1impuls/o JED
impulso
- 1.
-
Ekpuŝo, ekpremo:
- a)
-
Ekpuŝo de fizika forto, kiu ekmovas ion:
la impulso estas donita de la motoro al la maŝino;
milda impulso de favora vento;
(figure)
sociala neegaleco estas la impulso (motoro)
de la ekonomia proceso
[1].
impeto,
svingo.
- b)
Ekpremo de instinkto aŭ emocio, kiu instigas
senvole kaj senkontrole al ia ago:
impulso subita, nobla, natura
Iŝtar
,
neretenebla
[2];
li ne povas rezisti al sia unua impulso;
la impulso estis pli forta ol lia volo;
ĉu vi ordonis al ili tion fari? [...] ―
ne, ili ĵetis sin je sia propra impulso
[3];
laŭ sia propra impulso
[4];
ŝi sekvis nur la impulsojn de siaj korinklinoj
[5];
iuj opinias, ke dum jarmiloj seksa impulso en Ĉinio
ofte estis subpremata de la feŭda etiko
[6];
tuta nia vivo baziĝas sur difinita kvanto da
primaraj instinktoj kaj impulsoj
[7].
instigo,
iniciato,
incito 2.
- c)
- Iniciato de iu afero kaj daŭra subteno al ĝi, kio ofte instigas aliajn partopreni en ĝi: sub la impulso de Raymond Guéguen [...] pluraj Esperanto-asocioj decidis kunorganizi komunan kongreson [8]; de la berlinaj Esperantogeamikoj eliris gravaj impulsoj por la disvastigo de Esperanto en Germanio [9]; tiu monsumo estos impulso por la konstruado de 50 grandaj ventelektrejoj [10]; impulson verki la parton (de „La danĝera lingvo“) pri persekutoj de Esperanto en Sovetio donis al la aŭtoro renkontiĝo kun Nikolaj Rytjkov [11].
- d)
PIV1
Mallongdaŭra kurento:
elektrokemiaj impulsoj fluas tra la neŭronoj,
kaj donas al la homo konscion
[12].
- 2.
(evitinde)
Movokvanto:
ekzemploj (de vektoro) estas situa vektoro, vektora rapido, impulso, forto,
momanto kaj akcelo
[13];
1.
trad. E-Klubo de Lepsiko: Enkonduko en la socialan merkatekonomion,
ĉapitro 5a
2. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvara promenado
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XV
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
6. El Popola Ĉinio, http://www.china..org.cn/EL/EL/ElPopolaCxinio/2000-02/bd2000-2-11.htm
7. El pensaro de Bertrand Russell
8. http://www.esperanto-france.org/actualites/lk2001_eo.htm
9. http://www.esperanto.de/org/lv.berlin/
10. Evgeni Georgiev: Ventelektrejoj en ofensivo, Monato, 2001/01, p. 21
11. Aktoro malliberigita, Monato, 2001/01, p. 28
12. Vikipedio, Nerva sistemo
13. Vikipedio, Vektoro
2. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvara promenado
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XV
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
6. El Popola Ĉinio, http://www.china..org.cn/EL/EL/ElPopolaCxinio/2000-02/bd2000-2-11.htm
7. El pensaro de Bertrand Russell
8. http://www.esperanto-france.org/actualites/lk2001_eo.htm
9. http://www.esperanto.de/org/lv.berlin/
10. Evgeni Georgiev: Ventelektrejoj en ofensivo, Monato, 2001/01, p. 21
11. Aktoro malliberigita, Monato, 2001/01, p. 28
12. Vikipedio, Nerva sistemo
13. Vikipedio, Vektoro
- angle:
- impulse 1.c impetus
- beloruse:
- імпульс, штуршок
- ĉeĥe:
- impulz, podnět, vznět
- ĉine:
- 势头 [shìtóu]
- france:
- élan, impulsion, propulsion laŭ sia propra impulso: de son propre chef. sub la ~o de: sous l'impulsion de, à l'initiative de.
- germane:
- 1.a Ruck, Stoß 1.b Reiz, Anreiz laŭ sia propra impulso: aus eigenem Antrieb. 1.c Anregung, Anstoß, Impuls 1.d Erregung, Nervenerregung, Nervenimpuls 2. Impuls (physikalisch)
- hebree:
- דחף, דחיפה, אימפולס
- hispane:
- impulso
- hungare:
- 1.a lökés, taszítás 1.b fellobbanás (átv.) 1.c ösztönzés, indítás sub la ~o de: ösztönzésére, kezdeményezésére. 1.d impulzus, áramlökés 2. mozgásmennyiség
- japane:
- 衝撃 [しょうげき], 推進力 [すいしんりょく], 力積 [りきせき], インパルス, 衝動 [しょうどう]
- nederlande:
- 1.a stuwende kracht 1.b opwelling
- portugale:
- impulso
- ruse:
- импульс, толчок 1.b побуждение
- slovake:
- impulz, pohnútka, popud
- ukraine:
- імпульс, поштовх
impulsi
(tr)
- 1.
-
Doni impulson 1.a:
la vaporo impulsas la piŝton.
movi,
funkciigi.
- 2.
-
Doni impulson 1.b:
impulsita de sia konscienco, de la kolero.
peli,
puŝi.
- 3.
- Iniciati, subteni kaj instigi aliajn al daŭrigo: la movado estas nun impulsata precipe de la junuloj PV ; ankaŭ la Ĉina Akademio de Sciencoj impulsas la protektadon de la bionta varieco (biologia diverseco) al pli vasta sfero kaj alta kvalito [14]; [Eugen Wüster] estas ankaŭ la fondinto de la terminologia scienco kaj li impulsis diversajn aliajn sciencobranĉojn [15]; la malapero de industrio ekde la lasta triono de la jarcento ŝanĝis la profilon de Kantabrio al pli socia-profesia modelo kaj malmultnombriĝis la kampara loĝantaro, tio plej impulsis la servan sektoron [16].
14.
Ĉina Radio Internacia,
http://esperanto.cri.com.cn/esperanto/2002/Dec/103064.htm
15. UEA: Gazetaraj komunikoj, 1998-09-23 (14)
16. Vikipedio, Kantabrio
15. UEA: Gazetaraj komunikoj, 1998-09-23 (14)
16. Vikipedio, Kantabrio
- angle:
- impel
- beloruse:
- пабуджаць, даваць імпульс, даваць штуршок, падтштурхоўваць
- ĉeĥe:
- dát impulz, dát podnět, dát popud, podněcovat
- ĉine:
- 推进 [tuījìn]
- france:
- lancer, impulser, propulser
- germane:
- 1. antreiben 2. anstoßen
- hebree:
- לדחוף, להמריץ
- hispane:
- impulsar
- hungare:
- 1. meglök, taszít 3. ösztönöz, serkent, lökést ad
- japane:
- 衝撃を与える [しょうげきをあたえる], 推進する [すいしんする]
- nederlande:
- stuwen
- portugale:
- impulsionar
- ruse:
- дать импульс, дать толчок, побудить
- slovake:
- dať impulz, dať podnet
- ukraine:
- давати імпульс, поштовх
impulsa
- angle:
- impulsive
- beloruse:
- пабуджальны, пабудлівы, пабудны
- ĉeĥe:
- impulzový
- ĉine:
- 怦 [pēng]
- france:
- impulsif (relatif à l'impulsion), propulsif, impulsionnel, propulseur (adj.) ~e: impulsivement.
- germane:
- impulsgebend
- hebree:
- של דחיפה
- hungare:
- lökő, taszító, ösztönző, serkentő ~e: hevesen.
- japane:
- 衝撃を与える [しょうげきをあたえる], 推進的な [すいしんてきな]
- portugale:
- impulsor (adj.)
- ruse:
- побудительный
- slovake:
- impulzný, impulzový, popudový
impulsema
- Impulsiĝema: vi estas tre agema, iom impulsema kaj, eble, kelkafoje eĉ senpacienca [19].
19.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 1
- angle:
- impulsive
- beloruse:
- імпульсіўны
- ĉine:
- 怦 [pēng]
- france:
- impulsif (qui suit son impulsion), fougueux (impulsif)
- germane:
- impulsiv
- hebree:
- דוחף
- hispane:
- impulsivo
- hungare:
- heves, lobbanékony, impulzív
- nederlande:
- impulsief, onbeheerst
- portugale:
- impulsivo (adj.)
- ruse:
- импульсивный
impulsiĝema
- angle:
- impulsive
- beloruse:
- імпульсіўны
- ĉine:
- 怦 [pēng]
- france:
- impulsif (qui suit son impulsion), fougueux (impulsif)
- germane:
- impulsiv
- hebree:
- פרצני, אימפולסיבי
- hispane:
- impulsivo
- hungare:
- heves, lobbanékony, impulzív
- japane:
- 衝動的な [しょうどうてきな], 一時の感情に駆られやすい [ひとじのかんじょうにかられやすい]
- nederlande:
- impulsief, onbeheerst
- portugale:
- impulsivo (adj.)
- ruse:
- импульсивный
- ukraine:
- імпульсивний
nervimpulso, nerva impulso
Malgranda elektra ŝanĝo, kiu ĉene iras tra la nerva sistemo:
se iu kvanto da dendritoj de iu neŭrono estas ekscitita, okazos
nervimpulso al la konektitaj neŭronoj
[21];
generado kaj disvastiĝo de nerva impulso
[22].
21.
R. Gérard:
Ĉu lingvo estas nura komunikilo..., 2006-08
22. -, trad. J. Palu: Kion kapablas elektrono?, Homo kaj Kosmo, numero 1976:1-1, p. 7a-8a
22. -, trad. J. Palu: Kion kapablas elektrono?, Homo kaj Kosmo, numero 1976:1-1, p. 7a-8a
- angle:
- nerve impulse
- beloruse:
- нэрвовы імпульс
- ĉeĥe:
- nervový podnět
- france:
- influx nerveux
- itale:
- stimolo nervoso
- japane:
- 神経衝撃 [しんけいしょうげき], 神経インパルス [しんけいインパルス]
- slovake:
- nervový podnet
administraj notoj
pri
~o 2.:
Mi ne scias, surbaze de kiu verko estis enkondukita
ĉi tiu termino. PV kaj la PIVoj ne konas ĝin.
Vd ankaŭ
http://groups.yahoo.com/group/per-esperanto-bazascienco/message/295
Tial mi ĝin signas "evitinda".
[MB]
Ŝajnas, ke germanoj kaj kelkaj slavaj lingvoj nomas la produton de maso kaj rapideco-vektor
impulso,
dum francoj k.a. nomas ĝin movokvanto laŭ Isaac Newton:
„Quantitas motus est mensura ejusdem orta ex velocitate et quantitate materiae conjunctim.“
[WD]
~o:
Mankas verkindiko en fonto.