*mond/o PV
*mondo ↝
-
La vivokampo de la homoj, la parto de la universo, kiun ili konas:
veni en la mondon
(naskiĝi, ekaperi)
[1]
[2];
(figure)
loĝi en la fino de la mondo
PrV
;
la plej alta konstruo en la mondo;
la plej bela en la tuta mondo
[3];
elpeli iun el la mondo de la vivuloj
PrV
;
li diris adiaŭ al la mondo surtera
(mortis)
PrV
;
(figure)
kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus
sian animon
[4].
- a)
- La terglobo, kaj precipe ties vivosfero: en la lingvo „Esperanto“ ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo [5]; ĉiuj, kiuj troviĝas en la mondo kaj loĝas sur la tero [6]; ĉiuj regnoj de la mondo sur la supraĵo de la tero [7]; iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo [8]; la indusa civilizo, ekde ĉ. 4600 a.K., estis unu el la plej grandaj kaj fruaj urbaj civilizoj en la mondo[9].
- b)
-
Ia parto de la geografia mondo aŭ de la socio, rigardata kiel
tuto:
la zorgoj de la mondo
[10];
li volis elmigri en la mondon
[11];
elpelitaj en la mondon
[12];
ne estis pli granda plezuro por la juna
[marvirino], ol aŭdi pri la mondo supra kaj la
homoj
[13];
ĉiuj lingvoj de la civilizita mondo
[14];
tamen pli kaj pli en Japanio ŝrumpas la natura
mondo
[15];
la literatura mondo;
ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos
PrV
;
vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas
PrV
;
(figure)
tra la tuta mondo iras ilia ordono kaj ĝis la fino de la
universo iras iliaj vortoj
[16];
en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta
mondo estu registrita
[17];
grandmonda sinjorino.
medio
- c)
- Ia parto de la universo rigardata kiel iel simila al la terglobo: la marsa mondo; la ĉiela mondo; komunikiĝi kun alimondanoj [18].
1.
La Nova Testamento, Johano 6:14
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
4. La Nova Testamento, Mateo 16:26
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 18:3
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 23:17
8. La Nova Testamento, Marko 16:15
9. A. Giridhar Rao: la plej frua skribo, Monato, 1999:8, p. 12a
10. La Nova Testamento, Mateo 13:22
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
15. Hori Y.: aŭtomataj goliatoj, Monato, 1999:9, p. 13a
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 19:4
17. La Nova Testamento, Luko 2:1
18. Monato, Roberto Pigro: Kiel vi fartas, alimondanoj?
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
4. La Nova Testamento, Mateo 16:26
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 18:3
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 23:17
8. La Nova Testamento, Marko 16:15
9. A. Giridhar Rao: la plej frua skribo, Monato, 1999:8, p. 12a
10. La Nova Testamento, Mateo 13:22
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
15. Hori Y.: aŭtomataj goliatoj, Monato, 1999:9, p. 13a
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 19:4
17. La Nova Testamento, Luko 2:1
18. Monato, Roberto Pigro: Kiel vi fartas, alimondanoj?
- angle:
- world
- beloruse:
- сьвет, сусьвет
- bretone:
- bed
- bulgare:
- свят
- ĉeĥe:
- svět, svět, vesmír
- ĉine:
- 世界 [shìjiè], 世间 (tr. 世間) [shìjiān]
- france:
- monde
- germane:
- Welt
- hispane:
- mundo
- hungare:
- világ grand~a: nagyvilági
- indonezie:
- dunia
- interlingvae:
- mundo
- itale:
- mondo
- katalune:
- món
- nederlande:
- wereld
- pole:
- świat
- portugale:
- mundo
- ruse:
- мир (вселенная), свет (вселенная)
- slovake:
- svet
- svede:
- värld
- turke:
- dünya
- volapuke:
- vol
monda
- 1. ↝
- Tutmonda: la monda oceano [19]; la monda historio [20]; plej altaj reprezentantoj de la monda inteligenteco EE ; la finiĝo de la monda vivo FK ; la monda eksporta merkato [21]; monda ĉampiono [22]; triono de la monda loĝantaro suferos je akvomanko [23]; monda ekspozicio kun la temo „kunvivado kun naturo“ [24].
- 2.
- De la mondo, ie trovebla en la mondo: al monda ekstremo [25]; monda konferenco pri perkomputila tradukado [26]; renkontiĝoj kun mondaj ŝtatestroj kaj politikistoj [27].
19.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
21. Monato, Roland Rotsaert: Eŭropa Unio: Eŭro unujara
22. Monato, Laimius Straznickas: Litovio: Monda ĉampionado de dancoj
23. Monato, Evgeni Georgiev: La blua „oro“ ĉiam malsufiĉos
24. Hori Y.: k-riz-kampoj, Monato, 1999:9, p. 13a
25. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
26. MonatoMarc Vanden Bempt
27. R. Petroviĉ: voĉo de hieraŭ - hodiaŭ, Monato, 1997:10, p. 9a
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
21. Monato, Roland Rotsaert: Eŭropa Unio: Eŭro unujara
22. Monato, Laimius Straznickas: Litovio: Monda ĉampionado de dancoj
23. Monato, Evgeni Georgiev: La blua „oro“ ĉiam malsufiĉos
24. Hori Y.: k-riz-kampoj, Monato, 1999:9, p. 13a
25. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
26. MonatoMarc Vanden Bempt
27. R. Petroviĉ: voĉo de hieraŭ - hodiaŭ, Monato, 1997:10, p. 9a
- angle:
- worldwide
- beloruse:
- сусьветны
- bretone:
- -bed, bedel
- ĉeĥe:
- světský
- france:
- mondial
- germane:
- Welt- 1. weltweit 2. weltlich
- hungare:
- világ-, világi
- interlingvae:
- mundial
- katalune:
- 1. universal 2. mundial
- nederlande:
- werelds, wereldlijk, wereld-
- ruse:
- мировой 1. всемирный
- slovake:
- svetový
- turke:
- dünyasal
mondaĝo, mondaĝoj ↝
La tempodaŭro(j) de la kreiĝo ĝis la fino de la mondo aŭ ĝis la morto de Kristo: tiel estos en la fino de la mondaĝo: la anĝeloj eliros, kaj apartigos la malbonulojn el inter la justuloj [28]; mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo [29]; ĝi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondaĝoj [30]; nek estas necese, ke [Kristo] oferu sin ofte […] alie li devus ofte suferi de post la fondo de la mondo, sed nun unufoje en la fino de la mondaĝoj li aperis, por forigi la pekon per la ofero de si mem [31].
eono
28.
La Nova Testamento, Mateo 13:49
29. La Nova Testamento, Mateo 28:20
30. La Nova Testamento, I. korintanoj 10:11
31. La Nova Testamento, Hebreoj 9:26
29. La Nova Testamento, Mateo 28:20
30. La Nova Testamento, I. korintanoj 10:11
31. La Nova Testamento, Hebreoj 9:26
- germane:
- Zeiten (Bibel), Weltalter
monduma
- Partoprena en la altranga parto de la socio, konforma al ĝiaj kutimoj: monduma kodo (konvencio) [32]; la 6an de decembro 2010 en la fama Tate-galerio, virino komencas kanti antaŭ monduma publiko [33]; la Ruĝa Kruco anoncis, ke ĝi intencas malfermi azilejon en la monduma vilaĝo De Haan [34].
32.
Raymond Schwartz: La Stranga
Butiko
33. Monato, Rössler Franz-Georg: Skulptaĵoj kantataj
34. G. Van Damme: Sep en unu bato, Monato, 1999:3, p. 6a
33. Monato, Rössler Franz-Georg: Skulptaĵoj kantataj
34. G. Van Damme: Sep en unu bato, Monato, 1999:3, p. 6a
- ĉeĥe:
- mondénní, velkosvětský
- france:
- mondain
- germane:
- mondän, weltgewandt
- hungare:
- nagyvilági
- katalune:
- de l'alta societat, privilegiat
- ruse:
- светский
- slovake:
- mondénny, veľkosvetský
- turke:
- sosyetik
mondumo ↝
- La altranga kaj bonedukita parto de la socio: la tuta mondumo ĉeestis la ceremonion; multaj homoj en la frua kristana epoko retiriĝis de la mondumo kaj fariĝis ermitoj [35]; ŝia eleganto perfektis por la koktela mondumo de ŝia edzo [36].
35.
Monato, Evgeni Georgiev: Serĉi la
perditan paradizon
36. I. Ertl: Jarmilŝanĝo, Monato, 2001:10, p. 24a
36. I. Ertl: Jarmilŝanĝo, Monato, 2001:10, p. 24a
- ĉeĥe:
- smetánka, velký svět
- france:
- beau monde, haute société
- germane:
- Oberschicht, Hautevolee
- hungare:
- nagyvilági társaság, felső réteg
- katalune:
- alta societat, classe alta
- nederlande:
- de uitgaande wereld, de hogere stand
- ruse:
- (высший) свет
- slovake:
- notabilita, popredná, smotánka, vznešení spoločnosť
- turke:
- yüksek sosyete
ĉirkaŭmondo ↝
- Kondiĉaro, en kiu oni vivas, medio, vivosfero: ni senescepte plenumis la unuan parton de nia promeso malgraŭ nemaloftaj logoj de la korpo, fojaj tentoj de la malĉasta ĉirkaŭmondo [37]; tiu mondo, kreita de la poeto, konsiderinde devojiĝas de la reala ĉirkaŭmondo [38].
37.
Monato, Franz-Georg Rössler: La unua
nokto
38. B. Ragnarsson: Esperanto kiel anti-lingvo, en: Strategiaj Demandoj de la Esperanto-Komunumo, 1985
38. B. Ragnarsson: Esperanto kiel anti-lingvo, en: Strategiaj Demandoj de la Esperanto-Komunumo, 1985
- france:
- milieu (environnement)
- germane:
- Umwelt, Umgebung
duonmondumo ↝
- Socia grupo proksima al mondumo, sed vivanta per ne honestaj aŭ ne decaj rimedoj; demimondo: la artista duonmondumo [39].
39.
S. Pokrovskij:
Re: pri la vorto "glamour" en Francio, sce, 2008-11-19
- ĉeĥe:
- demi - monde, polosvět
- france:
- demi-monde
- germane:
- Halbwelt, Demimonde
- slovake:
- polosvet
ekstera mondo
-
La tuta mondo kun escepto de si mem, de la propra imago, psiko,
aŭ de aparta, fermita grupo:
liaj pensoj denove direktis sin al la ekstera mondo
[40];
kiu de l' ekstera mondo ricevas nur malŝaton, rebaton kaj
doloron,
tiu serĉas en si mem ian ĝojon por spirito kaj al si kreas
propran vivadon internan
VivZam
;
la ekstera mondo ... restis absolute indiferenta koncerne tion, ĉu tiu aŭ alia detalo havas en nia lingvo tian formon aŭ alian [41]; estas kvazaŭ Esperanto ne ekzistas en la ekstera mondo [42] .
40.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
41. L. L. Zamenhof: Paroloj, Kvara Kongreso 1908 en Dresden
42. S. Brewer: La ĉefa voĉo..., libera folio, 2011-02-17
41. L. L. Zamenhof: Paroloj, Kvara Kongreso 1908 en Dresden
42. S. Brewer: La ĉefa voĉo..., libera folio, 2011-02-17
- france:
- monde extérieur
- germane:
- die äußere Welt, Außenwelt
- katalune:
- els no-esperantistes
enmondiĝi ↝
(ntr)
(frazaĵo)
(frazaĵo)
- Naskiĝi: vi vidis ŝian enmondiĝon, vi vartis ŝin kaj kondukis ŝin al la nuna kondiĉo [43]; tiam naskiĝis 16 796 infanoj pli ol en 2002, kiam enmondiĝis entute 1 153 866 beboj [44].
43.
Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
44. Monato, HORI Yasuo/pg: El junulejoj - maljunulejoj
44. Monato, HORI Yasuo/pg: El junulejoj - maljunulejoj
- france:
- venir au monde
- germane:
- zur Welt kommen
malnova mondo ↝
- Mondparto, kiu enhavas Eŭropon, Afrikon, Azion, kontraste al la de ili en la 16a jarcento ekkonata nova mondo: antaŭ ol la invento de modernaj konservometodoj, spicoj utilis por kaŝi odoron de ekputro aŭ por plibonigi manĝaĵojn sengustigitajn pro konservo, tial, ilia komerco estis tre grava en mezepoka Malnova Mondo [45]; aglo estas granda rabbirdo, kiun oni povas trovi precipe en la Malnova Mondo, havanta nur du speciojn en Nordameriko [46].
- bretone:
- Bed Kozh
- bulgare:
- старият свят (Европа)
- france:
- Ancien monde
- germane:
- Alte Welt
- hungare:
- Óvilág
- katalune:
- Àfrica-Euràsia, Eurafràsia, el Vell Món
- ruse:
- Старый свет
- turke:
- eski dünya
nova mondo ↝
- Ameriko rigardata kiel nova de eŭropanoj, afrikanoj, azianoj eksciantaj pri ĝi ekde la 16a jarcento: Usono, plej potenca reprezentanto de la nova mondo [47]; domaĝe, ke ne nur Eŭropo sed ankaŭ ĉiu parto de nia mondo entuziasme kaj senkritike malfermas siajn pordojn al la plej banalaj, trivialaj, strasaj, pucaj, kiĉaj kaj malutilaj elementoj de tiu iam esperplena nova mondo [48]; la strandoj de la Nova Mondo [49].
47.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en
Washington en la 15a de aŭgusto 1910
48. Monato, Garbhan Macaoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!
49. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 2a, ĉapitro 8a, p. 437a
48. Monato, Garbhan Macaoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!
49. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 2a, ĉapitro 8a, p. 437a
- bretone:
- Bed Nevez
- bulgare:
- новият свят (Америка)
- france:
- Nouveau monde
- germane:
- Neue Welt
- hungare:
- Újvilág
- katalune:
- el Nou Món, Amèrica (postcolombina)
- ruse:
- Новый свет
- turke:
- yeni dünya
triamonda ↝
- Rilata al la malriĉaj landoj: oni produktas malpli koste en triamondaj landoj [50]; la solvo por la problemoj de la triamondaj landoj estas ĉesigi la pagon de ekstera ŝuldo [51].
50.
Monato, Stefan Maul: Pledo por
mondcivitana partio
51. M. Vianna: riĉaj landoj kaj Kongo, Monato, 2002:5, p. 6a
51. M. Vianna: riĉaj landoj kaj Kongo, Monato, 2002:5, p. 6a
- bretone:
- eus an Trede Bed
- france:
- du tiers-monde
- germane:
- Dritte-Welt-, Drittwelt-
- hungare:
- harmadik világbeli
- katalune:
- tercermundista
- ruse:
- третьего мира
tria mondo
La tuto de malriĉaj landoj, en kiuj la industria revolucio ne komfortigis la vivkondiĉojn de plej multaj homoj: Sud-Ameriko kiel parto de la tria mondo ne plu restu marĝene [52]; Noam Chomsky […] opinias, ke Usono nuntempe rikoltas tiun malamon, kiun ĝi semis ĝis nun precipe en la tiel nomata tria mondo [53].
52.
M. Gutiérrez González: aŭdiĝas komuna voĉo, Monato, 1993:12, p. 10a
53. Monato, Bertil Englund: Benu modere Usonon!
53. Monato, Bertil Englund: Benu modere Usonon!
- beloruse:
- трэці сьвет
- bretone:
- Trede Bed
- bulgare:
- третият свят
- france:
- tiers-monde
- germane:
- Dritte Welt
- hungare:
- harmadik világ
- katalune:
- el Tercer Món
- ruse:
- третий мир
- turke:
- üçüncü dünya ülkeleri
*tutmonda ↝
-
Tuŝanta aŭ celanta la tutan home loĝatan mondon:
plej fama en la tutmonda literaturo estas la verko de fratoj
Grimm
[54];
lingvo internacia kaj lingvo tutmonda estas du tute malsamaj
objektoj
EE
;
en Aŭgusto 1905 en la franca urbo Boulogne-sur-Mer havis lokon
la unua tutmonda kongreso de esperantistoj
[55];
tutmonda homa familio
[56];
elserĉi kanajlojn el ĉi tia grandega mondo, plena de tiomaj
kaŝejoj, postulos tutmondan kunlaboron
[57].
universala
54.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
55. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
56. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
57. B. Refior: terorismo (5), Monato, 2001:12, p. 4a
55. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
56. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
57. B. Refior: terorismo (5), Monato, 2001:12, p. 4a
- angle:
- global, worldwide
- beloruse:
- сусьветны, глябальны
- bretone:
- hollvedel
- ĉeĥe:
- celosvětový, globální
- france:
- mondial
- germane:
- weltweit, global, Welt-, Global-
- hungare:
- világméretű, globális, világ-
- katalune:
- global, universal, còsmic (filos.), ecumènic (rel.)
- ruse:
- всемирный, глобальный
- slovake:
- celosvetový, globálny
- turke:
- dünyasal, global
tutmondigo
- Disvastigo de iu afero al la tuta mondo: ĉiuj grandaj entreprenoj celas al tutmondigo de sia produktado [58]; tutmondigo de usona subkulturo kolaa, burgera kaj dolara [59]; danĝeroj de tutmondigo kaj lingva imperiismo [60].
58.
F. J. Braun: ĉu kapitalismo disfalonta aŭ triomfanta?, Monato, 1998:9, p. 20a
59. Monato, Muziko: Kanzonoj por interna konsumo
60. Monato, Garbhan Macaoidh: La angla, ĉu troja ĉevalo?
59. Monato, Muziko: Kanzonoj por interna konsumo
60. Monato, Garbhan Macaoidh: La angla, ĉu troja ĉevalo?
- angle:
- globalization
- beloruse:
- глябалізацыя
- ĉeĥe:
- globalizace
- france:
- mondialisation (diffusion mondiale)
- germane:
- Globalisierung
- hungare:
- globalizálás
- katalune:
- mundialització (propagació, difusió mundial)
- ruse:
- глобализация
- slovake:
- globalizácia
- turke:
- globalleşme
tutmondiĝo
- Ekonomia, teĥnika, politika evoluo, kiu tuŝas la mondon, kaj plisimiligas vivkondiĉojn aŭ vivstilojn en ĝi: manifestacii kontraŭ la ekonomia tutmondiĝo [61]; novaj movadoj ... kolektas kritikantojn de tutmondiĝo [62]; tutmondiĝo de pasaĝer-trafiko [63].
61.
Monato, Roland Rotsaert: Internacia
kunsido de financistoj en Prago
62. S. Maul: furoras popolistoj, Monato, 2002:6, p. 8a
63. Monato, Stefan MAUL: Propagando danĝera
62. S. Maul: furoras popolistoj, Monato, 2002:6, p. 8a
63. Monato, Stefan MAUL: Propagando danĝera
- angle:
- globalization
- beloruse:
- глябалізацыя
- france:
- mondialisation
- germane:
- Globalisierung
- hungare:
- globalizáció
- katalune:
- globalització
- ruse:
- глобализация
mondoparto ↝
- 1.
- Iu parto de la mondo: firmaoj malemas investi en Mez-Oriento, kapitalo forflugas al pli sekuraj mondopartoj [64]; post 13-jara interetna milito, en kiu mortis centmiloj da homoj, ekpensis burundanoj, ke venos trankvilo, [sed] komenciĝis milito pri homaj rajtoj, kiu implicas la evoluon de tiu ĉi mondoparto [65].
- 2. ↝
Unu el la ses grandaj dividaĵoj de la tersurfaco: Afriko, Ameriko, Antarkto 1, Azio, Eŭropo, Oceanio; mi laboris sur la kvin kontinentoj (aŭ pli ĝuste mondopartoj, ĉar mi laboris en Guam, en Nov-Zelando, en Japanio, kiujn nomi kontinentoj estus ne rigore) [66]; medicina ĵurnalo „The Lancet“ raportis pri la situacio en Afriko kaj en aliaj mondopartoj [67]; ASEM estas la sola forumo, kie la eŭropa kaj azia regionoj povas rekte interparoli, [ĝi] plifortigu la ekonomian kaj politikan kunlaboron de la du mondopartoj [68].
kontinento
mondo 1.a
Rim.: Ofte oni konsideras nur la loĝatajn mondopartojn ignorante Antarkton: la kvin mondopartoj.
64.
Monato, Zahra Karimi: Post la
milito ... malstabileco
65. Monato, Jérémie Sabiyumva: Kiam naskiĝos virinaj rajtoj?
66. Claude Piron: La bona lingvo, p. 15a
67. Monato, OPINIO: Kie la toleremo?
68. Monato, Marko Naoki LINS: Ĉu eŭrop-azia bloko kontraŭ Usono?
65. Monato, Jérémie Sabiyumva: Kiam naskiĝos virinaj rajtoj?
66. Claude Piron: La bona lingvo, p. 15a
67. Monato, OPINIO: Kie la toleremo?
68. Monato, Marko Naoki LINS: Ĉu eŭrop-azia bloko kontraŭ Usono?
- beloruse:
- 2. частка сьвету
- bretone:
- 2. rannved
- ĉeĥe:
- 2. světadíl
- france:
- 2. partie du monde
- germane:
- 1. Teil der Welt 2. Erdteil
- hungare:
- 2. világrész
- katalune:
- 2. continent
- nederlande:
- 2. werelddeel
- ruse:
- 2. часть света
- slovake:
- 2. svetadiel
- svede:
- 2. världsdel