*tia
*tia
↝ 
- 1.
- Montra adjektivo esprimanta la kvaliton kaj signifanta „de tiu kvalito, grado, naturo, speco“: la stato de l' afero estas tia [1]; mia plano estas tia [2]; kion li farus en tia okazo? [3] mi ne amas tiajn parolojn [4]; li ĝuste tian vidon havis, kiam li en kolero sian pezan glavon en la glacion batis [5]; en tia aŭ alia formo [6]; kio kaŭzis tian grandan ribelon? [7]; ne skribu al mi tiajn (tiel) longajn leterojn [8]; ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? [9]; ili […] ridas en tiaj lokoj, kie estis nenio ridinda [10].
- 2.
- Ekkria samsenca adj.: tia homo mortis!
- 3. ↝
- Korelativa samsenca adjektivo uzata kiel antaŭaĵo al kia aŭ kiel kaj montranta komparon pri kvalito: ĉiu esperantisto povas havi tiajn konvinkojn aŭ fari tiajn agojn, kiajn li volas [11]; mi prenos la robon tian, kia ĝi estas; kia patro tia filo; kia ago, tia pago PrV ; kia naskiĝis, tia grandiĝis PrV ; kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas PrV ; tiaj, kiel mi ne atakas are unu homon [12]; la uzado de la artikolo estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj [13]; li ne estas tia persono, kiu permesus al si tion; spegulon tian, kie vi ekvidos [14].
- 4.
- Montra adjektiva pronomo referencanta antaŭan adjektivon: por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia [15]; la tuta familio sentis sin feliĉa, kaj tia ĝi efektive estis [16]; mi volas aĉeti freŝajn fruktojn, sed vi ne havas tiajn (t.e. freŝajn) [17].
- 5. ↝
-
Montra adjektiva pronomo referencanta antaŭan substantivon kun
nedifina determino:
la sinjoro estas nobelo kaj vi ne estas tia
[18];
al la sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj kaj
kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro
[19];
vane vi serĉas pinglon, en la tuta domo ne troviĝas tia
[20].
Rim.: Kp la malsamajn determinojn (nedifinan kaj difinan) de la tabelvorta apero de la nomo en la frazoj: vi opinias min profesoro, sed mi ne estas tia (nenia ajn, nedifina determino) ― vi opinias min la profesoro, sed mi ne estas tiu3 (mi ne estas li, mi ne estas tiu konkreta profesoro).
1.
William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, akto 2, sceno 2
2. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, akto 2, sceno 1
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 17a
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
5. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, akto 1, sceno 1
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
7. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, akto 4, sceno 5
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 11a
13. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, artikoloj pri esperanto, plena gramatiko de esperanto, regulo 1a
14. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, akto 3, sceno 4
15. Zamenhof tr. Ŝirjaev: Enciklopedio de Esperanto, La moto de la „Unua Libro de Esperanto“ tradukita en la tiutitola artikolo
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Feliĉa familio
17. Kálmán Kalocsay: Waringhien Gaston: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, §53.C.1
18. Moliero, tr. Zamenhof: Georgo Dandin, 1:8
19. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, artikoloj pri esperanto, el la unua libro de la lingvo esperanto, 1
20. Kálmán Kalocsay: Waringhien Gaston: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, §53.C.2

- beloruse:
- такі
- ĉeĥe:
- takový
- france:
- tel, autant (quantité), si (comparaison)
- germane:
- so, solcherart, so beschaffen
- hungare:
- ilyen, olyan
- indonezie:
- semacam itu
- katalune:
- així, d'eixa (d'aquella, de tal) mena
- nederlande:
- zodanig, zulk, zo'n
- pole:
- taki {l.poj. r.m.}, taka {l.poj. r.ż.}, tacy {l.mn. r.m.}, takie {l.mn. r.ż.}, takowy (przest.) {l.poj. r.m.}, takowa (przest.) {l.poj. r.ż.}, takowi (przest.) {l.mn. r.m.}, takowe (przest.) {l.mn. r.ż.}
- rumane:
- de acolo (directia, locul)
- ruse:
- такой 5. таковой
- slovake:
- takýto
tiaaĵo, tiaĵo ↝
-
Io tia:
kial vi volas fari tiaaĵon?
[21];
kontraŭ tiaĵoj la poetoj protestas kaj plendas
[22];
oni ofte mem rimarkas tiaĵon nur kiam aliaj homoj
ĝin rimarkigas
[23]
;
kiam ŝi diras tiaĵojn, mi estas certa ke ŝia cerbo iel
difektiĝis kaj misfunkcias
[24]
.
Rim.: En la Fundamento tia aperas kiel regule formita, neradika tabelvorto. La neregula „derivaĵo“ tiaĵo estas tamen uzata de pluraj aŭtoroj. Vidu la rimarkon ĉe neniigi.
- beloruse:
- нешта такое
- france:
- telle chose
- germane:
- sowas, so etwas, ein solches, ein so beschaffenes, derartiges
- hungare:
- ilyen dolog, hasonló dolog
- katalune:
- cosa tal
- nederlande:
- zoiets, iets dergelijks
- pole:
- coś takiego (podobnego), cosik
- ruse:
- что-то такое, что-то в этом роде