speci/o SPV
specio

Ŝtupo de la botanika kaj zoologia
klasifikoj, kies membroj povas interkruciĝi
kaj heredigi siajn ecojn (species):
Komunlingva Nomaro de Eŭropaj Birdoj […] entenas la nomojn de 579
specioj
[1];
ruĝvertaj gruoj estas minacata specio, kiu loĝas en Japanio, Ĉinio, Koreio kaj
Manĉurio
[2];
la botanikistoj asertas, ke post 50 jaroj 60 000
plantspecioj estos malaperintaj
[3].
speco3
genro
1.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Lando de Espero
3. R. Roze: Vivisekcio de polenero, Monato, 1997:11, p. 12a
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Lando de Espero
3. R. Roze: Vivisekcio de polenero, Monato, 1997:11, p. 12a
- angle:
- species
- beloruse:
- від (біялягічны)
- ĉeĥe:
- živočišný druh
- ĉine:
- 物种 [wùzhǒng], 物種 [wùzhǒng], 种 [zhǒng], 種 [zhǒng]
- france:
- espèce (biol.)
- germane:
- Art, Spezies
- hispane:
- especie
- hungare:
- faj, species
- japane:
- 種 [くさ]
- katalune:
- espècie
- latinece:
- species
- nederlande:
- soort
- pole:
- gatunek
- ruse:
- вид (биологический)
- slovake:
- živočíšny druh
- ukraine:
- вид
speciismo
Opinio, ke homo havas pli vastajn rajtojn ol aliaj
estuloj, rigardata kiel speco de rasismo fare de
kontraŭspeciistoj:
por streki la disigan linion inter ni kaj la aliaj bestoj
[…] se vi elektus la aspekton, kiel barieron, vi
estus kulpa pri iu tipo de rasismo: la speciismo, kiu ne estas
malpli grava
[4];
veganeco baziĝas precipe, eĉ nure, sur kontraŭ-speciismo kaj bestaj rajtoj
[5].
4.
P. L. Cinquantini:
La rajtoj de bestoj, [vidita en 2008]
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
- beloruse:
- відавая дыскрымінацыя, відызм
- france:
- spécisme
- germane:
- Speziesismus
- hispane:
- especismo
- katalune:
- especisme
- pole:
- dyskryminacja gatunkowa, gatunkowizm
subspecio

Tuto de vivuloj de sama specio prezentantaj apartajn,
nature heredatajn ecojn, pli klare distingebla ol
variaĵo
(subspecies):
neniu klara dividlinio estis desegnita inter specioj
kaj subspecioj
[6];
la ĉamo montara tatra (science „Rupicapra rupicapra tatrica“)
estas subspecio
de la ĉamo montara
[7];
la sennaĝila foceno en la Jangzi-rivero estas la sola subspecio de la dolĉakvaj
focenoj en la mondo kaj la sola mamulo en Ĉinio, kiu vivas en dolĉa akvo
[8].
raso
6.
Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 2a
7. Monato, Julius Hauser: Ĉa(r)moj en la parko, 2013
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
7. Monato, Julius Hauser: Ĉa(r)moj en la parko, 2013
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
- beloruse:
- падвід
- ĉeĥe:
- poddruh, subspecies (plemeno, rasa)
- france:
- sous-espèce
- germane:
- Unterart, Subspezies
- hispane:
- subespecie
- japane:
- 亜種 [あしゅ]
- katalune:
- subespècie
- latinece:
- subspecies
- pole:
- podgatunek
- slovake:
- odroda, poddruh
- ukraine:
- підвид
invada specio
Specio, kiu abunde establiĝas en nova teritorio
forpelante aŭ malprosperigante lokajn
speciojn:
la manglo estas konsiderata kiel invada specio
en iuj lokoj kia Havajo, kie ĝi konstituas
unuspeciajn densaĵojn
[9].
- angle:
- invasive species
- beloruse:
- інвазыўны від
- ĉine:
- 入侵物种 [rùqīnwùzhǒng], 入侵物種 [rùqīnwùzhǒng]
- france:
- espèce envahissante, espèce invasive
- germane:
- invasive Art
- hispane:
- especie invasora
- katalune:
- espècie invasora
- pole:
- gatunek inwazyjny
ŝlosila specio
Specio kun tre grava influo pri la speciara riĉeco de ekosistemo, kies formorto
grave
endanĝerigas la ekosistemon:
la konservado de sovaĝejaj gorilopopulacioj en danĝero de forpereo prezentas
malfacilan taskon, […] ĝi ankaŭ estas ŝlosila specio kadre de la ekologio en sia
pluvarbara habitato
[10].
10.
Rüdiger Sachs: 2009 – la Jaro de la Gorilo, Scienca Revuo 4/2009, p. 192
- angle:
- keystone species
- beloruse:
- ключавы від
- france:
- espèce clé de voûte
- germane:
- Schlüsselart
- hispane:
- especie clave
- indonezie:
- spesies kunci
- katalune:
- espècie clau
- ukraine:
- ключові види