9ekologi/o PIV1

9ekologio

1.
SCIEKOL Scienco pri la reciprokaj influoj inter vivantaj organismoj kaj ties natura medio: materialoj liveritaj de la Naturparka Administracio de Qomolangma montras, ke tiu loko estas tre valora por studi ekologion, biologion [kaj] geologion [1].
Rim.: La Naŭa Oficiala Aldono OA9 asertas, ke ankaŭ tiuj reciprokaj influoj inter vivantaj organismoj povas ricevi la nomon „ekologio“. Kiel ekzemplon de tiu senco eblas citi: Interna Mongolio ankaŭ translokigis paŝtistojn kaj kamparanojn, kiuj loĝis en lokoj kun malbona medio, por revigligi stepan ekologion [2]. Sed tiaj ekzemploj, en kiuj ofte aperas restrikta kadro, prefere estu rigardataj, kiel metafora uzo de la nomo de la scienco por signi apartan sciencan rigardon al la menciita kadro. Oni do interpretu la supran ekzemplon, kiel: [...] por revigligi la stepon laŭ ekologia vidpunkto. Simile estas interpretendaj ekzemploj kun aliaj sciencoj, kiel: „la geografio de malsato“ [3]. Tian esprimon eblas uzi dirante, ke la koncerna „geografio“ koincidas kun aparta kriterio (t.e. malsato aperas en loko, kie la kriterio estas plenumata), ke oni povas ĝin modifi (t.e. modifi la gradon de malsato en difinita parto de la mondo), kompari kun la geografio de neklereco ktp.
2.
Klopodo eviti, ke la homa aktivado estu tro danĝera por la naturaj medioj: urbo, longtempe kritikata profite al la kamparo, aperas nun kiel ejo de ebla ĉiutaga ekologio [4].
3.
POL=ekologiismo
1. Ĉina Radio Internacia: Por ke la loko restu pura, http://esperanto.cri.cn/1/2004/11/05/1@16800.htm
2. Ĉina Radio Internacia: Por ke la loko restu pura, http://esperanto.cri.cn/1/2004/11/05/1@16800.htm
3. Espero katolika, 1966:7
4. Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2005-01
angle:
ecology
beloruse:
1. экалёгія 2. абарона навакольнага асяродзьдзя 3. экалягічны рух
ĉine:
3. 生态学 [shēngtàixué]
france:
1. écologie (science) 2. écologie (respect de l'environnement) 3. écologie (politique), mouvement écologiste
germane:
1. Ökologie 3. ökologische Bewegung, Ökologiebewegung
hispane:
ecología
hungare:
1. ökológia, környezettan 3. ökológiai mozgalom, zöldmozgalom
japane:
生態学 [せいたいがく], 生態環境 [せいたいかんきょう]
nederlande:
1. ecologie 3. ecologische beweging, groene beweging
pole:
1. ekologia 2. ekologia, ochrona środowiska 3. ruch ekologiczny
portugale:
1. ecologia 3. ecologismo, ecologia
ruse:
1. экология 3. экологическое движение, зелёное движение, движение защитников природы
ukraine:
екологія

ekologia

1.
Rilata al naturaj medioj, al ilia studo: la plantoj ĝenerale kreskas laŭ difinitaj ekologiaj kondiĉoj [5]; bestoj kaj kreskaĵoj atingas ekvilibron en la naturo, okupante taŭgan ekologian niĉon [6]; gvidi nin tra la ekologiaj kaj sociaj katastrofoj, kiuj akompanas la modernan detruadon de la natura mondo [7].
2.
Sendanĝera por la naturo: 10% de la bienoj en tiu lando praktikas la t.n. „ekologian agrikulturon“ [8]; Justa Komerco estas unu el la kolonoj de la ekonomia kaj ekologia daŭrigeblo [9]; pli ekologia vivstilo: ĝi ja atingeblas [10]!
5. Robert Roze: Vivisekcio de polenero, Monato, 1997/11, p. 12
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Socio
8. Evgeni Georgiev: Aŭstrio: lando de ekologia kultivado, Monato, 1997/09, p. 19
9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
angle:
ecological
beloruse:
1. экалягічны 2. экалягічна бясьпечны, экалягічна чысты
ĉine:
2. 綠色 [lüsè], 生态 [shēngtài], 符合生态要求 [fúhéshēngtàiyàoqiú]
france:
écologique (tous sens), respectueux de l'environnement
germane:
1. ökologisch 2. ökologisch abbaubar, ökologisch unbedenklich
hebree:
אֵקוֹלוֹגִי
hispane:
ecológico
hungare:
1. ökológiai, környezeti 2. ökológiai, környezetre ártalmatlan
japane:
生態学の [せいたいがくの]
nederlande:
ecologisch
pole:
1. ekologiczny 2. ekologiczny
ruse:
1. экологический 2. экологичный, экологично чистый
ukraine:
екологічний

ekologiismo

POL Socia kaj politika movado emfazanta nedifektadon de la naturo: ekologiismo, vegetaranismo, domokupado k.a. malpli fortas [en Katalunio] ol en centra Eŭropo, sed estas rimarkinde pli disvolvitaj ol en Hispanio [11]. VD:daŭropovo
11. Hèctor Alòs i Font: Katalunio 2005, La Ondo de Esperanto, 2005:3(125)
angle:
ecological movement, environmental movement, environmentalism, green movement
beloruse:
экалягічны рух, рух у абарону навакольнага асяродзьдзя
ĉeĥe:
ekologizmus
france:
écologie (politique), mouvement écologiste
germane:
ökologische Bewegung, Ökologiebewegung
hebree:
סביבתיות
hispane:
ecologismo
hungare:
ökológiai mozgalom, zöldmozgalom
japane:
環境保護 [かんきょうほご]
nederlande:
ecologische beweging, groene beweging
pole:
ruch ekologiczny, ruch zielonych (pot.)
portugale:
ecologismo, ecologia
ruse:
экологическое движение, зелёное движение, движение защитников природы
slovake:
ekologizmus

ekologiisto

1.
EKOL Fakulo pri ekologio 1. SIN:ekologo
2.
POL Ano de ekologiismo: la ideo de „malkresko“ lanĉita de Nicholas Georgescu-Roegen trovas favoran eĥon ĉe parto de la ekologiistoj kaj alimondistoj [12]; ekologiistoj […] ne principe kontraŭas tiun energifonton, kiam oni komparas ĝin kun aliaj alternativoj [13]. VD:verdulo 3
12. Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2004-07
13. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Inter riskoj kaj timoj
angle:
ecologist 2. environmentalist
beloruse:
1. эколяг 2. удзельнік экалягічнага руху, абаронца навакольнага асяродзьдзя
ĉeĥe:
ekolog
ĉine:
1. 生态学家 [shēngtàixuéjiā]
france:
1. écologiste (scientifique) 2. écologiste (défenseur de l'environnement), défenseur de l'environnement
germane:
1. Ökologe
hebree:
אֵקוֹלוֹג
hungare:
1. ökológus, környezettani szakember
japane:
環境保護論者 [かんきょうほごろんしゃ], 環境保護運動家 [かんきょうほごうんどうか]
nederlande:
1. ecoloog
pole:
1. ekolog 2. obrońca środowiska, obrońca praw przyrody, zielony (pot.)
portugale:
1. ecólogo
ruse:
1. эколог
slovake:
ekológ

administraj notoj