tradukoj: be cs de el en es fr he hu ku nl pl pt ru sk tp vo zh

*vir/o [1]

*viroTEZ

1.
Animalo de la sekso organizita por demeti en aliseksan animalon la semon de ido (kontraste kun ino): virbesto, virbovo, virŝafo; vir(seks)ulo.
2.
Virhomo (kontraste kun homino): Dio kreis la homon, en formo de viro kaj virino li kreis ilinZ; Platono dankis la Diojn pro ke ili faris lin homo kaj ne besto, viro kaj ne virino, greko kaj ne barbaro.
3.
Maturaĝa virhomo (kontraste kun infano): li apenaŭ eniris la virecon; knabo jam viriĝanta.

vira

1.
Karakterizanta la virulojn: vira organo, birdo, infano, sekso.
2.
Karakterizanta virhomojn kontraste kun hominoj: vira vizaĝo; parenco per vira deveno; la vira potenco super virinoj; vira pronomo, sufikso (uzataj por montri virojn).
3.TEZ
Karakterizanta virhomojn kontraste kun hominoj aŭ infanoj; kuraĝa, brava: vira aĝo, decido, ago; estu kuraĝaj kaj viraj, ho FiliŝtojZ! aspekti vire maltimaZ; vire kaj nobele konduti. VD:heroa.
4.TEZ
POE (p.p. rimo) Finiĝanta per akcenta silabo; (p.p. cezuro) sekvanta akcentan silabon: „dolor'“, „kor'“ konsistigas virajn rimojn. VD:ina.

viriĝiTEZ

(ntr)
Atingi la aĝon, surpreni la aspekton, la situacion de plenaĝa viro: la oficiroj, kiuj eliris en la militon preskaŭ infanoj, revenis, viriĝintaj de milita aero [2]. VD:maturiĝi, plenaĝa

virilo

(komune)
=peniso elefanto demandas la kamelon: ― Kial vi portas la mamojn surdorse? ― Hm! Strange, ke tion demandas iu, kies virilo pendas survizaĝe. [3].

virinoTEZ

1.
Homino, kontraste kun virhomo: adulta, aminda, bela, malsaĝa virinoZ; kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas [4]; la eterna virineco altiras nin supren.
2.
Maturaĝa homino, kontraste kun infano: viriniĝanta knabino.

virina

Karakterizanta hominon, kontraste kun virhomo: la virina frivoleco, babilemo, amemo.

tradukoj

anglaj

~o: male; ~ino: woman.

belorusaj

~o 1.: самец; ~o 2.: мужчына; ~o 3.: мужчына; ~a: мужчынскі; ~ino: жанчына; ~ina: жаночы, жаноцкі.

ĉeĥaj

~o: muž.

ĉinaj

~o 2.: 男 [nán], 男人 [nánrén], 男子 [nánzǐ]; ~o 3.: 男 [nán], 男人 [nánrén], 男子 [nánzǐ]; ~a 2.: 男 [nán]; ~ino: 女 [nǚ], 女人 [nǚrén], 妇女, tr. 婦女 [fùnǚ], 女子 [nǚzǐ]; ~ina: 女 [nǚ].

francaj

~o 1.: mâle (subst.); ~o 2.: homme; ~o 3.: homme (adulte); ~a: masculin; ~iĝi: atteindre l'âge d'homme, devenir un homme; ~ilo: organe viril; ~ino 1.: femme; ~ino 2.: femme (adulte); ~ina: féminin.

germanaj

~o: Mann; ~a 2.: männlich; ~ino: Frau; ~ina: weiblich.

grekaj

~o 1.: αρσενικό; ~o 2.: άνδρας; ~o 3.: άνδρας; ~a: αρσενικός, ανδρικός; ~ino: γυναίκα; ~ina: θηλυκός, γυναικείος.

hebreaj

~o 1.: זכר (בעל חיים); ~o: גבר; ~a: זכרי, גברי; ~ino: אשה; ~ina: נשי.

hispanaj

~o 1.: macho; ~o 2.: hombre; ~o 3.: hombre; ~a 1.: masculino; ~a 2.: masculino; ~ino: mujer; ~ina: femenino.

hungaraj

~o 1.: hím, kan; ~o 2.: férfi; ~o 3.: férfi; ~a 1.: hím-, kan-; ~a 2.: férfi-; ~a 3.: férfias; ~a 4.: hím-; ~ino: ; ~ina: női.

kurdaj

~o 2.: mirov, merî, peya, zilam.

nederlandaj

~o 1.: mannetje; ~o 2.: man; ~o 3.: man; ~a 1.: mannelijk; ~a 2.: mannelijk; ~ino: vrouw; ~ina: vrouwelijk.

polaj

~o 1.: samiec; ~o 2.: mężczyzna; ~o 3.: mężczyzna; ~a 1.: męski, samczy; ~a 2.: męski; ~a 3.: mężny; ~iĝi: mężnieć; ~ino: kobieta; ~ina: żeński.

portugalaj

~o 1.: macho; ~o 2.: homem; ~o 3.: homem; ~a: masculino; ~ino: mulher; ~ina: feminino.

rusaj

~o 1.: самец; ~o 2.: мужчина; ~o 3.: мужчина; ~a: мужской; ~ino: женщина; ~ina: женский.

slovakaj

~o 1.: samec; ~o 2.: muž; ~o 3.: muž; ~a 1.: mužský, samčí; ~a 2.: mužský; ~a 3.: chlapský; ~ino: žena; ~ina: ženský.

tokiponaj

~o: mije; ~a: mije.

volapukaj

~o 2.: man; ~o 3.: man; ~a 2.: manik; ~ino 1.: vom; ~ino 2.: vom; ~ina: vomik.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Aleksandr Puŝkin, trad. Antoni Grabowski: La neĝa blovado
3. I. Szabo: Elefanto -- kamelo, Humursako, 2010-09-15
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [vir.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.29 2014/09/21 14:10:10 ]