fajn/a
fajna
- 1.
-
Prezentanta aŭ akre distinganta
subtilajn diferencojn:
fajnaj filigranoj
[1];
fajnkontura silueto
[2];
[li] videble kapablas je tre detalaj stilaj studoj kaj havas fajnan
orelon por nuancoj
[3];
por ‚rapida‘ la embaraso de riĉeco prezentas almenaŭ ses vortojn, ĉiujn fajne
sencmalsamajn
[4];
la araba skribo ne favoras taŭgan transsendon de tiaj fajnaj sonnuancoj
CKv
;
la fajneco de l’ trajtoj, la densa nigra hararo, la rekta nazo, […]
ĉio disradiis neoftan belecon
ChC
;
li estis poeto kun […] kapablo ellabori ankaŭ komplikan materialon en
fajna, emociveka maniero
EeP
;
ĉe ni tiuj sentoj estas multe pli fajnaj, delikataj, komplikaj kaj intensaj,
ĉar tio apartenas al la kultura vivo
VojaĝImp
;
lia sanga grupo koincidas kun la konkludoj tiritaj el la specimenoj de spermo,
kiun ni trovis ĉe la viktimoj, eĉ laŭ la tre fajnaj subdividoj, kiujn oni
nun uzas
ChM
;
ne estus fajne! […] preparu nin al ŝtormosalt'
[5];
farbi ĝin per guaŝo kaj tre fajna peniko
[6];
fajnsablaj plaĝoj
[7];
bebeto kun fajna haŭto rozkolora
SkandalJozef
;
(figure)
eleganta, kristale fajna lingvo-uzo
EeP
;
ludoj kun fajnaj kaj
moviĝantaj tridimensiaj grafikaĵoj estas la ĉefaj aferoj
[8];
la dua fermentado (aŭ maturiĝprocedo) fajnigas la guston kaj atribuas pli da
mildeco al la biero
[9].
rustikaRim.: Io delikata milde kaj malforte impresas la sentumojn kaj estu tuŝata nur malforte pro rompiĝemo, dum io fajna bezonas akrajn sentumojn por povi distingi ĝiajn nuancojn. Io subtila impresas same, sed kutime senpere kaj nature, dum fajneco fariĝas per kulturado, edukado, prilaborado. Io sublima impresas la animon, la spiriton.
- 2.
- Ekstrakvalita, pursubstanca: fajna oro MkM ; fajnigi metalon; la restoracio estis agrabla, la manĝo bongusta, la vino fajna... ChB ; [sur] la skribotablo […] amaso da fajna papero kiun mi plenigas [10]; disigu la fajron disde la tero, la fajnon disde la malfajno, milde, kun plena komprenemo SatirRak ; (figure) plej fajnaj belec-reĝinoj [11]; (sarkasme) jen fajna societo: kontrabandi, falsi deklarojn, trompi havenajn instancojn MortulŜip . malkruda, rafinitapuranobla
1.
Julian Modest: Vetiha, Monato, 2001/02, p. 26
2. Monato, Frank Roger: La brulanta virino, 2004
3. Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj
4. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
5. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Lamentado
6. Monato, Sylvain Lelarge: La argilaj najbaretoj de Jesuo provenca tradicio, 2004
7. Monato, Marc Gassion: Aude, 2003
8. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
9. Lode van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
10. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
11. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo, 2003
2. Monato, Frank Roger: La brulanta virino, 2004
3. Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj
4. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
5. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Lamentado
6. Monato, Sylvain Lelarge: La argilaj najbaretoj de Jesuo provenca tradicio, 2004
7. Monato, Marc Gassion: Aude, 2003
8. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
9. Lode van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
10. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
11. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo, 2003
- afrikanse:
- fyn
- albane:
- gjobë
- amhare:
- ደህና
- angle:
- fine
- arabe:
- غرامة
- armene:
- տուգանք
- azerbajĝane:
- gözəl
- beloruse:
- файны, тонкі, вытанчаны, далікатны, зграбны, высакаякасны, высакапробны
- bengale:
- জরিমানা
- birme:
- ကောင်းသော
- bosne:
- u redu
- ĉeĥe:
- fajn, hladký, jemný, ušlechtilý, vybraný, vytříbený
- ĉine:
- 微細 [wéixì], 縝 [zhěn]
- dane:
- bøde
- estone:
- trahvi
- eŭske:
- fina
- filipine:
- mainam
- france:
- fin (d'une grande pureté), raffiné ~igi: raffiner.
- galege:
- multa
- germane:
- fein 2. rein, edel
- guĝarate:
- દંડ
- haitie:
- amann
- haŭse:
- lafiya
- hinde:
- ठीक
- hungare:
- 1. finom 2. finom, tiszta (anyag) ~igi: finomít.
- igbe:
- mma
- irlande:
- fíneáil
- islande:
- fínn
- japane:
- 罰金 [ばっきん]
- jave:
- nggoleki
- jide:
- פייַן
- jorube:
- o dara
- kanare:
- ದಂಡ
- kartvele:
- ჯარიმა
- katalune:
- fi, pur, depurat, delicat, exquisit ~igi: refinar, afinar, quintaessenciar.
- kazaĥe:
- айыппұл
- kimre:
- dirwy
- kirgize:
- айып
- kmere:
- ការផាកពិន័យ
- koree:
- 잘
- korsike:
- a grana
- kose:
- isohlwayo
- kroate:
- fino
- kurde:
- baş
- latine:
- postremo
- laŭe:
- ອັນດີງາມ
- litove:
- gerai
- makedone:
- парична казна
- malagase:
- tsara dia tsara
- malaje:
- denda
- malajalame:
- പിഴ
- malte:
- multa
- maorie:
- pai
- marate:
- सुरेख
- monge:
- zoo
- mongole:
- нарийн
- nederlande:
- 1. delicaat 2. zuiver ~igi: raffineren.
- njanĝe:
- zabwino
- okcidentfrise:
- moai
- panĝabe:
- ਜੁਰਮਾਨਾ
- paŝtue:
- ښه
- pole:
- doskonały, pierwszorzędny, doborowy, czysty, bez domieszek, drobny, miałki, cienki, delikatny, subtelny, wrażliwy
- portugale:
- puríssimo, extrafino, de primeira, refinado
- ruande:
- neza
- ruse:
- 1. тонкий, утончённый, изящный, изысканный 2. высшего качества, высокопробный, рафинированный
- samoe:
- lelei
- sinde:
- ٺيڪ
- sinhale:
- දඩ
- skotgaele:
- càin
- slovake:
- drobný, jemný, subtílny, útly
- slovene:
- fina
- somale:
- ganaax
- ŝone:
- naka
- sote:
- ntle
- sunde:
- dengda
- svahile:
- faini
- taĝike:
- хуб
- taje:
- ประณีต, ละเอียด, บริสุทธิ์
- tamile:
- நன்றாக
- tatare:
- әйбәт
- telugue:
- జరిమానా
- ukraine:
- відмінно
- urdue:
- ٹھیک
- uzbeke:
- jarima
- vjetname:
- tốt
- zulue:
- emihle
pli fajna
[12]
-
(p.p. aro de subaroj, rilate al alia)
Ĝin inkluzivanta:
la maldiskreta topologio estas la malplej fajna el ĉiuj;
la idento-bildigo de topologia spaco al topologia spaco kun
pli malfajna topologio estas ĉiam
kontinua.
topologio,
filtriloRim.: Tiu ĉi termino estas klare internacia, kaj ni preferis ne sekvi [13], kiu proponas uzi verbojn de la tipo „pli(al)i“ aŭ „men(al)i“ por kompari la topologiojn. Se iu ne ŝatas la terminon „esti pli fajna“, li simple uzu „inkluzivi“.
12.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro, p.p. topologio
13. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 53
13. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 53
- angle:
- finer (math.)
- ĉeĥe:
- jemnější
- france:
- plus fin (math.)
- germane:
- feiner
- hungare:
- finomabb (részhalmaz)
- katalune:
- més fi[na] (mat. topol.)
- nederlande:
- fijner (wisk.) pli mal~a: grover (wisk.).
- ruse:
- более тонкий (мат.)
- slovake:
- jemnejší
administraj notoj
pli ~a:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.