*trakt/i
*trakti ↝
(tr)
- 1. ↝
-
Diskuti pri la kondiĉoj de iu afero por finveni al
interkonsento;
pritrakti,
intertrakti:
trakti kun la venkinto pri la pacoB
;
trakti negocon, pri negoco.
negoci, marĉandi, kontrakti
- 2. ↝
- Agi, konduti iamaniere kontraŭ iu aŭ io: trakti afable la gaston; trakti iun severe, nedece, laŭmerite, perfide; trakti iun kiel krimulon; en Konstanco, ĉe la koncilio, neniu efektive lin protektis, male oni traktis lin […] kvazaŭ li estus pleja krimulo [1]; ŝia pseŭdopatro fimistraktis ŝin [2]; la komitato traktos (plenumos kaj konsideros) sian taskon serioze [3]; tiuj esperantistoj, kiuj traktas (konsideras) la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj [4]; li tute nove traktis la pianon [5]; homo, kiel traktas vi tiel la arton?
- 3.
- (iu) Metode esplori, klarigi, disvolvi kaj pridiskuti iun temon: la aŭtoro en tiu libro traktas tre gravan problemon; ofte Z traktas en pluraj respondoj unu aferon; li traktis plurajn tiutempe novajn temojn: feminismon […] kaj la movadon por universala paco [6].
- 4. ↝
- (io)
Enhavi metodan esploron, klarigon, disvolvon, kaj diskuton pri
iu temo:
la verko traktas precipe pri pedagogio;
la teatraĵo traktis pri du geamantoj, al kiuj la sorto ne permesis ricevi sin
reciproke
[7].
temi, traktato2.
- 5. ↝
Prilabori, submeti al efiko de rimedo aŭ procezo: trakti malsanulon per antibiotikoPIV ; trakti metalon per marteladoPIV .
1.
Monato, Gerrit Berveling: Opinio: Tro Senkosta Pentemo
2. Monato, Donald Broadribb: Bone prezentita dramo malkvietiga
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
5. Monato, Franz-Georg Rössler: Geniulo mondcivitana
6. Monato, Nicolino Rossi: Familio-sagao, kun larĝe variigitaj psikologiaj portretoj
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
2. Monato, Donald Broadribb: Bone prezentita dramo malkvietiga
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
5. Monato, Franz-Georg Rössler: Geniulo mondcivitana
6. Monato, Nicolino Rossi: Familio-sagao, kun larĝe variigitaj psikologiaj portretoj
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
- angle:
- treat
- ĉeĥe:
- domlouvat se, domluvit se, jednat mezi stranami, vyjednávat mezi stranami, vést rozhovor s někým
- france:
- traiter
- germane:
- behandeln, abhandeln 1. verhandeln
- hispane:
- tratar
- hungare:
- 1. tárgyal 2. kezel, bánik 3. tárgyal (kifejt) 4. szól (vről) 5. kezel (anyagot, beteget)
- nederlande:
- 1. onderhandelen 2. behandelen 3. behandelen 4. behandelen 5. behandelen
- portugale:
- 1. tratar
- ruse:
- 1. вести переговоры 2. обходиться, обращаться (с кем-л.), трактовать 3. рассмотреть (вопрос и т.п.) 4. рассматривать (вопрос и т.п.) 5. обработать
- slovake:
- jednať, pojednávať, rokovať
traktilo ↝
- 1. ↝
datumtraktilo
- 2.
Parto de programo plenumanta ian specialan prilaboron, precipe de esceptaj situacioj aŭ eksteraj interrompoj: desegnita por trakti sonon tute ciferece, tiel preterpasante analogan traktilon kaj konservante la klarecon [8]; plenumstako estas stako en kiu dum rulado de komputila programo estas registrataj la datumoj pri la subprogramoj kaj diversaj traktiloj aktivaj je koncerna tempopunkto [9].
- angle:
- 1. processor 2. handler
- ĉeĥe:
- centrální procesor počítače
- germane:
- Handler, Behandlungsroutine
- hispane:
- 1. procesador 2. manejador
- hungare:
- 1. processzor 2. kezelő(program)
- ruse:
- 1. процессор 2. обработчик
- slovake:
- centrálny procesor počítača
antaŭtraktado ↝
- 1.
- Traktado, kiu okazas prepare al la ĉefa intertraktado: kun Kosovo la antaŭtraktadoj ankoraŭ stagnas, ĉar […] la Sankta Seĝo preferas ne riski perturbi la nunan trankvilecon inter la balkanaj ŝtatoj [10].
- 2. ↝
Datumtraktado plenumata super donaĵoj por pretigi ilin al ĉefa komputado (akordigi interfacojn, kontroli la validon, forigi redundaĵojn ktp).
posttraktado
10.
Monato, Armando Zecchin: Vatikano diplomatie rilatas kun 177
landoj
- angle:
- 2. preprocessing
- france:
- 2. prétraitement
- germane:
- 1. Vorverhandlung 2. Vorverarbeitung
- hispane:
- 2. pretratamiento
- hungare:
- 2. előfeldolgozás
- ruse:
- 2. предварительная обработка
antaŭtraktilo ↝
Programo por antaŭtraktado: la antaŭtraktilo CPP estas ĝenerale aparta programo, kio permesas, ke dosieroj antaŭtraktiĝu, sen tio ke ili estu plene tradukitaj [11].
datumtraktilo
posttraktilo
- angle:
- preprocessor
- france:
- programme de prétraitement
- germane:
- Präprozessor
- hispane:
- preprocesador
- hungare:
- előfeldolgozó, preprocesszor
- ruse:
- препроцессор
datumtraktado, datumpritraktado ↝
- angle:
- data processing
- france:
- traitement de données
- germane:
- Datenverarbeitung
- hispane:
- procesamiento de datos
- hungare:
- adatkezelés, adatfeldolgozás
- ruse:
- обработка данных
datumtraktilo ↝
Programo prilaboranta datumojn de iu speciala tipo (ekz-e lingvotraktiloj: tradukilo, interpretilo, makrootraktilo ktp).
datumtraktado
- angle:
- processor
- hispane:
- procesador
- hungare:
- processzor
- ruse:
- процессор
intertrakti ↝
(x)
- Plurpartie trakti, interparoli por trovi akordon: nun ni reciproke intertraktu […] nun ni povas nin reciproke kompreni [13]; nia tasko tute ne estas, starigi nin kiel […] juĝistojn inter du nacioj intertraktantaj [14].
13.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
14. J. Sommer: Respondo, Vekiĝo !, 1913:07 (9)
14. J. Sommer: Respondo, Vekiĝo !, 1913:07 (9)
- ĉeĥe:
- domlouvat se, domluvit se, jednat mezi stranami, vyjednávat mezi stranami, vést rozhovor s někým
- france:
- négocier
- germane:
- verhandeln
- hispane:
- negociar
- slovake:
- rokovať, vyjednávať
mistrakti ↝
(tr)
- Senzorge, mallerte, difekte trakti: se oni neglektas aŭ iel mistraktas ĝin, ĝi malsaniĝas [15]; Francesco […] en la dramo malagnoskas siajn infanojn, torturas, sklavigas, kaj mistraktas ilin [16]; raportoj pri mistrakto de eksterlandanoj [17]; mistrakto de homaj rajtoj kaj religia libereco [18].
15.
Hori Yasuo: „Purikula“ piko, Monato, 1997:8, p.
13a
16. Monato, Donald Broadribb: Bone prezentita dramo malkvietiga
17. Monato, Garbhan Macaoidh: Ne tiom negative ...
18. Monato, Marko Naoki Lins: Konkeri korojn kaj animojn
16. Monato, Donald Broadribb: Bone prezentita dramo malkvietiga
17. Monato, Garbhan Macaoidh: Ne tiom negative ...
18. Monato, Marko Naoki Lins: Konkeri korojn kaj animojn
- ĉeĥe:
- špatně zacházet
- france:
- brimer, maltraiter
- germane:
- misshandeln
- hispane:
- maltratar
- hungare:
- rosszul bánik, bánt, bántalmaz, elintéz (pej.)
- ruse:
- третировать, грубо обходиться, плохо обращаться
- slovake:
- zle zaobchádzať
pritrakti ↝
(tr)
- Trakti pri: ĉi tie ne estas la ĝusta loko por pritraktado de sciencaj demandoj [19]; britaj doganistoj komencis suspekte pritrakti ĉiun ŝarĝaŭton el Litovio [20]; mi ĉesigas mian pritraktadon por respondi al demando [21]; en sciencaj pritraktoj oni zorge distenu koron kaj cerbon [22]; tio por li estas nepritraktinda normalaĵo [23].
19.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
20. Monato, Laimius Straznickas: Litovio ‐ Britio: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition
21. Monato, Jean-Yves Santerre: Dombestoj: Ĉevalrasoj
22. Monato, Kaj La Suno Haltis...
23. Monato, Reago: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?
20. Monato, Laimius Straznickas: Litovio ‐ Britio: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition
21. Monato, Jean-Yves Santerre: Dombestoj: Ĉevalrasoj
22. Monato, Kaj La Suno Haltis...
23. Monato, Reago: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?
- angle:
- tackle
- ĉeĥe:
- projednávat, vyjednávat
- france:
- régler (une affaire), traiter
- germane:
- behandeln
- hispane:
- tratar (un asunto), negociar
- slovake:
- pojednávať, prerokovať
posttraktado ↝
- 1.
- Traktado, kiu okazas post la ĉefa traktado, ekz-e por finklarigi detalojn aŭ por alĝustigi ne tute kontentigan rezulton: parte dependas de la posttraktado de la administrantoj, parte dependas de la uzantoj ke ili kontrolu kaj korektu siajn datumojn [24].
- 2. ↝
Datumtraktado plenumata super la rezultoj de ĉefa datumprilaboro (por plibonigi ilian formon, akordigi interfacojn ktp).
antaŭtraktado
- angle:
- 2. preprocessing
- france:
- 2. posttraitement
- germane:
- 1. Nachbehandlung, Nachverhandlung 2. Nachverarbeitung
- hispane:
- 2. postprocesado
- hungare:
- 2. utófeldolgozás
- ruse:
- 2. предварительная обработка
posttraktilo ↝
Programo por posttraktado.
datumtraktilo
antaŭtraktilo
- angle:
- postprocessor
- france:
- programme de posttraitement
- germane:
- Postprozessor
- hispane:
- postprocesador
- hungare:
- utófeldolgozó, postprocesszor
- ruse:
- постпроцессор
administraj notoj
~i:
Mankas verkindiko en fonto.
antaŭ~ado: Mankas dua fontindiko.
antaŭ~ilo: Mankas dua fontindiko.
datum~ado, datumpri~ado: Mankas dua fontindiko.
datum~ilo: Mankas fontindiko.
datum~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
post~ado: Mankas dua fontindiko.
post~ilo: Mankas fontindiko.
post~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
antaŭ~ado: Mankas dua fontindiko.
antaŭ~ilo: Mankas dua fontindiko.
datum~ado, datumpri~ado: Mankas dua fontindiko.
datum~ilo: Mankas fontindiko.
datum~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
post~ado: Mankas dua fontindiko.
post~ilo: Mankas fontindiko.
post~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.