*klav/o

UV

*klavo

Tabuleto aŭ butono, kiun oni premas por funkciigi muzikan instrumenton aŭ alian aparaton: frapante la klavojn de skribmaŝino [1]; (figure) ne trafi la ĝustan klavon (maltrafi); muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj EE ; oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian tonon EE ; Marta […] ne levante la okulojn nek la manojn de la klavoj, komencis ludi la nokturnon Marta ; Adams irigis la bendon retroire dum kelkaj sekundoj kaj repremis la klavon por aŭdigo [2]; per klavopremo eblas transigi grandajn monsumojn en sekundero de unu al alia mondoparto [3]; sufiĉus unu aŭ du pliaj klavoj, similaj al tiuj jam ekzistantaj ĉe la teleregiloj de dvd-legiloj [4]; KOMP reĝimŝanĝaj klavoj [5].
angle:
key, button
beloruse:
клявіша
bulgare:
клавиш
ĉeĥe:
klávesa, tlačítko
ĉine:
按鍵 [ànjiàn], 鍵 [jiàn], 鍵盤上的鍵 [jiànpánshàngdejiàn], 紐 [niǔ], 扣 [kòu]
france:
touche (de clavier)
germane:
Taste
hispane:
tecla
hungare:
billentyű
japane:
キー [きー], 鍵 [けん]
nederlande:
toets ne trafi la ĝustan ~on: de bal misslaan, de plank misslaan.
pole:
klawisz
rumane:
clapă
ruse:
клавиша
slovake:
kláves
svede:
tangent (på klaviatur eller tangentbord)
turke:
tuş
ukraine:
клавіша

klavi

(tr)
Agi per klavo(j), tajpi: ekscii, kiel klavi la supersignitajn literojn [6]; tajpu entjeran (dekuman) nombron en la ĉi-supran kampon kaj klavu „Enen“ (ĉaretrevenon).
6. Monato, Windows, 95/05
angle:
type, hit (a key)
beloruse:
націснуць (клявішу)
bulgare:
натисна клавиша
ĉeĥe:
vyťukávat (telefonní číslo)
ĉine:
打字 [dǎzì]
france:
taper (une touche, un numéro)
germane:
tippen
hispane:
teclear
hungare:
bebillentyűz
japane:
打鍵する [だかぎする]
nederlande:
intoetsen, intikken
pole:
klawiatury używać, pisać na klawiaturze
rumane:
utilizarea tastaturii
ruse:
нажать (клавишу, клавиши)
slovake:
vyťukávať (telef. číslo)
svede:
trycka (på en tangent), skriva in (på ett tangentbord)
turke:
tuşlamak

klavaro

Unu aŭ pluraj vicoj da klavoj de instrumento aŭ aparato: MUZ klavaro de orgeno; ŝi […] forlasadis tutajn taktojn, haltadis kaj serĉadis sur la klavaro Marta ; liaj manoj araneis sur la klavaro kaj baldaŭ la ekrano plenis je informikaj hieroglifoj [7]; ili bone regas siajn komputilojn, sintezilojn kaj midi-klavarojn [8]; nigroblanka klavaro de la mekanika fortepiano kuras sub fingroj de nevidebla muzikanto Metrop .
a)
KOMP La plej komuna speco de enigilo komputila, kies formo imitas la tajpilan klavaron: esperantigo de komputila klavaro; interago per klavaro kaj muso [9]; reagordi la klavaron por uzi britan aranĝon [10]; oni uzas la qwertz-klavaron [11].
7. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 9
8. La Ondo de Esperanto, 2003, № 7 (105)
9. Monato, Franck Arnaud: Parto 3: Apple iPad - ĉu revolucio aŭ evolucio?, 2010
10. Monato, Edmund Grimley Evans: Knoppix, 2010
11. Monato, Thierry Salomon: La mondolingvo, 2003
angle:
keyboard
beloruse:
клявіятура
bulgare:
клавиатура
ĉeĥe:
klávesnice
ĉine:
鍵盤上的鍵 [jiànpánshàngdejiàn], 鍵盤 [jiànpán], 电脑键盘 [diànnǎojiànpán]
france:
clavier
germane:
Tastatur
hispane:
teclado
hungare:
billentyűzet, manuál 1.a billentyűzet, klaviatúra
japane:
鍵盤 [けんばん], キーボード
nederlande:
klavier, toetsenbord
pole:
klawiatura
rumane:
tastatură
ruse:
клавиатура
slovake:
klávesnica
svede:
tangentbord, klaviatur
turke:
klavye
ukraine:
клавіатура

senpaŝa klavo

TEKKOMP
Klavo de tajpila aŭ komputila klavaro, kies premo ne avancas (ne paŝigas) la ĉareton aŭ kursoron, kaj kies kutima funkcio estas enigi diakritilon de plurelementa signo: „^“ estas senpaŝa klavo en la enigmetodo „iso-accents-mode“ de Emakso; uzo de la modifiva klavo Alt Gr anstataŭ la senpaŝa klavo maldekstra korno [12].
angle:
dead key, mute key, accent key
beloruse:
мёртвая клявіша
france:
touche morte, touche d'accent
hungare:
zárt billentyű, ékezetbillentyű
japane:
デッドキー
nederlande:
dode toets
pole:
klawisz ślepy
rumane:
orb cheie
ruse:
мёртвая клавиша

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.
senpaŝa ~o: Mankas dua fontindiko.