1modern/a PV

moderna

1.
Apartenanta al la epoko nuna, al la tempo nuna aŭ ĵus pasinta, hodiaŭa; plej nova, plej freŝdata: apud la unua metiejo rapide fariĝis moderna fabriko [1]; li estis homo de la malnovaj moroj, ne aprobanta la modernajn ideojn PatrojFiloj ; la mumo de Ramzes XII ĝis la hodiaŭa tago ripozas en sia mistera loĝejo, rifuĝinte tie […] de la moderna scivolemo [2]; li havis tre nebulan imagon pri moderna milito [3]; eksonis moderna dancmuziko, kaj iu miaŭanta voĉo kantis ion [4].
2.
Apartenanta al la pli nova epoko, kontraste kun la antikva: la moderna greka lingvo ne havas infinitivon [5]; [en] la fama Reĝa Biblioteko […] sin trovas ĉiuj libroj, antikvaj kaj modernaj [6].
afrikanse:
moderne
albane:
moderne
amhare:
ዘመናዊ
angle:
modern
arabe:
الحديث
armene:
ժամանակակից
azerbajĝane:
müasir
beloruse:
сучасны
bengale:
আধুনিক
birme:
ခေတ်သစ်
bosne:
moderne
ĉeĥe:
moderní, novodobý
ĉine:
摩登 [módēng], 新潮 [xīncháo]
dane:
moderne
estone:
kaasaegne
eŭske:
modernoa
filipine:
modernong
france:
moderne
galege:
moderno
germane:
modern 2. Neu- (nicht antik)
guĝarate:
આધુનિક
haitie:
modèn
haŭse:
na zamani
hinde:
आधुनिक
hispane:
moderno
hungare:
korszerű, modern
igbe:
n’oge a
indonezie:
modern
irlande:
nua-aimseartha
islande:
nútíma
japane:
モダン
jide:
מאָדערן
jorube:
igbalode
kanare:
ಆಧುನಿಕ
kartvele:
თანამედროვე
katalune:
modern
kazaĥe:
қазіргі заманғы
kirgize:
азыркы
kmere:
សម័យទំនើប
koree:
현대
korsike:
mudernu
kose:
yanamhlanje
kroate:
moderni
kurde:
rojane
latve:
mūsdienu
laŭe:
ທີ່ທັນສະໄຫມ
litove:
modernus
makedone:
модерен
malagase:
ankehitriny
malaje:
moden
malajalame:
ആധുനികമായ
maorie:
hou
marate:
आधुनिक
monge:
niaj hnub
mongole:
орчин үеийн
nederlande:
modern
nepale:
आधुनिक
njanĝe:
amakono
panĝabe:
ਆਧੁਨਿਕ
paŝtue:
عصري
perse:
مدرن، نوین، امروزی
pole:
1. nowoczesny 2. nowożytny
portugale:
moderno
ruande:
bigezweho
ruse:
1. современный 2. Нового времени, относящийся к Новому времени
samoe:
po nei
sinde:
جديد
sinhale:
නවීන
skotgaele:
latha an-diugh
slovake:
moderný
slovene:
sodobna
somale:
casri ah
ŝone:
ano
sote:
mehleng ea kajeno
sunde:
moderen
svahile:
kisasa
svede:
modern
taĝike:
муосир
taje:
ที่ทันสมัย
tamile:
நவீன
tatare:
заманча
telugue:
ఆధునిక
tibete:
དེང་དུས་
ukraine:
сучасний
urdue:
جدید
uzbeke:
zamonaviy
vjetname:
hiện đại
zulue:
yesimanje

modernigi

(tr)
Igi moderna, renovigi, ĝisdatigi: la sloganoj de Aleksandro estas: futuro, progreso, modernigi [7]; modernigi la oficejon per novaj maŝinoj [8]; radikale modernigi la landon [9]; [la] nova ĝenerala sekretario modernigis la organizan sistemon de NEL [10]; konstante modernigi laŭ la lastdataj komercaj postuloj [11]; Irlando […] en la 1990aj jaroj modernigis sian ekonomion [12]; Moskvo do konsekvence modernigis sian strategian potencialon: ĝi evoluigis novan interkontinentan raketon Topol-M [13].
beloruse:
мадэрнізаваць, асучасніваць, абнаўляць
ĉeĥe:
modernizovat, zmodernizovat
ĉine:
使现代化 [shǐxiàndàihuà], 使現代化 [shǐxiàndàihuà]
france:
moderniser
germane:
modernisieren
hispane:
modernizar
indonezie:
memodernkan
japane:
現代化する [げんだいかする], 現代風にする [げんだいかぜにする], 近代化する [きんだいかする]
pole:
modernizować
slovake:
modernizovať
ukraine:
модернізувати, осучаснювати

moderniĝi

Iĝi moderna, pli nova, nuntempeca: [en] la kastelo […] ĉiujare kreskis kaj moderniĝis la komforto [14]; lastatempe EU mem iĝis pli favora al nuklea energio: malnovaj centraloj moderniĝas aŭ estos konstruataj novaj [15]; moderniĝas nia retejo, en kiu apud la sonaj materialoj aperas ankaŭ la filmaj [16]; post la aliĝo de Irlando al la Eŭropa Komunumo, la lando moderniĝis kaj komencis vere progresi [17]; la lingvo disvolviĝis kaj moderniĝis dum tiu periodo [18]. VD:aktualigi2, ĝisdatigi, renovigi
beloruse:
мадэрнізавацца, асучаснівацца, абнаўляцца
france:
se moderniser
germane:
modernisiert werden
hispane:
modernizarse

modernismo

Movado rigardata kiel moderna pro iuj ecoj.
a)
BELA Tuto de belartaj movadoj, kiuj ekde la fino de la 19a jarcento disiĝis de tradiciaj artoformoj, de realismo, de klasika harmonio, kaj kiuj emfazis novismon: Jarl Martelmonto […] konsideras sin ero de la modernismo [19].
b)
FIL Filozofia sinteno komenciĝanta en klasika Eŭropo, favora al raciismo, individuismo, progresismo, kontraŭa al tradicioj: por varti modernisman movadon oni devas montri progreson, ĉu iluzian, ĉu realan [20].
c)
KAT Biblio-kritika kaj teologia movado el la komenco de la 20a jarcento, kiu enkalkulis la progresojn de historio kaj komence ricevis kondamnojn: tiu estis la epoko kiam la diskutoj pri modernismo kaj kontraŭmodernismo eniris plej akran fazon [21].
19. I. Oneț: Ĝuinda avangardaĵo, [2005?]
20. M. Fettes: Raŭmi transmoderne, 2000
21. -: Papo Benedikto la 15a, [2006?]
beloruse:
мадэрнізм
ĉeĥe:
modernizmus
ĉine:
现代主义 [xiàndàizhǔyì], 現代主義 [xiàndàizhǔyì]
france:
modernisme 1.b modernité
germane:
1.a Moderne Modernismus
hispane:
modernismo 1.a modernismo 1.b modernidad
indonezie:
modernisme
japane:
モダニズム, 近代主義 [きんだいしゅぎ], 現代主義 [げんだいしゅぎ]
perse:
نوگرایی
pole:
1.a modernizm 1.b modernizm
slovake:
modernizmus
ukraine:
модернізм

modernisto

Modernismano: Conrad estis inter la ĉefaj modernistoj kun Eliot, Joyce, Woolf kaj Yeats [22]; por la modernistoj superfluaj vortoj estas la herbaĉo de poemo [23]; li finis mallaŭte sian agadon kiel […] tradiciisto, eĉ kontraŭmodernisto, kiu fine kondamnis aŭ „ĝustigis” siajn fruajn eksperimentojn kaj preferis eksmodiĝintajn muzikformojn, kiel fugo, [24]; la verkisto vivece bildigas […] la pseŭdo-moderniston trovanta rifuĝon en surfaca ksenofilio [25].
22. Monato, W. H. Simcock: Esti homa kaj literaturema, 2003
23. R. P. Nogueira: Pri Moderna Poezio kaj Esperanto, en: Vojo kaj Vorto, 1972
24. Monato, Franz-Georg Rössler: Pura muziko por eonoj, 2014
25. Monato, Simone Zoppellaro: Lingvo kiel sukero: notoj pri la nuntempa persa, 2014
beloruse:
мадэрніст
france:
moderniste
germane:
Modernist
hispane:
modernista
ukraine:
модерніст

malmoderna

Ne plu valida, aktuala aŭ uzata, malkonforma al la nunaj moroj aŭ situacioj; arĥaika, eksmoda, malaktuala: tio estas tro malvasta kaj malmoderna difino [26]; la domo ne nur estas malnova, ĝi estas malmoderna [27]; du vicoj da domoj, ĉe kiuj ĉie pendis malmodernaj kadukaj balkonoj [28].
26. B. Wennergren: Kritikaj notoj pri la Nova PIV, 2002-2006
27. D. Broadribb: Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemetoMonato
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
angle:
out-of-date, antiquated, obsolete, old-fashioned
beloruse:
несучасны, старамодны, састарэлы
ĉeĥe:
staromódní
ĉine:
老式 [lǎoshì], 过时 [guòshí], 過時 [guòshí], 陈旧 [chénjiù], 陳舊 [chénjiù], 老掉牙 [lǎodiàoyá]
france:
archaïque, désuet, suranné
germane:
unmodern, altmodisch
hispane:
arcaico, anticuado, desfasado
indonezie:
kuno
japane:
時代遅れの [じだいおくれの], 古めかしい [ふるめかしい]
pole:
przestarzały, nienowoczesny, niedzisiejszy, staroświecki, staromodny
ruse:
устарелый, несовременный
slovake:
staromódny

administraj notoj