*ĉiaUV
*ĉia
(kolektiva adj.)
-
De ĉiu speco, kvalito:
domoj plenaj de ĉia bonaĵo
[1];
ligno por ĉia bezono
[2];
mi estis preskaŭ en ĉia malbono
[3];
ili maldolĉigis al ili la vivon […] per ĉiaj laboroj, kiujn ili
kruele metis sur ilin
[4];
ĉia laboro kaj ĉia lerteco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraŭ
alia
[5];
li perdadis ĉian spiritan ekvilibron
[6];
ne ĉian penson metu sur la langon
Hamlet
;
ŝi meritis ĉian laŭdon
[7];
[ili] deziris al ŝi ĉian feliĉon
[8];
ni tie ĉi forlasos ĉian superfluan balaston
EE
;
per deklaro sur la dua paĝo la aŭtoro jam forlasis ĉiajn rajtojn siajn
VivZam
;
oni povu facile trovi la proverbojn, traktantajn pri ĉia dezirata temo
PrV
;
ĉia dono estas bono
PrV
.
ajna1
arbitra, ĉiaokaze, ĉio, ĉiu
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 6:11
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 35:24
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:14
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 1:14
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 4:4
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino

- angle:
- all, every kind of
- beloruse:
- кожны, усякі, усялякі
- ĉine:
- 各类 [gèlèi], 備受 [bèishòu]
- france:
- de toute sorte
- germane:
- jederart, allerhand, jeglicher, jedweder
- hebree:
- את כל
- hispane:
- de toda clase, de todo tipo
- hungare:
- mindenféle, mindenfajta
- japane:
- すべての, あらゆる, どんな~でも
- malaje:
- semua
- nederlande:
- allerlei, ieder (van type), alle (van type)
- pole:
- wszelki, wszelaki, każdy
- portugale:
- de todo o tipo, de toda espécie
- rumane:
- de orice fel
- ruse:
- всякий, всяческий
- slovake:
- každý
- svede:
- all slags
- ukraine:
- усякий