*nov/a PV

*nova

1.
Antaŭe ne ekzistanta aŭ ne konata, unuafoje aperanta: kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan [1]; nova libro, modo; novan kanton mi kantos [2]; nova instruado [3]; neniu enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn [4]; neniu ŝiras pecon el nova vesto kaj alkudras ĝin sur malnovan veston [5]; por la nova bofilino ĉio devis esti aranĝita en plej bona maniero [6]; la novaj vestoj de la reĝo [7]; malnovaj kaj novaj tempoj [8]; mi estas ankaŭ amanto de la novaj verkoj, nur ne de la ordinaraj historioj, da kiuj ni havas tute sufiĉe en la reala vivo [9]; senĉese eldonadi ĉiam novajn verkojn pri la lingvo internacia DL ; nova gaela numerala sistemo [10]; al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu PrV .
2.
Aperanta post aliaĵo, kiun ĝi anstataŭas: nova jaro, luno, regularo; oni ĵus elektis novan prezidanton; la Nova testamento; jen vi leviĝis anstataŭ viaj patroj, nova generacio da pekuloj [11]; (frazaĵo) nova balailo bone balaas (nova estro estas fervora, severa, avida) PrV ; kiam komencis blovadi la mildaj ventetoj de la printempo, tiam ekmoviĝis nova vivo [12]; (frazaĵo) ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas PrV .
3.
Ĵus farita, komenciĝanta, ankoraŭ ne uzita aŭ malmulte uzita: montru al ili vian novan veston [13]. VD:freŝa, juna, ĵusa
afrikanse:
nuwe
albane:
të reja
amhare:
አዲስ
angle:
new ~a balailo bone balaas: new broom sweeps clean.
arabe:
1. جَدِيدٌ ج جُدَدٌ
armene:
նոր
azerbajĝane:
yeni
beloruse:
новы
bengale:
নতুন
birme:
အသစ်
bosne:
novi
bretone:
nevez
ĉeĥe:
nový
ĉine:
[xīn], 新事物 [xīnshìwù], 新式 [xīnshì], 新型 [xīnxíng]
dane:
ny
estone:
uus
eŭske:
berria
filipine:
bago
france:
neuf (nouveau), nouveau ĉion ~an oni ŝatas, mal~an oni forbatas: tout nouveau, tout beau.
galege:
novo
germane:
neu
greke:
νέος, καινούργιος
guĝarate:
નવા
haitie:
nouvo
hebree:
חדש
hinde:
नई
hispane:
nuevo
hungare:
új ~a balailo bone balaas: új söprű jól söpör.
ide:
nova
igbe:
ọhụrụ
indonezie:
baru
irlande:
nua
islande:
japane:
新しい [あたらしい]
jave:
anyar
jide:
נייַ
jorube:
titun
kanare:
ಹೊಸ
kartvele:
ახალი
kazaĥe:
жаңа
kimre:
newydd
kirgize:
жаңы
kmere:
ថ្មី
koree:
새로운
korsike:
novu
kose:
olutsha
kroate:
nova
kurde:
nşh
latine:
novum
latve:
jaunā
laŭe:
ໃຫມ່
litove:
nauja
makedone:
нови
malagase:
vaovao
malaje:
baru
malajalame:
പുതിയ
malte:
ġdida
maorie:
hou
marate:
नवीन
monge:
tshiab
mongole:
шинэ
nederlande:
opnieuw, weer (opnieuw) nieuw
nepale:
नयाँ
njanĝe:
watsopano
okcidentfrise:
nij
panĝabe:
ਨਵ
paŝtue:
نوي
pole:
nowy, nowa, nowe
portugale:
novo
ruande:
gishya
rumane:
nou
ruse:
новый ~a balailo bone balaas: новая метла чисто метёт.
samoe:
fou
sinde:
نئون
sinhale:
නව
skotgaele:
ùr
slovake:
nový
slovene:
novo
somale:
cusub
ŝone:
itsva
sote:
ncha
sunde:
anyar
svahile:
mpya
svede:
ny
taĝike:
нав
taje:
ใหม่
tamile:
புதிய
tatare:
яңа
telugue:
కొత్త
tibete:
གསར་
ukraine:
новий
urdue:
نئے
uzbeke:
yangi
vjetname:
mới
volapuke:
nulik
zulue:
omusha

novaĵo

1.
Io ĵus okazinta: ĉirkaŭe estis multe da novaĵo por rigardi [14].
2.
Io freŝe sciigita: jam de longe mi ne ricevis novaĵojn pri li; nia sola kuriero de novaĵoj […] parolas tro ribeleme pri la registaro kaj la popolo [15]; kiam li demandis pri novaĵoj, oni respondis al li, ke antaŭ kelke da tagoj naskiĝis infano […] [16]; mi havas por vi malgajan novaĵon, nobla sinjoro diris la mastro [17]; mia filo ne vivas plu, jen estas la novaĵo [18]; veturu, faru, kion mi diris, kaj revenu kun bonaj novaĵoj [19]; en lia fajra fantazio ordiĝis la novaĵoj kaj formiĝis plano [20].
3.
Io unuafoje aperanta: tiu maŝino estas vera novaĵo; tio ne estas ia ennovaĵo de nia flanko [21]; la Lingva Komitato estas kreita ne por entrepreni diversajn danĝerajn novaĵojn, eĉ ne por krei ion, sed nur por kontroli pasive [22]; Zamenhof ĉiam konsilis elprovi novaĵojn per uzado VivZam ; enkonduki en la laborejon ian ĝis nun ne ekzistintan novaĵon Marta ; egale, […] ĉu li estas plej fanatika konservemulo aŭ plej facilanima eksperimentisto de novaĵoj [23].
angle:
1. news 2. news 3. novelty
beloruse:
навіна
bretone:
nevezenti
ĉine:
1. 新事物 [xīnshìwù], 音訊 [yīnxùn], 音讯 [yīnxùn] 2. 新聞 [xīnwén], 新闻 [xīnwén], 消息 [xiāoxi], 風聲 [fēngshēng], 风声 [fēngshēng] 3. 创新 [chuàngxīn], 創新 [chuàngxīn], 创举 [chuàngjǔ], 創舉 [chuàngjǔ], 新事物 [xīnshìwù], 新书 [xīnshū], 新書 [xīnshū], 新版 [xīnbǎn], 新异 [xīnyì], 新異 [xīnyì]
france:
innovation, nouveauté (innovation), nouvelle (annonce)
germane:
1. Neuigkeit 2. Neuigkeit 3. Neuheit
greke:
νέο, είδηση
hebree:
חדשה
hispane:
noticia, novedad
hungare:
1. újdonság 2. hír 3. újítás
indonezie:
berita, inovasi, pembaruan
japane:
ニュース [にゅーす], 新品 [しんぴん]
nederlande:
nieuws
pole:
ciekawostka, wiadomość, nowina
rumane:
curiozitate, știre, mesaj, noutate
ruse:
новость 3. новинка
svede:
nyhet
taje:
2. ข่าว 3. ของใหม่, สิ่งใหม่
tibete:
གསར་འགྱུར་
ukraine:
щось нове, новина, новинка

novaĵisto

Ĵurnalisto kiu kolektas, redaktas, prezentas novaĵojn: la polico devigis al Li subskribi dokumenton, kiu postulas ne paroli al novaĵistoj kaj amaskomunikiloj [24].
angle:
newsman, (news) reporter
beloruse:
журналіст (які займаецца навінамі), рэпартэр
ĉine:
報人 [bàorén], 报人 [bàorén]
france:
journaliste d'information
germane:
Nachrichtenreporter
indonezie:
jurnalis, reporter, wartawan
nederlande:
journalist

noveca

havanta novan econ: kuracistoj sukcesis trakti la virinon, suferantan pro mama kancero, per noveca terapio [25] noveca artefarita mano prezentita en Romo [26]
25. Roberto Pigro: Ĉu estonteca sanigilo por ĉiuspecaj tumoroj?, Monato, 2018/08-09, p. 24
26. Cristina Casella: Noveca artefarita mano prezentita en Romo, Monato, 2018/08-09, p. 23
angle:
innovative
beloruse:
інавацыйны, перадавы
ĉine:
创意新颖 [chuàngyìxīnyǐng], 創意新穎 [chuàngyìxīnyǐng], 突破性 [tūpòxìng]
germane:
innovativ
indonezie:
inovatif
itale:
innovativo
nederlande:
innovatief

novismo

1.
LIN Neologismo: la novismo „diafilmo“ venas de la rusa vorto „диафильм“, hungare „diafilm“, ĝi ne estas analizebla kiel „dia filmo“ [27]; la novismo „obsoleta“ kies neceson en romano la leganto ne tuj kaptas [28].
2.
BELA Maniero, stilo krei artverkon celante rompi kun tradiciaj maniero kaj stilo: novismo de Dusík rilatas ĉiujn parametrojn de la muzika esprimiĝo, en harmonio Dusík uzas komplikajn kromatajn sinsekvojn [29]. VD:modernismo1.a, universalismo
angle:
1. neologism 2. modernism
beloruse:
1. нэалягізм 2. мадэрнізм
bretone:
1. nevezc'her
ĉine:
1. 新詞 [xīncí], 新词 [xīncí], 新來詞 [xīnláicí], 新来词 [xīnláicí] 2. 现代主义 [xiàndàizhǔyì], 現代主義 [xiàndàizhǔyì]
france:
1. néologisme
germane:
1. Neologismus 2. Novismus, Modernismus
hungare:
1. neologizmus
indonezie:
1. neologisme 2. modernisme
nederlande:
1. neologisme
pole:
1. nowizm
rumane:
1. novismului
ruse:
1. неологизм
taje:
1. คำสร้างใหม่, ศัพท์บัญญัติ

novulo

Homo nova en iu afero, okupo, loko (kun ofta implicaĵo: ne sperta pri ties kutimoj kaj agmanieroj, komencanto): en la lernejo de la praktiko de vivo kaj en la malgaja anaro, kiu vagas tra la mondo sub la standardo de mizero, Marta estis novulino, kvankam novulino jam multe suferinta Marta ; li svingis la manon al la indiana tendaro, kie la mestizo firme alrigardis, penante ekkoni la novulojn [30]; „Raportoj“ havas interesan enhavon […] kiu povas interesi kaj novulojn, kaj spertulojn [31] SIN:komencanto, laiko2
30. J. London, trad. R. Rossetti: Dio de liaj prapatroj, La nica literatura revuo, 1:4
31. T. Abramowicz: Raporto de „Varsovia Vento“, Eventoj, 50:2 (marto 1994)
angle:
novice, newbie, greenhorn, newcomer, neophyte
beloruse:
пачатковец
bretone:
neveziad
ĉeĥe:
novic, nováček
ĉine:
新手 [xīnshǒu], 新人 [xīnrén], 新丁 [xīndīng], 初出茅庐 [chūchūmáolú], 初出茅廬 [chūchūmáolú], 外教 [wàijiào], 菜鳥 [càiniǎo], 菜鸟 [càiniǎo]
france:
débutant (subst.), nouveau (subst.)
germane:
Neuling
hispane:
principiante
hungare:
kezdő
indonezie:
pemula, pendatang baru
japane:
新人 [しんじん], 新前 [しんまえ], 新参者 [しんざんもの]
nederlande:
nieuweling
pole:
nowicjusz
rumane:
ucenic
ruse:
новичок
slovake:
nováčik
ukraine:
новачок

*denove

Ree post pli aŭ malpli longa ĉeso: la fenestro longe estis nefermita, mi ĝin fermis, sed mia frato tuj ĝin denove malfermis [32]; la juna vidvino fariĝis denove fianĉino [33]; li atendas kaj plendas kaj denove atendas PrV ; denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj ŝi naskis filon, kaj donis al li la nomon Set: ĉar Dio metis al mi alian semon anstataŭ Habel, kiun mortigis Kain [34]; la objektoj denove miksiĝus inter si, kaj la tuta laboro estus vana FK ; la kurteno falis post la tria akto, leviĝis denove al la kvara FK ; la stranga fianĉo denove nenion skribis FK ; la [malsana] infano falis en sanan dormon kaj povis denove libere spiri FK ; la birdo ne estis mortinta, ĝi estis nur rigidiĝinta, nun ĝi varmiĝis kaj denove ekvivis [35]; antaŭ ses jaroj li forlasis la Palosan monaĥejon, kaj forte maljuniĝinta li nun denove eniras en ĝin FK ; se mi ion faris kaj poste denove faras tion saman, mi ankaŭ venas returne (en mia farado) al tiu punkto, de kiu mi foriris [36]. SIN:ree, refoje
afrikanse:
weer
albane:
përsëri
amhare:
እንደገና
angle:
again, anew, afresh
arabe:
مرة أخرى
armene:
կրկին
azerbajĝane:
yenidən
beloruse:
зноў
bengale:
আবার
birme:
နောက်တဖန်အ
bosne:
opet
bretone:
a-nevez, en-dro
ĉeĥe:
nanovo, opět, zas, zase, znovu
ĉine:
从新 [cóngxīn], 從新 [cóngxīn], 重新 [chóngxīn], 从头 [cóngtóu], 從頭 [cóngtóu], 再一次 [zàiyīcì], 再次 [zàicì], 重又 [chóngyòu]
dane:
igen
estone:
jälle
eŭske:
berriro
filipine:
muli
france:
à nouveau, de nouveau
galege:
novo
germane:
erneut, wieder, noch einmal, noch mal
guĝarate:
ફરીથી
haitie:
ankò
haŭse:
kuma
hinde:
फिर
hispane:
de nuevo, nuevamente
igbe:
ọzọ
indonezie:
lagi
irlande:
arís
islande:
aftur
japane:
再び [ふたたび]
jave:
maneh
jide:
ווידער
jorube:
lẹẹkansi
kanare:
ಮತ್ತೆ
kartvele:
ერთხელ
kazaĥe:
қайтадан
kimre:
eto
kirgize:
дагы бир жолу
kmere:
ជាថ្មីម្តងទៀត
koree:
다시
korsike:
di novu
kose:
kwakhona
kroate:
opet
kurde:
dîsa
latine:
rursus
latve:
atkal
laŭe:
ອີກເທື່ອຫນຶ່ງ
litove:
vėl
makedone:
повторно
malagase:
indray
malaje:
lagi
malajalame:
വീണ്ടും
malte:
darb’oħra
maorie:
ano
marate:
पुन्हा
monge:
dua
mongole:
дахин
nepale:
फेरि
njanĝe:
kachiwiri
okcidentfrise:
wer
panĝabe:
ਨੂੰ ਫਿਰ
paŝtue:
بيا
pole:
na nowo, od nowa, znowu
ruande:
na none
rumane:
din nou, totul din nou, iarăși
samoe:
toe
sinde:
ٻيهر
sinhale:
නැවත
skotgaele:
a-rithist
slovake:
nanovo, opäť, znova
slovene:
ponovno
somale:
mar kale
ŝone:
zvakare
sote:
hape
sunde:
deui
svahile:
tena
taĝike:
аз нав
taje:
อีกครั้ง
tamile:
மீண்டும்
tatare:
тагын
telugue:
మళ్ళీ
tibete:
ཡང་སྐྱར་
ukraine:
ову
urdue:
پھر
uzbeke:
yana
vjetname:
một lần nữa
zulue:
futhi

*malnova [37]

1.
Jam de longe ekzistanta aŭ konata: malnova kutimo; unu amiko malnova pli valoras ol du novaj PrV ; ĉiuj aliaj ekkantis strofon el malnova kanto pri cikonioj [38]; tiu ĉi reciproka ĝentileco estis ĉe la ambaŭ familioj malnova moro, ĉar ili ĉiuj estis tre amikaj inter si kaj vivis en agrabla senceremonieco BdV .
2.
Antaŭa: mi preferas la malnovan metodon; en la bona malnova (pasinta) tempo PrV ; ili parolis pri la malnovaj tagoj [39]; ĝi estis nek laŭ la malnova stilo, nek laŭ la nova BdV ; la Malnova testamento.
3.
(evitinde) (malofte) Longe uzita kaj do subkomprenante: difektita de la longa uzado: ili iris kaj provizis sin per manĝaĵoj, kaj metis malnovajn sakojn sur siajn azenojn kaj malnovajn disŝiritajn kaj flikitajn vinsakojn [40]; ŝuoj malnovaj kaj flikitaj estis sur iliaj piedoj, kaj vestoj malnovaj estis sur ili, kaj ilia tuta pano estis malfreŝa kaj ŝimiĝinta [41]; oni ne enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn, alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos [42]; ŝajnis, ke tio estas tre strangaj malnovaj botoj por tiel riĉa sinjoro [43].
Rim.: Ĉi tiu senco aperas en PV kaj en la PIV-oj pro miskompreno kaj eble pro nacilingva konfuzo kun maljuna. La ekzemploj en tiuj vortaroj estas egale nekonvinkaj. Objekto malnova povas esti kaduka kaj malmultekosta, sed tio ne estas esenca parto de la nocio, kaj tute bone povas esti inverse: malnova objekto (ekzemple vino, artaĵo, palaceto) povas esti ege pli multekosta kaj esti pli fortika kaj bonstata ol iu malmultekosta novaĵo. Inter la nocioj „malnova“ unuflanke, kaj „kaduka, difektita, eluzita“ aliflanke estas proksimume tia asocia rilato, kiel inter „volumeno“ kaj „maso“: ofte, sed ne nepre objekto grandvolumena havas grandan mason, kaj unu povas pensigi pri la alia; sed neniu el tiuj nocioj konsistigas konceptan parton de la alia. Kaj en grado kompara aŭ superlativa, la pli malnova domo nepre havas signifon tempan, apenaŭ tie imageblas la signifo „la pli kaduka domo“. [Sergio Pokrovskij]
angle:
old
beloruse:
стары, старадаўні
bretone:
kozh (n'eo ket nevez)
ĉeĥe:
starý (věc)
ĉine:
古老 [gǔlǎo], 宿 [sù], 旧 [jiù], 舊 [jiù], 年迈 [niánmài], 年邁 [niánmài], 苍老 [cānglǎo], 蒼老 [cānglǎo], 高年 [gāonián], 陈旧 [chénjiù], 陳舊 [chénjiù]
france:
ancien, vieux (objet)
germane:
alt
hebree:
ישן
hispane:
viejo
hungare:
régi
ide:
anciena
indonezie:
lama, tua
japane:
古い [ふるい], 昔の [むかしの], 昔からの [むかしからの], 古びた [ふるびた], 使い古した [つかいふるした]
katalune:
antic
nederlande:
oud
okcitane:
ancian
pole:
dawny, dawna, dawne, stary, stara, stare
rumane:
vechi, fost
ruse:
1. старый, старинный 2. старый, прежний 3. старый, ветхий
slovake:
starý (o veci)
svede:
gammal
taje:
เก่า
ukraine:
старий, давній

*malnovaĵo [44]

Io jam de longe ekzistanta aŭ konata: la bazaro de malnovaĵoj [45]; diversaj malnovaĵoj staris kaj kuŝis tie, bretaroj plenaj je foliujoj kaj dokumentoj delonge ne plu bezonataj, stakitaj lernbenkoj kun inkmakulitaj surfacoj, stativo, ĉe kiu pendis deko da malnoviĝintaj mapoj, pluraj tabuloj de kiuj falis la nigra farbo, rustintaj feraj fornoj, ne plu uzeblaj gimnastikiloj […] [46].
44. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -aĵ'
45. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
46. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
angle:
old stuff
beloruse:
старая рэч, рызман, лахман
ĉine:
旧货 [jiùhuò], 舊貨 [jiùhuò], 旧货市场 [jiùhuòshìchǎng], 舊貨市場 [jiùhuòshìchǎng], 古風 [gǔfēng], 古风 [gǔfēng]
france:
ancienneté, chose ancienne
germane:
Antiquität, Trödel, altes Zeug
indonezie:
barang antik
japane:
古物 [こぶつ]
pole:
staroć
rumane:
bătrânețea, in varsta
taje:
ของเก่า
tibete:
རྙིང་པ་
ukraine:
стара річ, мотлох

renovigi

(tr)
Fari ree (eĉ se alimaniere) nova, ŝanĝante malnovan ekzempleron, malnovajn partojn: renovigi kutimon; Vi renovigas la vizaĝon de la tero [47]; la junaj knabinoj iris al la tablo de Dio, renovigis sian baptan interligon [48]; ho, ve al ni, renovigita flugas nun la danĝero ĉirkaŭ niaj kapoj Ifigenio ; en decembro 1999 okazis solena inaŭguro de la renovigita katedralo, kun granda religia festo kaj koncertoj [49]; ĉu vi jam renovigis vian abonon por 2001 [50]? VD:refreŝigi
47. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 104:30
48. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Plej bela rozo de la mondo
49. Josette Ducloyer: Quimper, Monato, 2000/05, p. 16
50. MonatoS. Maul
angle:
renovate, refurbish, renew
beloruse:
абнаўляць, аднаўляць
bretone:
adneveziñ (v.k.), neveziñ (v.k.)
ĉeĥe:
novelizovat, obnovit, rekonstruovat
ĉine:
更新 [gēngxīn], 刷新 [shuāxīn], 推陈出新 [tuīchénchūxīn], 推陳出新 [tuīchénchūxīn], 續訂 [xùdìng], 续订 [xùdìng]
france:
renouveler
germane:
renovieren, erneuern
hispane:
renovar
hungare:
renovál, megújít, felújít
indonezie:
memperbarui, membarui, merenovasi
japane:
更新する [こうしんする], 修復する [しゅうふくする]
pole:
odświeżać, ponawiać, wznawiać
rumane:
reîmprospăta, înnoi, restabili
ruse:
обновить
slovake:
obnoviť, rekonštruovať, renovovať
taje:
ปรับปรุงใหม่, เปลี่ยนแปลงใหม่
tibete:
ཉམས་གསོ་བྱེད་
ukraine:
відновлювати, відновляти, поновлювати, поновляти, заміняти, замінювати, реставрувати

renoviĝi

(ntr)
Reesti, refariĝi nova aŭ simila al nova ‐ tia freŝa aŭ abunda aŭ bonkvalita ktp, kia estas io nova: via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo [51]; renoviĝantaj energifontoj [52].
angle:
renew itself, become new again
beloruse:
абнаўляцца, аднаўляцца
bretone:
adneveziñ (v.g.), neveziñ (v.g.)
france:
se renouveler
germane:
sich erneuern
hispane:
renovarse
hungare:
megújul
indonezie:
membaru
pole:
odnawiać się
rumane:
reînnoi
ruse:
обновиться, возобновиться re~iĝantaj energifontoj: возобновляемые источники энергии.
ukraine:
відновлюватися, відновлятися, поновлюватися, поновлятися

trompnovaĵo

Intence malĝusta informo, erariga novaĵo: la multiĝo de la trompnovaĵoj ilustras la invadon de la publika spaco per mensogoj [53].
VD:falsa novaĵo, misinformo, mistifiko.
53. A.-C. Robert, trad. V. Lutermano: Malapero de la debatospaco, Le Monde diplomatique, 2021-04-01
angle:
hoax, fake news
beloruse:
фальшывая навіна, фэйкавая навіна
ĉine:
假新聞 [jiǎxīnwén], 假新闻 [jiǎxīnwén]
france:
infoxe, intoxe
germane:
Fake News
indonezie:
berita bohong, hoaks
pole:
fałszywa nowinka
rumane:
vești false
taje:
ข่าวปลอม, ข่าวลวง

falsa novaĵo

Malĝusta, erariga informo pri novaĵo: falsaj novaĵoj estas pli kaj pli popularaj inter interretuloj [54].
VD:trompnovaĵo.
angle:
canard, false report
beloruse:
фальшывая навіна, фэйкавая навіна
ĉine:
報紙虛假消息 [bàozhǐxūjiǎxiāoxī], 报纸虚假消息 [bàozhǐxūjiǎxiāoxī], 假報道 [jiǎbàodào], 假报道 [jiǎbàodào], 誤傳 [wùchuán], 误传 [wùchuán], 謠言 [yáoyán], 谣言 [yáoyán]
france:
fausse nouvelle
germane:
Falschmeldung, Zeitungsente
indonezie:
berita bohong, hoaks
nederlande:
fake news
pole:
fałszywa wiadomość
portugale:
notícia falsa
rumane:
știri false
taje:
ข่าวปลอม

administraj notoj