*skal/o PV

*skalo

1.
Rilato inter la dimensioj de du diverse grandaj objektoj.
a)
TEK Proporcio inter la efektivaj dimensioj de objekto kaj la dimensioj de desegnaĵo aŭ modelo, kiu figuras ĝin: en neniu farebla desegnaĵo ni povas desegni samtempe la orbitojn kaj la planedojn laŭ la sama skalo [1]; [ili] montris modelon de nia planeda sistemo en skalo 1 : 2 400 000 000 [2]; en la fundo de la halego diversaj metiistoj konstruis plenskalan domon KrM . VD:difino2, formato
b)
Simbolo montranta la skalon de desegno per linio dividita per streketoj kaj apudaj indikoj de la efektivaj distancoj.
c)
Serio de streketoj aŭ indikoj, kiujn montrilo aŭ alia mezurilo atingas, tiel montrante la rilaton al iu mezurata grando (temperaturo, premo, rapido...): la 32 gradoj de la kompasa skalo MortulŜip ; nanometra skalo [3]; pritaksi la prononcon de parolantoj laŭ du skaloj [4].
2.
Serio de interrilataj gradoj de mezuro: brizo [je] indico 4 - 6 de la Boforta skalo MortulŜip ; tertremo […] supera eĉ al 6 gradoj de la skalo de Richter [5]; bona oratoro […] havas je dispono vere grandan skalon: de 60 ĝis proksimume 180 vortoj en minuto Ret .
a)
MUZ Orda, norma serio de tonoj: plurskalaj instrumentoj Rsp ; ni ne bezonos plurkordajn aŭ ĉiaskalajn instrumentojn por la kantoj kaj melodioj Rsp ; Bob, Bob, Bob!“ ŝi kriis laŭ kreskanta skalo ChV . SIN:gamo1VD:tonalo
3.
(figure) La mezuro laŭ kiu oni taksas iun aferon; la kadro ene de kiu oni ĝin taksas: de kie vi tion scias? […] ― la princo travivis la samon, sed laŭ pli vasta skalo [6]; li dum la jaroj 1944 kaj 1945 gvidis […] vastskalan organizon je la nomo de Sveda Ruĝa Kruco VojaĝImp ; vi pruvos per faktoj, ke simplaj laboristoj povas senpere interrilati laŭ tutmonda skalo Lanti ; kulturaj aranĝoj en landa skalo EeP ; mondskalaj kulturaj interŝanĝoj EeP ; la evoluo estos treege longa […] laŭ nia temposkalo ChV ; ŝi ŝtupis iom supren sur la estimskalo de la eleganta snobulino ChV ; la okuloj estas la plej karakterizaj: […] sur tiu skalo troviĝas esprimoj de la atentigo ĝis la neglekto kaj riproĉo LGA ; aranĝi plezurprogramojn en granda skalo por […] la tuta somero ViV . VD:mezurilo, mezurŝnuro, normo1
1. Garbhan MacAoidh: Tra krutaĵoj al la astroj, Monato, 2001/06, p. 17
2. Walter Klag: Monato, Per tramo tra nia planeda sistemo, 2001/04, p. 25
3. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Industrio en skalo de atomo
4. La Ondo de Esperanto, Anoncetoj
5. Roberto Pigro: Ĝis la tero tremas, Monato, 2013/02 p. 22
6. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, ĉap. I
afrikanse:
skaal
albane:
shkallë
amhare:
ልኬት
angle:
scale
arabe:
على نطاق و
armene:
մասշտաբ
azerbajĝane:
miqyaslı
beloruse:
1.a маштаб 1.b маштаб 1.c шкала 2.a дыяпазон (муз.) 3. маштаб, шкала
bengale:
স্কেল
birme:
စကေး
bosne:
skale
ĉeĥe:
měřítko mapy, stupnice přístroje
ĉine:
标度 [biāodù], 標度 [biāodù], 比例 [bǐlì]
dane:
skala
estone:
skaala
eŭske:
eskala
filipine:
iskala
france:
1.a échelle (rapport au réel) 1.b échelle (cartographie) 1.c graduation
galege:
escala
germane:
1.a Maßstab 1.b Maßstab (Angabe) 1.c Skala 2.a Tonleiter 3. (Vergleichs-)Maßstab, Skala (Vergleich) laŭ tutmonda ~o: im Weltmaßstab. en landa ~o: auf Landesebene.
guĝarate:
સ્કેલ
haitie:
echèl
haŭse:
sikelin
hinde:
पैमाने
hispane:
escala
hungare:
1.a lépték, méretarány 1.c skála, fokbeosztás 2.a hanglétra, hangsor, skála
igbe:
n’ọtụtụ na
irlande:
scála
islande:
mælikvarði
japane:
スケール
jave:
ukuran
jide:
וואָג
jorube:
asekale
kanare:
ಪ್ರಮಾಣದ
kartvele:
მასშტაბის
kazaĥe:
ауқымды
kimre:
graddfa
kirgize:
масштабы
kmere:
ខ្នាត
koree:
규모
korsike:
scala
kose:
isikali
kroate:
razmjera
kurde:
pîvaneke
latine:
statera
latve:
skala
laŭe:
ຂະຫນາດ
litove:
skalė
makedone:
скала
malagase:
ambaratonga
malaje:
skala
malajalame:
സ്കെയിൽ
malte:
iskala
maorie:
tauine
marate:
स्केल
mongole:
хэмжээний
nederlande:
schaal
nepale:
मात्रा
njanĝe:
sikelo
okcidentfrise:
skaal
panĝabe:
ਪੈਮਾਨੇ
paŝtue:
مقياس
pole:
1.a skala 1.b skala, podziałka 1.c skala, podziałka 2.a skala
ruande:
igipimo
ruse:
1.a масштаб 1.b масштаб 1.c шкала 2.a диапазон (муз.)
samoe:
fua
sinde:
پيماني تي
sinhale:
පරිමාණ
skotgaele:
sgèile
slovake:
hlasový rozsah (hud.), stupnica, škála
slovene:
lestvica
somale:
cabir
ŝone:
chikero
sote:
tekanyo
sunde:
skala
svahile:
wadogo
taĝike:
миқёси
taje:
ขนาด
tamile:
அளவில்
tatare:
масштаб
telugue:
స్థాయి
ukraine:
шкала
urdue:
پیمانے
uzbeke:
miqyosli
vjetname:
quy mô
zulue:
isikali

skali KompLeks

(tr)
Grandigi aŭ malgrandigi en ĉiuj dimensioj, konservante proporciojn de la partoj: oni simple amplifis la sonon sen skali la intonacion [7].
7. S. Pokrovskij: La malo de „voĉlegi“, soc.culture.esperanto, 2003-07-25
angle:
rescale
beloruse:
маштабаваць, мяняць маштаб
ĉeĥe:
měnit rozměr, stanovit měřítko
france:
redimensionner
germane:
skalieren
pole:
skalować
slovake:
meniť smer, stanoviť merítko

skalebla

Facile projekciebla al granda aŭ malgranda prezento aŭ amplekso, adaptebla al pli vasta aŭ pli malvasta apliko: du ĉefaj manieroj prezenti konturajn skaleblajn tiparojn [8].
8. Franz Kruse: Agrabla ekzercilo, Monato, 1996/10, p. 12
angle:
scalable
beloruse:
маштабавальны
france:
dimensionnable, redimensionnable
germane:
skalierbar, vergrößern (Maßstab), zoomen (skalieren)
hungare:
újraméretezhető
pole:
skalowalny
ruse:
масштабируемый

malgrandskala, etskala

Neampleksa, relative malvasta, koncernanta malmultajn homojn: inter tiuj eldonejoj troviĝas kelkaj […], kies eldonado estas tre malgrandskala [9]; ruinigante la […] etskalan agrikulturon [10]. VD:niĉa
9. Majorie Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj
10. Roland Rotsaert: Jarmila konferenco ĥaose malsukcesis, Monato, 2000/02, p. 10
angle:
small scale
beloruse:
маламаштабны, дробны, абмежаваны
ĉine:
小型 [xiǎoxíng]
france:
à petite échelle (adj.), modeste (à petite échelle)
germane:
kleinteilig, nischenhaft, schmal
hungare:
kis skálájú, nem széles körű, kis mértékű
japane:
小規模な [しょうきぼな]
pole:
na małą skalę, w niewielkim zakresie
ruse:
маломасштабный, ограниченный

grandskala

Ampleksa, tuŝanta multajn lokojn, kun gravaj sekvoj: la unua grandskala vojaĝo, en kiu esperanto estis praktike uzata VojaĝImp ; [li] dediĉis tiom da horoj al la kreo de grandskala romano – ĉirkaŭ 150 000 vortoj KPr ; ili aldonis la pli detalan kaj pli grandskalan geologian karton kun apartena priskribo ViV ; preskaŭ certe en Koreio okazis grandskala fraŭdo [11].
11. R. Rotsaert: Lernout kaj Hauspie: epilogo, Monato, 2002/02, p. 12
angle:
large scale
beloruse:
буйнамаштабны
ĉeĥe:
ve velkém měřítku (adj.)
ĉine:
大規模 [dàguīmó], 大规模 [dàguīmó], 粗放 [cūfàng], 大举 [dàjǔ], 大舉 [dàjǔ], 大型 [dàxíng]
france:
ambitieux (à grande échelle), à grande échelle (adj.)
germane:
groß angelegt, in großem Maßstab, umfangreich
hungare:
széles körű, nagymérvű, nagyarányú
japane:
大規模な [だいきぼな]
pole:
na dużą skalę, w pełnym zakresie
ruse:
широкомасштабный
slovake:
veľkorysý, veľkého stupňa
ukraine:
широкомасштабний

administraj notoj