tradukoj: be de fr hu nl pl ru

*tiom

*tiomTEZ

Montra adverbo rilata al nedifinita, sed plej ofte, en praktiko, al granda kvanto, kaj:
1.
signifanta „tia kvanto, tia nombro“: ili prenis sur sin malfacilan taskon ĝuste, kiam ekzistis tiom da malhelpojZ; mi ne pensis, ke tiom da homoj pereis; la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofteZ; tiom pli boneZ; tiom multe da laboroj kaj suferojZ; tiom (tiom multaj) estis la jaroj de la vivo de SaraZ; tiom malfeliĉojZ.
2.
montranta korelativecon: verŝu al mi tiom da akvo, kiom da vino; la patro donis al ni tiom da piroj, kiom da pomoj; mi havas tiom da libroj, kiom (aŭ: kiel) vi; Konfuceismo estas ne tiom religio, kiom filozofio; li havas tiom da kapablo, kiel miZ; helpu al li tiom, kiom vi povos; lasu lin demandi tiom, kiom li dezirasZ; mi povas diri almenaŭ tiom, kiom mi ĝin aŭdisZ; mi prenas kiel atestantojn nin ĉiujn tiom, kiom vi estasZ; kiom da kapoj, tiom da opinioj [1]; ĝi plaĉos al mi tiom same, kiel se miaj versoj estus elkriataj de publika anoncistoZ.
3.TEZ
montranta sekvon de kvanto: estis tiom da homoj en la salono, ke ni apenaŭ povis moviĝi; li drinkis tiom, ke li ebriiĝis; tio estas tiom pli grava, ĉar li estas konata de ĉiuj; tiom (des) pli bone por niZ. SIN:kiom, tiel.

tiomaj, tiom multaj

Tiel multaj.

tradukoj

belorusaj

~: столькі, настолькі.

francaj

~: autant (de), tant (de).

germanaj

~: so viel.

hungaraj

~: annyi, annyit, annyira; ~aj, ~ multaj: olyan sok, olyan mérvű.

nederlandaj

~: zoveel.

polaj

~ 1.: tyle; ~ 2.: tyle; ~ 3.: tyle, tylu; ~aj, ~ multaj: tak wiele, tak wielu, tak liczni, tak liczne.

rusaj

~: столько, настолько.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [tiom.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.12 2009/01/05 18:13:09 ]