*trans

I.

*trans

1.
Prepozicio montranta lokon kuŝantan sur la alia, pli malproksima flanko de la objekto, kiun la prepozicio enkondukas: trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj [1]; la popoloj loĝantaj trans la maro; li jam estas trans montoj kaj maro PrV ; antaŭ la malleviĝo de la suno ni devas esti trans la limo [2]; aŭskulti trans muro PrV ; (subaŭskulti); (figure) se trans la tombo (post la morto) estas ja ankoraŭ vivo.
Rim.: Trans kaj preter signifas ambaŭ, ke oni iras pli malproksimen ol la priparolata objekto; sed preter signifas ke oni antaŭe laŭiris tiun objekton, kaj trans, ke oni pasis sur aŭ super ĝi.
Rim.: Pri uzo de trans kun akuzativo, vidu al trans, trans ...-n.
2.
(evitinde) Al trans, trans ...-n: pensoj iras trans limo sen pago kaj timo PrV ; la tuta Izrael iris trans seka tero, ĝis la tuta popolo transiris Jordanon [3]; Hanibalo iris trans la Alpoj PV ; [en atletika konkurso] homoj simile al katoj saltas trans la barieroj [4].
Rim.: Kvankam ĉi tiu senco troviĝas en aŭtoritataj fontoj, ne klare vidiĝas, kial oni ĝin agnosku ĝusta, dum ĉe ĉiuj aliaj lokaj prepozicioj oni tiom zorge distingas per uzo de deviga akuzativo la sencon „celo“ disde la senco „loko“.
3.
(arkaismo) (evitinde) Tra1: tiu stelo tre luma, en sia kurado trans arkaĵo la ĉiela Hamlet ; surĉevale oni devas leviĝi laŭ krutaj montaj vojetoj, trans arbetaĵoj kaj dornaĵoj [5].
beloruse:
цераз, праз, за
ĉeĥe:
přes, za
france:
1. au-delà de, de l'autre côté de
germane:
1. jenseits, hinüber li jam estas ~ montoj kaj maro: er ist schon über alle Berge.
hispane:
1. al otro lado de, más allá de 2. a través de 3. a través de
hungare:
1. túl, mögött 2. át, keresztül
ide:
1. trans
japane:
~の向こうに [のむこうに], ~を越えて [をこえて]
malaje:
1. melintasi
portugale:
1. além de, do outro lado de, para lá de
ruse:
1. через, по ту сторону, за 2. через
slovake:
cez, za
tibete:
འཕྲེད་ལ་
ukraine:
через

trans ...-n, al trans

Al loko situanta trans 1: la hirundo flugis trans la riveron [6]; li prenis ilin kaj transirigis ilin trans la riveron [7]; Barzilaj [...] akompanis la reĝon trans Jordanon [8]; li pafĵetis la sagon malproksime trans [la knabon] [9]; sian ŝparitaĵon ili transportas trans la riveron [10]; la cignoj en grandaj amasoj flugas trans la maron [11]; ĝiaj okuloj [...] rigardis trans Nilon, al landoj, kiuj por la homa rigardo kunfluas kun la horizonto [12].
Rim.: Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun al, vidu rimarkon sub al ĉe.
beloruse:
цераз, праз, за
france:
au-delà de
hispane:
hacia más allá de
hungare:
túlra, mögé
ruse:
за (куда), через (куда)

de trans

De 1, 2, 7 loko situanta trans 1: venis kontraŭ vin granda multo da homoj de trans la maro [13]; li regis [...] super ĉiuj reĝoj de trans la Rivero [14]; novaĵo de trans la oceano [15]; en iuj landoj la ŝtato rigardis de trans via ŝultro, kiam vi verkis leteron al eksterlanda amiko [16].
beloruse:
з-за (адкуль)
france:
d'au-delà de
germane:
von jenseits
hispane:
desde más allá de, allende
hungare:
túlról, mögül
ruse:
из-за (откуда)

el trans

De trans: belaj rakontoj el trans la montoj PrV ; el trans la riveroj de Etiopujo Miaj adorantoj [...] alportos al Mi donacojn [17]; grandaj homamasoj lin sekvis [...] el trans Jordan [18].
beloruse:
з-за (адкуль)
france:
d'au-delà de
hispane:
de más allá de
hungare:
túlról, mögül
ruse:
из-за (откуда)
II.
Vortero kun sama signifo:

transa

1.
Estanta trans io: la transa trotuaro; kelkaj mizeraj lignaj budoj […] staris sur la transa bordo [19]; ŝi transflugis sur la transan bordon [20]; la transa vivo [21]; mi ja ne kredas tiun transan mondon.
2.
Transgenra: mojosa kaj vigla kvira kaj transa komunumo en Kembriĝo [22]; kelkaj homoj ne scias, ke mi estas transa [23].
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
21. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
22. Kuraca Kolero, Egalecen, 2015-05-12
23. Johan Derks: Kroniko de Balkanio, Budapeŝto, Hungarujo, sabaton, 9-7-2016
angle:
1. across 2. trans, transgender
beloruse:
1. процілеглы, па той бок 2. трансгендэрны
ĉeĥe:
1. jdoucí přes, příčný
france:
1. au-delà (adj.)
germane:
jenseitig, gegenüberliegend 1. über
hispane:
1. de más allá (adj.)
hungare:
1. túloldali, túlnani, odaáti
japane:
向こうの [むこうの], 向こう側の [むこうがわの], 遠隔の [えんかくの], リモートの
nederlande:
2. transgender
ruse:
1. потусторонний
slovake:
1. idúci cez, priečny
ukraine:
протилежний, потойбічний

transe

En transa loko: la reĝoj de Amoridoj, kiuj loĝas transe de Jordan [24]; ravantaj tonoj […] sonis transe de la noktenigra densa kurteno [25]; [ili] starigis sian tendon transe de la turo [26]; la vivo transe de la tombo [27].
beloruse:
процілегла, на тым баку
ĉeĥe:
napříč
germane:
auf der anderen Seite
hispane:
en el otro lado
hungare:
túloldalt, odaát, mögötte
japane:
向こうで [むこうで], 向こう側に [むこうがわに]
nederlande:
over, aan de overkant van
ruse:
по ту сторону
slovake:
naprieč
ukraine:
на тому боці, на протилежному боці, потойбіч

transo

Transa loko: li regis super la tuta transo de la Rivero [28].
beloruse:
процілегласьць, процілеглы бок
ĉeĥe:
místo na druhé straně, věc jdoucí přes, věc na druhé straně
germane:
Jenseits
hispane:
otro lado, lado opuesto
hungare:
túloldal, odaát (főnév)
japane:
向こう側 [むこうがわ]
ruse:
та сторона
slovake:
miesto na druhej strane, vec idúca cez
ukraine:
протилежний бік, протилежна сторона

transigi

1.
Porti transen, meti transen: li […] trans la riveron […] transigis tion, kion li havis [29]; [la] sinjoro deziras, ke ni ŝiptransigu lin al Holm [30]; la vento transigadis la foliojn [de] la preĝolibro [31]; pro mortminacoj de kunarestitoj oni transigas lin al alia karcero [32]; virustransigo inter homoj kaj bestoj [33]; aerguta transigo de la viruso de „hispana gripo” [34]; (figure) la elrusigo […] krome estas transigo al alia alfabeto [35].
2.
Transdoni: la fabelo en la daŭro de mil jaroj estis transigata de unu […] patrino al alia [36]; ili transigu mian nomon al la plej malproksimaj generacioj [37]; transigi […] ian raporton, opinion, […] artikolon, rakonton [38]; ili transigu plej multe da publika havo en privatajn manojn [39]; montransigo [40]; (figure) emocie li ne povas transigi siajn sentojn al siaj kunvojaĝantoj [41].
3.
KOMP Transmeti datumojn de unu aplikaĵo al alia, resp. alia versio de la aplikaĵo, laŭbezone konvertante ilin por la celaplikaĵo: mi intencis efektive transigi miajn poŝto-dosierojn al la nova versio [42].
angle:
2. commit
beloruse:
пераносіць, перавозіць, перасылаць, перадаваць
ĉeĥe:
předat, přenést, přepravit, přetvořit, převádět, převést
france:
1. passer par-dessus, transmettre
germane:
übersetzen (Fluss), überführen, übertragen, transportieren 2. übergeben, weitergeben mon~igo: Geldüberweisung. 3. migrieren
hispane:
1. transferir, transmitir
hungare:
1. átvisz, áttesz, átjuttat, közöl (pl. mozgást), továbbít
japane:
渡す [わたす], 移す [うつす]
nederlande:
1. overzetten
ruse:
1. перенести, перевезти, перевести, передать, переслать
slovake:
prehodiť výhybku, preložiť, premiestniť
ukraine:
переносити, перевозити, переводити, переганяти

transigilo

BAK Rimedo, per kiu mikrobo transiras de unu infaktito al nova: spermo estas la transigilo de sekse transdoneblaj malsanoj [43].
Rim.: Se temas pri alia organismo oni nomas ĝin ankaŭ „vektoro“.
beloruse:
пераносчык
germane:
Überträger (Infektion), Vektor (Infektion)
japane:
伝動装置 [つたどうそうち], 転轍機 [てんてつき]
ukraine:
передавач

transiĝi

Atingi transen: la du viroj […] malsupreniris de la monto, kaj transiĝis (trans la rivero), kaj venis al Josuo [44]; la glacio […] ne estis ankoraŭ sufiĉe fortika, por ŝin transporti, kaj la akvo ne estis sufiĉe nekovrita […], por ke ŝi povu kuraĝi travadi ĝin, kaj tamen transiĝi ŝi nepre devis [45]; permesu al mi proponi al vi transiĝi kun mi en alian loĝejon [46]; kiel povis transiĝi virusoj de aidoso [47]; transiĝa (de unu stato al alia) periodo [48]; EKON transiĝantaj (al pli forta ekonomia ŝtupo) landoj [49].
angle:
cross
beloruse:
перанесьціся, пераехаць, перамясьціцца, перайсці, перасунуцца
germane:
hinübergelangen, übersetzen
hispane:
cruzar por sí mismo, cruzar
hungare:
átjut, áttevődik, továbbítódik
japane:
渡る [わたる], 越える [こえる]
nederlande:
oversteken
ruse:
перейти, переехать, перенестись
ukraine:
переходити, переїжджати, перебиратися

transulo

1.
Tiu, kiu loĝas transe.
2.
Transgenrulo: enketoj montris, ke proksimume la duono de transuloj kaŝas sian genran identecon en laborejo pro timo, ke ili perdos sian laboron [50]; pri ĉi tiuj difinoj ne ĉiuj transuloj interkonsentas, tamen mi prezentis la plej akceptatan difinon [51]; mi ĝojus se iu transulo, kiu spektis la epizodon, volus aldoni ankaŭ siajn komentojn sube [52].
50. Johan Derks: Kroniko de Balkanio, Klaraj leĝoj necesas por protekti transulojn de diskriminacio kaj malamo, Strasburgo, 2011-07-26
51. Rolando Bonkorpa: Pluraneco, Beletra Almanako 21, 2014-11-20
52. Grey’s Anatomy: ĉu egaleca televidserio?, Egalecen, 2015-10-19
angle:
2. trans person, transgender person
beloruse:
1. асоба, якая жыве на тым баку 2. трансгендар
finne:
2. transihminen
hispane:
1. vecino
hungare:
1. túloldalt lakó, túlparti
japane:
向かいの人 [むかいのじん]
nederlande:
1. overbuur 2. transgender persoon
svede:
2. transperson
ukraine:
людина, що мешкає/проживає на протилежному боці

nervotransigilo

FIZL Ĉiu el la substancoj, kiuj portas nervimpulson inter neŭronoj aŭ de neŭronoj al organoj: inhibicio de nervotransigiloj en bestoj [53]; tiuj signaloj povas esti hormonoj aŭ nervotransigiloj kaj povas esti kaŭzitaj de ŝanĝiĝoj en humoro, temperaturo, streso [54]. SIN:neŭrotransmisiilo
Rim.: Ĉi tiu formo, kvankam apenaŭ uzata, ŝajnas tamen preferinda al „neŭrotransmisiilo“ pro multaj kialoj: (1) ĝia simileco kun la solvoj troveblaj en tiuj aliaj lingvoj, kiuj ne povas kontentiĝi per simpla transpreno de la „internacia“ vorto (ekz-e: „nerva transportanto“ en la araba); (2) pro la dubinda valoro de la scienca prefikso „neŭro-“; (3) pro la netaŭgaj signifoj de radiko „transmisi-“ en Esperanto, rilatantaj ĉefe kun meĥaniko kaj medicino.
afrikanse:
senuoordraer
angle:
neurotransmitter
beloruse:
нэўрамэдыятар, нэўратрансьмітар
france:
neurotransmetteur
germane:
Neurotransmitter
hispane:
neurotransmisor
hungare:
neurotranszmitter
itale:
neurotrasmettitore
katalune:
neurotransmissor
nederlande:
neurotransmitter
portugale:
neurotransmissor
turke:
nörotransmitter
III.

trans-

(prefikso)
1.
Irante transen: transĵeti; transkapiĝi; transporti la seĝon de tie ĉi sur alian lokon DL ; li donis sian leĝon al la maro, por ke la akvoj ne transpaŝu siajn bordojn [55]; (figure) transatendi (atendi ĝis la fino de) la malbonan veteron [56]; (figure) transvivi grandan doloron; translimaj amikecoj. VD:transiri, transpasi, transsalti
2.
Ŝanĝante lokon aŭ staton: transverŝi, oni transdiris al li la vortojn de la loĝantoj [57]; mi transdoni s ilin en viajn manojn [58]; transformi (doni alian formon al) dezerton en kulturejon; la akcidento transformiĝis en katastrofo (ŝanĝi, aliigi, aliformigi, metamorfozi); transkurinto (perfidinto); mi transprenos la devon respondi. VD:transago, transloki, transskribi1, transplanti
3.
Troviĝante transe de io: ĉio transmara estas ĉarma kaj kara PrV ; la transriveranoj [59].
beloruse:
праз-, транс-
hispane:
~ĵeti: lanzar. ~kapiĝi: dar volteretas. ~atendi: esperar (hasta el fin de). ~verŝi: trasvasar, transfundir, trasegar, embrocar, extravasar. ~formi: transformar. ~formiĝi: transformarse. ~kurinto: desertor, tránsfuga.
hungare:
~ĵeti: átdob. ~kapiĝi: bukfencezik. ~atendi: megvár (vmi végét). 2. át-, transz- ~verŝi: áttölt, átönt. ~formi: átalakít, transzformál, feldolgoz. ~formiĝi: átalakul. ~kurinto: szökevény, áruló. 3. túl- ~riverano: túlparti.
ruse:
~ĵeti: перебросить. ~atendi: переждать. ~verŝi: перелить (откуда-то куда-то). ~formi: преобразовать, превратить, трансформировать. ~formiĝi: преобразоваться, превратиться, трансформироваться. ~kurinto: перебежчик.
france:
 trans-
hispane:
 trans-

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~igilo: Mankas dua fontindiko.