tradukoj: be cs de en fr hu nl pl pt ru sk sv

3teĥnik/o

teĥnikoTEZ Vikipedio

TEK Tuto da procedoj de arto aŭ metio: estas ĉiam necese esplori novajn teĥnikojn kaj adapti malnovajn al la juna Esperanto-poezio [1]; la vica konferenco AEST-84, t.e. „Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teĥniko“, okazis en Brno en la jaro 1984a; „konektilo“ kaj „kontaktilo“ havas en elektroteĥniko pli ĝeneralan signifon [2].

teĥnikaTEZ

Rilata al teĥniko: misteraj por la amaso terminoj teĥnikaj [3].

teĥnikistoTEZ

TEK Artisto aŭ metiisto profesie uzanta aŭ prizorganta teĥnikon: kiam li revenis por enluti la alportitan kondensilon ..., la belgino ... demandis: „Juna sinjoro, cu vi jam delonge profesias kiel televidila teĥnikisto?“ [4]; Lanti estas eminenta figuro de la esperantismo ... sed li ankau estas facile kritikebla: kiel teĥnikisto, kiel materialisto li tro fidis la teĥnikan progreson, ne antaŭvidante la riskojn, kiujn ni nun spertas [5]. VD:inĝeniero

tradukoj

anglaj

~o: technique; ~a: technical; ~isto: technician.

belorusaj

~o: тэхніка; ~a: тэхнічны; ~isto: тэхнік.

ĉeĥaj

~a: technický.

francaj

~o: technique (subst.); ~a: technique (adj.); ~isto: technicien.

germanaj

~o: Technik; ~a: technisch.

hungaraj

~o: technika; ~a: technikai, műszaki; ~isto: technikus, műszaki (szakember).

nederlandaj

~o: techniek; ~a: technisch; ~isto: technicus.

polaj

~o: technika; ~a: techniczny; ~isto: technik. elektro~o: elektrotechnika.

portugalaj

~o: técnica.

rusaj

~o: техника; ~a: технический; ~isto: техник. elektro~o: электротехника .

slovakaj

~o: technika; ~a: technický; ~isto: technik.

svedaj

~o: teknik; ~a: teknisk; ~isto: tekniker. elektro~o: elektroteknik.

fontoj

1. Baldur RAGNARSSON: Iom pri la aliteracio, Norda Prismo, 58:1
2. Jouko Lindstedt: k.a.: Hejma Vortaro
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 3a
4. PEJNO Simono: Ĉu vi volas konjakon?
5. Georges Lagrange: Privat kaj Lanti, La Ondo de Esperanto, 1992. N-ro 2,3

[^Revo] [tehxnik.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.10 2009/09/29 16:30:57 ]