ikon/o

ikono

BELAKRI
1.
En la antikva kaj orienta kristanismo, sankta bildo, tempere farita sur tabuleto, prezentanta (kaj reprezentanta) Jesuon, la Dipatrinon, sanktulon aŭ anĝelon, uzata por preĝi (kontraste al ilustraj bildoj prezentantaj epizodojn el la Sankta Skribo instrucele): ekspozicio de ĝis nun ne elmontritaj ikonoj de ortodoksaj monaĥejoj [1]; en la monaĥejo Sankta Naumo, situanta proksime al Ohrid, oni ekspoziciis famajn ikonojn mezepokajn, kreitajn de albanaj pentristoj [2]; dum ses jaroj laboris masonistoj, ĉarpentistoj kaj ikonopentristoj – kaj denove la kirko reaperis sur la sama loko [3]; (figure) verkoj kaj ikonoj de la „socialisma realismo” [4].
2.
(figure) Adorato, kvazaŭsanktulo: la vidaĵoj de super-ĝojo kaj aflikto de atletoj fakte estas plejparte stimulado de la mito, kiun ni kreas pri ili kiel gloritaj ikonoj de individuismo [5].
SUP:simbolo
1. Evgeni Georgiev: Jarmila festego ortodoksa, Monato, 2000/08, p. 22
2. Monato, Bardhyl Selimi: Printempa etoso ĉe la lago de Ohrid
3. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Katedralo renaskiĝanta
4. Monato, Bardhyl Selimi: Peniko kaj propagando
5. Monato, Husejn Al-Amily: Elmontri belecon de sporto
angle:
icon, ikon
beloruse:
абраз, ікона
ĉeĥe:
ikona
ĉine:
圣像 [shèngxiàng]
france:
icône (rel.)
germane:
Ikone
hungare:
ikon
japane:
聖画像 [せいがぞう], イコン
nederlande:
icoon
portugale:
ícone (cristianismo)
ruse:
икона
slovake:
ikona
ukraine:
ікона, образ

ikonismo

HISKRI
Doktrino kaj praktiko defendanta la uzon de ikonoj kaj relikvoj, precipe kiel opozicio al la oficiala ikonrompismo en Bizancio dum 8-9 jc: dua koncilio de Niceo (787) ― restarigo de ikonismo, kontraŭ ikonoklasmo [6].
angle:
iconolatry
france:
iconolâtrie
germane:
Ikonismus
hungare:
képimádás, ikonolátria
ruse:
иконопочитание

ikonisto

HISKRI
Persono honoranta ikonojn kaj relikvojn, kaj kontraŭanta la ikonrompistojn en Bizancio dum 8-9 jc.
angle:
iconolater
france:
iconolâtre (subst.)
hungare:
képimádó
ruse:
иконопочитатель

ikonrompismo

HISKRI
Religia kaj politika movado en Bizancio (8-9 jc), batalanta kontraŭ religia uzo de la ikonoj kaj relikvoj, kiun ĝi egaligis kun idolkulto: ikonrompismo aŭ ikonoklasmo, ankaŭ bildodetruismo markas devene movadon, klopodantan en religio (precipe en kristanismo) forigi religiajn ikonojn [7]; sekve de la ikonrompisma krizo la ortodoksa eklezio difinis, ke kvankam la adorado konvenas sole al Dio (Luko 4:7-8), oni tamen devas honori la ikonojn kaj relikvojn, sen ke tio estu idolkulto (alivorte, Dion oni adoru, la ikonojn oni honoru) [8].
angle:
iconoclasm
france:
iconoclasme
germane:
Bilderstürmerei
hungare:
képrombolás, ikonoklasztázia
portugale:
iconoclasmo
ruse:
иконоборчество

ikonrompisto

HISKRI
Adepto de ikonrompismo.
angle:
iconoclast
ĉeĥe:
ikonoklast, obrazoborec
france:
iconoclaste (subst.)
germane:
Bilderstürmer
hungare:
képromboló, ikonoklaszta
japane:
聖像破壊者 [せいぞうはかいしゃ], 偶像破壊者 [ぐうぞうはかいしゃ], 因習打破主義者 [いんしゅうだはしゅぎしゃ]
portugale:
iconoclasta (pessoa)
ruse:
иконоборец
slovake:
ikonoklast, obrazoborec
ukraine:
іконоборець

administraj notoj

~ismo: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~rompisto: Mankas fontindiko.
~rompisto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.