tradukoj: be cs de es fa fr hu pl pt ro ru sk

suicid/i PIV1

suicidi  

(ntr)
Sin mortigi: ŝi timis, ke Siqi suicidos ĉi-nokte post ilia foriro [1]; tanatologoj […] helpas, inter ceteraj taskoj, al suicidinklinaj homoj dece adiaŭi la vivon [2]; [lia] suicidemo devigis lin ludi „rusan ruleton” ĉiujare je certa dato [3].

suicido  

Sinmortigo: laŭ Monda Organizaĵo pri Sano okupas Rusio la unuan lokon pri suicidoj [4]; baltaj landoj rimarkindas pro negativaj indicoj: tie oni konstatas plej grandan kvanton de tuberkuloz-okazoj, mortoj pro kormalsanoj kaj suicidoj [5]; la fanatikuloj […] per suicid-atencoj murdas amase ordinarajn homojn, kiel okazis antaŭ kvin jaroj en Novjorko per avioj detruintaj komercajn turojn [6].

tradukoj

belorusaj

~i: забіць сябе, зьдзейсьніць самагубства; ~o: самагубства, самазабойства, суіцыд.

ĉeĥaj

~i: vzít si život; ~o: sebevražda, suicidium.

francaj

~i: se suicider; ~o: suicide.

germanaj

~i: suizidieren; ~o: Suizid, Selbstmord.

hispanaj

~i: suicidarse; ~o: suicidio.

hungaraj

~i: öngyilkosságot követ el, öngyilkos lesz; ~o: öngyilkosság.

persaj

~i: خودکشی کردن; ~o: خودکشی، انتحار.

polaj

~i: samobójstwo popełnić; ~o: samobójstwo.

portugalaj

~i: suicidar-se; ~o: suicídio.

rumanaj

~o: suicid.

rusaj

~i: покончить с собой; ~o: суицид, самоубийство.

slovakaj

~i: vziať si život; ~o: sebevražda.

fontoj

1. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 74a, p. 567a
2. Monato, Boris Kolker: En spegulo de l' sarkasmo
3. Monato, , Donald Broadribb: Memoroj neniam perdas sian malĝojon, 2006
4. Monato, , Dimitrij Cibulevskij: Trafiko ambaŭdirekta, 2003
5. Monato, , last: In-dicoj, 2005
6. Monato, , Stefan Maul: Sukcesa terorismo, 2007


ℛevo | datumprotekto | suicid.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.13 2019/10/19 10:10:24