

fatalo

Antaŭfiksita, neevitebla superega leĝo de la okazontaĵoj: la fera kruela fatalo Ifigenio ; ne timu morton nek danĝeron, ĉar super ni reĝas neŝanĝebla fatalo [1]!
Rim.: Oni uzas la vorton fatalo prefere pri malbona ŝanco.
VD:destino, fato, fortuno, sorto
angle:
fate
beloruse:
лёс, фатум
ĉeĥe:
osud, sudba
ĉine:
罹难 [línàn], 毀滅 [huǐmiè], 命运的打击 [mìngyùndedǎjī], 厄运 [èyùn]
france:
destin, destinée, fatalité, fatum, sort
germane:
Fatum, Geschick, Schicksal, Verhängnis
hungare:
végzet, fátum
japane:
宿命 [しゅくめい], 悲運 [ひうん]
katalune:
fat, destí
nederlande:
lot, nootlot
portugale:
fatal, irremissível, aziago, funesto, infausto, sinistro
ruse:
рок, судьба, фатум
slovake:
neodvrátiteľný osud
ukraine:
доля, фатум

fatala

1.
Neevitebla, nepre okazonta: la fatalaj dekretoj de l' sorto.
2.
Tre malfeliĉiga, malbonŝanciga, kaŭzanta pereon, ruiniĝon: mi estis nur tri paŝojn de la fatala ŝtuparo, per kiu mi devis supreniri al la brusto de Abrahamo [2]; mallumajn, fatalajn runojn li laŭte legis, misterajn signojn li faradis en la aero [3]; pendas super vi dek fatalaj jaroj [4]; fatala malbeno implikas la piedojn Marta ; antaŭ ŝi aperis la anĝelo […] la sama, kiun ŝi en tiu fatala nokto vidis en la preĝejo, sed li ne tenis plu la akran glavon [5].
angle:
fatal 1. fateful, fated, inevitable 2. disastrous, ruinous
beloruse:
1. фатальны, непазьбежны, немінучы 2. фатальны, катастрафічны, непапраўны
ĉeĥe:
fatální, neblahý, nepříjemný, osudný
france:
fatal, fatidique, funeste
germane:
fatal, verhängnisvoll, peinlich 1. schicksalsbestimmt, unvermeidbar
hispane:
fatal
hungare:
szerencsétlen, gyászos, peinlich 1. fatális, végzetes, sorsszerű
japane:
宿命の [しゅくめいの], 宿命的な [しゅくめいてきな], 不可避の [ふかひの], 悲運の [ひうんの], 致命的な [ちめいてきな], 破滅的な [はめつてきな]
katalune:
fatal 1. inevitable, indefugible 2. atziac, funest
nederlande:
fataal
ruse:
роковой, фатальный, неизбежный, неотвратимый
slovake:
fatálny, osudový
ukraine:
фатальний, невідворотний, неминучий

fatalaĵo

Malfeliĉaĵo, malbonŝanco: se li malsukcesas aŭ vundiĝas aŭ renkontas morton, aŭ se iu alia fatalaĵo trafas lin, ĉiuokaze li sinregante kaj fortike defendas sin kontraŭ la sorto Rsp ; malnova najlo ie elfalinta kaj postrestanta povas fariĝi fatalaĵo por la ŝipo MortulŜip . VD:katastrofo, plago.
angle:
calamity
beloruse:
няўдача, няшчасьце
ĉine:
不順利的事 [bùshùnlìdeshì], 逆境 [nìjìng], 艰难 [jiānnán], 不方便 [bùfāngbiàn], 閃失 [shǎnshī]
france:
malheur (accident)
germane:
Unannehmlichkeit, Missgeschick
hispane:
fatalidad
hungare:
végzetes esemény
japane:
不運 [ふうん], 災厄 [さいやく]
katalune:
infortuni, malastre, fatalitat
ruse:
неудача, несчастье, невзгода

fatalismo

1.
FIL Doktrino, laŭ kiu ĉio estas neeviteble antaŭfiksita malgraŭ ĉiu ajn kontraŭstaro de la homa volo: historia determinismo, aŭ eĉ determinismo entute, ne estas fatalismo EeP . VD:antaŭdestinismo, determinismo
2.
Rezignacio, akcepto de sia sorto: vi devas diri, kiamaniere vi venkis tiun fatalismon, kiu […] premegas la kapojn de virinoj malriĉaj Marta ; ni intervenu en debatoj por montri ke ne ĉiuj homoj pretas fatalisme akcepti ĉion [6].
VD:stoikismo
6. La Ondo de Esperanto, Nia povo estas nula, nur kiam ni silentas
angle:
fatalism
beloruse:
фаталізм
ĉeĥe:
determinace, fatalizmus
ĉine:
宿命論 [sùmìnglùn]
france:
fatalisme
germane:
Fatalismus 2. Schicksalsergebenheit
hispane:
fatalismo
hungare:
fatalizmus
japane:
宿命論 [しゅくめいろん], 運命論 [うんめいろん]
katalune:
fatalisme
nederlande:
fatalisme
ruse:
фатализм
slovake:
fatalizmus
ukraine:
фаталізм

administraj notoj