2debat/o
debato
-
Diskuto laŭ ordigita maniero en oficiala kunveno (kongreso,
parlamento ktp):
mi jam skribis leteron al […] nia parlamenta reprezentanto, por
havigi bileton por aŭskulti debaton en la ‚Domo‘
[1];
vi jam estas mortkondamnita, sen procesa debato, kaj […] oni
pafmortigos vin
[2];
[la] neeviteblaj diskutoj kun la astrologoj estos tiel senutilaj,
kiel la debatoj estis kun la Egipta pastraro
[3];
la lasta kunveno estas dediĉita al ĝenerala debato pri la temaro
[4];
la ĉefo de la usona delegacio rimarkigis tuj en la komenco, ke la debatoj en la
plenaj kunsidoj devus esti kondukataj en la angla kun posta traduko en la
francan
[5];
post 10-jara debato estis decidite konstrui 1275 metrojn longan ponton inter la
nordokcidenta bulgara urbo Vidin kaj la transrivera rumana Calafat
[6].
disputo
parlamento, proceso1
1.
John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 9
2. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 15
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro X
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
6. Evgeni Georgiev/pg: Nova ponto sur Danubo, Monato, 2001/01, p. 11

- angle:
- debate
- beloruse:
- дэбаты
- ĉeĥe:
- debata, rozprava
- ĉine:
- 辩论 [biànlùn]
- france:
- débat
- germane:
- Debatte, Erörterung, Aussprache
- hebree:
- דיון, ויכוח
- hispane:
- debate
- hungare:
- vita, megvitatás, megtárgyalás
- japane:
- 討論 [とうろん], 討議 [とうぎ], 論議 [ろんぎ], ディベート [でぃべーと]
- katalune:
- debat
- nederlande:
- debat
- perse:
- بحث
- pole:
- debata, obrady {pl.}
- portugale:
- debate, discussão
- ruse:
- дебаты, прения
- slovake:
- debata, rozprava
- svede:
- debatt
- tibete:
- རྩོད་པ་
debati
(tr)
de·bat·i (batfaligi)
-
Oficiale diskuti:
en la 29-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO oni debatis pri la temo
„Junularo kaj la hommedio“
[7];
elstaraj literaturistoj pridebatis la temon: „esti homa – kion oni volas diri
per tio?“
[8];
ĉu nia parlamento iam debatis la militon? ne
[9];
la parlamento debatis ĝis la dua matene, ĝis estis atingita vortumado pri la
ŝlosila ĉapitro pri financoj
[10];
la bezono de monaj rimedoj por la ŝtato spronas politikistojn tion debati
[11].
disputi, polemiki, vortobatali

7.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
8. Monato, W. H. Simcock: Esti homa kaj literaturema, 2003
9. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' (antaŭ)milito ... el la lando de Ŝekspiro, 2003
10. Monato, Hektor Alos i Font: Survoje al pli granda memregado, 2006
11. Monato, Gerard Escuer: Andoro ne estas Monako, 2005

- дэбатаваць
- ĉeĥe:
- debatovat, diskutovat
- ĉine:
- 論辯 [lùnbiàn], 分争 [fēnzhēng], 辩说 [biànshuō]
- france:
- débattre
- germane:
- debattieren, erörtern
- hebree:
- להתווכח
- hispane:
- debatir
- hungare:
- megvitat, megtárgyal
- japane:
- たたき落とす [たたきおとす]
- katalune:
- debatre
- nederlande:
- debatteren
- perse:
- بحث کردن
- pole:
- debatować, prowadzić obrady, radzić (nad czymś)
- portugale:
- debater, discutir
- ruse:
- дебатировать, обсуждать, вести прения
- slovake:
- debatovať
- svede:
- debattera