1takt/o PV

takto

1.
MUZ Tempa skemo de muzika ritmo, de la alterno de la pulsoj: flava floro similas al la fraŭlino […] kaj balancadis la kapon laŭ la takto de la bela muziko [1]; ŝi tamen komencis danci, sed ŝi tute ne povis alkonformiĝi al la takto [2]; la muziko fariĝis pli energia kaj la dancoj iris en pli viva takto BdV ; bati takton [3]; malnovaj melodioj eksonis, apartaj taktoj […] disruliĝis [4]; la doktoro […] aŭskultis la kanton, batis la takton al ĝi sur sia genuo per la letero BdV ; ĉu vi ne havas […] ideon pri takto, ke vi kantas kiel sovaĝuloj FK ? operetaj melodioj eksonis sopireme kaj en taktoj de la „charlstown Metrop ; li fajfis iun sovaĝan marŝon, laŭ kies takto estis facile iri Tor . VD:mezuro5
2.
(evitinde) Mezuro5: ŝi eraradis en la pasaĵoj, premadis senbezone la pedalon, forlasadis tutajn taktojn Marta ; bonvolu memori, ke vi devas silenti dum tri taktoj post la kvina linio KKl .
3.
Regula intermita bruo: promenadi laŭ la takto de tamburo [5]; ju pli laŭte li kriis, des pli forte la bastono batis la takton sur lia dorso [6]; mia pulso en takto batas, tute kiel via Hamlet .
4.
(figure) Kapablo sagace juĝi kaj konvene paroli aŭ agi konforme al la cirkonstancoj, montrante ĉiam ĝentilecon kaj delikatecon: la patro Alekso, homo de bona staturo, […] kondutis kun granda takto PatrojFiloj ; nur virino kun speciala inteligenteco, takto kaj juĝokapablo povis elteni [tion] kiel ŝi faris VojaĝImp ; [dum] en ĉiuj internaciaj kongresoj […] la neŭtraleco estas simpla afero de takto, ĉe ni ĝi estas la ĉefa principo [7].
angle:
tact 1. rhythm, time 3. beat
beloruse:
такт
ĉeĥe:
společenský takt, taktnost
france:
mesure (musique), tact
germane:
Takt 4. Taktgefühl
hispane:
ritmo, compás 4. tino, tacto
hungare:
1. ütem, taktus 3. ütem, taktus 4. tapintat
japane:
拍子 [ひょうし], 調子 [ちょうし], 規則的に繰り返す音 [きそくてきにくりかえすおと], クロック信号 [クロックしんごう], 機転 [きてん], 如才なさ [じょさいなさ]
nederlande:
1. maat, ritme 3. maat, ritme 4. tact
pole:
takt 1. takt
portugale:
tino, ta(c)to 1. compasso, andamento, cadência
ruse:
такт
slovake:
spoločenský takt
svede:
takt
ukraine:
такт, розмір, ритм, темп

takta

1.
Rilata al takto, sekvanta la takton: akustika gitaro kies taktaj akordoj (kp arpeĝo), danke al fajna sento de ritmo […] restigas impreson de […] finforma muzika verko [8].
2.
Kiu agas kun takto4, ĝentile, sindetena: persono bonorda, akurata, lerta en kalkulado, takta kaj konanta la homojn Marta ; ĉio estu takta kaj konvena, vin vestu bone, sed ne kiel dando Hamlet ; Ŝi ĝuste kaj digne ofendiĝas kaj la edzo devas trovi taktajn rimedojn por havigi al si ŝian pardonon Plumamikoj ; usonanoj estas tre taktaj kaj respektemaj en reala vivo [9].
8. La Ondo de Esperanto, 2003, № 7 (105)
9. A. Shlafer: Kio danĝeras?, Revuloj, 2007-12-31
angle:
2. tactful
ĉeĥe:
rovnoměrný, stejnoměrný, taktovací, taktový
france:
2. discret, plein de tact
germane:
2. taktvoll
pole:
miarowy, taktowny
slovake:
ohľaduplný, pozorný, šetrný
ukraine:
тактовий, розмірений, мірний, ритмічний

laŭtakta

Konforma al difinita takto: la laŭtakta bato de la remiloj; Janjo […] saltadis sur la genuoj de la vartistino laŭtakte de la muziko Marta ; tradiciajn ritojn ĉiuj tiuj aktoroj solene plenumas […] ĝis eliro laŭtakta kun la orkestro [10].
10. Monato, Eduardo Novembro: Taŭro??? Festo!!!, 2014
angle:
in time (with the music), in tact
france:
rythmé
germane:
im Takt
pole:
miarowy

samtakta

Laŭ komuna takto; laŭ senvaria takto: samtakte batos niaj koroj QuV ; la remiloj […] batis la ondaron samtakte kun la muziko QuV ; ĝojo […] vibrigante la korojn samtakte BonaLingvo ; samtakte kun la melodioj, kiujn la lipoj formis, sen ke li mem rimarkis tion, […] dolĉaj subsentoj kantis pli intensan kanton interne de li Tor .
angle:
to the same beat
france:
de rythme égal, synchrone
germane:
im Gleichtakt
pole:
jednoczesny, równoczesny

sentakta

Kiu agas sen takto4, mallerteofende: eble mi estis sentakta traktante delegiton kiel membron de la sekretariejo CKv ; ili pozas leoninojn, penas plaĉi, parolas kaj agas sentakte Marta .
angle:
tactless
ĉeĥe:
mimo takt
france:
déplacé (manquant de tact), indiscret (manquant de tact), malséant
germane:
taktlos
japane:
機転の利かない [きてんのきかない], 無神経な [むしんけいな]
pole:
nierytmiczny, nietaktowny
slovake:
mimo takt
ukraine:
безтактний, позбавлений ритму, такту, нетактовний, безтактний, безтактовний

administraj notoj

pri laŭ~a:
    ĉu "laŭtakta" uziĝas ankaŭ sinonime de ĝentila, konforma al konvencia konduto...