*ŝnur/o PV

*ŝnuro

1.
Kuntorditaj fadenoj uzataj por ligi: ŝi malsuprenigis ilin per ŝnuro tra la fenestro [1]; alligi bubalon per ŝnuro [2]; dum la embuskuloj sidis ĉe ŝi en alia ĉambro, […] li disŝiris la ŝnurojn [3]; ili lasis ilin en la maro, kaj samtempe malligis la ŝnurojn de la direktiloj [4]; fortikaj ankroŝnuroj [5]; gardistoj, armitaj per vipoj, finitaj per pecoj da plumbo kaj fero, anstataŭ la klakŝnuroj (ledrimeno) QuV ; mezurŝnuro (vd mezurilo) [6]; ŝnuro de tridek ulnoj prezentis ĝian mezuron [7]; inter la arboj sur ŝnuroj pendas longa tabulo, tio estas balancilo [8]; la veturigisto […] kuntiris per la mano la longajn kondukŝnurojn (vd kondukrimeno), kaj per voĉo raŭka de teruro li kriis al la ĉevaloj, ke ili haltu Marta ; bruo de interparoloj miksis sin kun plaŭdado de fontano, kies gutoŝnuroj (vd radio4) […] disbatis sin sur [la marmoro] QuV ; kiam oni volis meti la ŝnuron ĉirkaŭ lian kolon (vd pendumi), li diris, ke antaŭ ol mizera pekinto estas ekzekutata, oni ja ĉiam plenumas al li ian senkulpan deziron [9]; en dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu PrV ; (frazaĵo) tordi ŝnurojn el sablo (vane peni) PrV . VD:ĉeno, drato, fadeno, kateno, lineo
2.
MAT[10] Streko, kiu kunligas du punktojn de cirklo, plejofte, aŭ de alia kurbo: la longo de ŝnuro maksimume egalas al la diametro de la koncerna cirklo; mezortanto de ŝnuro trairas la centron.
Rim.: Ekzistas balasta sinonimo „kordo“ PIV1.
afrikanse:
tou
albane:
litar
amhare:
ገመድ
angle:
rope (noun) 2. chord (geometry)
arabe:
حبل
armene:
պարան
azerbajĝane:
kəndir
beloruse:
1. вяроўка, шпагат, шнур 2. хорда
bengale:
দড়ি
birme:
ကြိုး
dane:
reb
estone:
köis
eŭske:
soka
filipine:
ng lubid
france:
1. corde, ficelle tordi ~ojn el sablo: pisser dans un violon. 2. corde
galege:
corda
germane:
1. Schnur, Seil, Strick mezur~o: Richtschnur. 2. Sehne
guĝarate:
દોરડું
haitie:
kòd
haŭse:
igiya
hinde:
रस्सी
hispane:
cuerda 1. cuerda, cordel 2. cuerda
hungare:
1. kötél, zsinór, madzag 2. húr (geometriai)
igbe:
eriri
irlande:
téad
islande:
reipi
itale:
2. corda
japane:
ロープ
jave:
tali
jide:
שטריק
jorube:
kijiya
kanare:
ಹಗ್ಗ
kartvele:
საბაგირო
kazaĥe:
арқан
kimre:
rhaff
kirgize:
аркан
kmere:
មិនទាន់មានច្បាប់ប្រឆាំង
koree:
로프
korsike:
corda
kose:
intambo
kroate:
konop
kurde:
werîs
latine:
fune
latve:
virve
laŭe:
ເຊືອກ
litove:
virvės
makedone:
јаже
malagase:
tady
malaje:
tali
malajalame:
കയര്
malte:
ħabel
maorie:
taura
marate:
दोरी
monge:
hlua
mongole:
олс
nederlande:
1. touw 2. koorde
nepale:
डोरी
njanĝe:
chingwe
okcidentfrise:
tou
panĝabe:
ਰੱਸੀ
paŝtue:
رسۍ
pole:
sznur 1. sznur 2. cięciwa
portugale:
corda
ruande:
umugozi
ruse:
1. верёвка, шнур, канат 2. хорда
samoe:
maea
sinde:
رسي
sinhale:
කඹය
skotgaele:
sìoman
somale:
xarig
ŝone:
tambo
sote:
thapo
sunde:
tali
svahile:
kamba
taĝike:
ресмоне
taje:
เชือก
tamile:
கயிற்றில்
tatare:
аркан
telugue:
తాడు
tibete:
ཐག་པ་
tokipone:
linja
ukraine:
мотузка
urdue:
رسی
uzbeke:
arqon
vjetname:
dây
zulue:
ngentambo

ŝnuri

Ligi per ŝnuro: liaj triplandumaj botoj estis ŝnuritaj ĝis la genuo MkM ; la veturilo balanciĝis en la kavoj […] ŝi ĉirkaŭŝnuris ĝin malbone, fojon post fojo ŝi reŝnuris VRA ; mi kunŝnuros miajn manojn kaj piedojn kaj tuj saltos en la maron MortulŜip .
angle:
tie (vt)
beloruse:
шнураваць, прашнураваць
france:
attacher par une corde, encorder
germane:
schnüren
hispane:
atar con cuerda, encordar
japane:
しばる, くくる
pole:
związać liną, zasznurować
ukraine:
в’язати, зв’язувати мотузком, зав’язувати

ŝnurego

TEKMAR Aparte dika ŝnuro el vegetaĵaj aŭ metalaj fadenoj, uzata por tiri aŭ movi pezajn objektojn: subite la ŝnuregoj, kiuj [la balonon] tenis, estis distranĉitaj, kaj nun ĝi ekflugis supren kun la aerveturisto [11]; ŝi malsekigis [la fadenon] per siaj larmoj, kaj tial ĝi estis fortika kiel ankra ŝnurego [12]; sur la ŝnuregoj [kunligantaj du turojn] glitas super la akvo de bordo al bordo vagonetoj [13]. SIN:kablo 1
angle:
painter (noun, nautical), hawser (noun, nautical), cable (noun, rope)
beloruse:
трос, канат
france:
câble (faisceau de fils), filin, cordage (câble)
germane:
Seil, Tau
hispane:
maroma, jarcia (término marino), cable (arnés de cables), cabo, cordaje (término marino)
itale:
fune, gomena, cordone
japane:
大綱 [おおづな], ケーブル [けーぶる]
pole:
lina
ruse:
канат, трос
ukraine:
мотуз, канат

ŝnurestro ItEsp

SPO Tiu, kiu gvidas vicon de montogrimpistoj kunligitaj per sekurŝnuro.
angle:
climb leader
france:
premier de cordée
germane:
Seilführer
hispane:
guía de cordada (alpinismo)
itale:
capocordata
pole:
lider wspinaczki

ŝnuristo

Faristo de ŝnuroj: la ŝnuristo tordas siajn ŝnurojn sur la ligna vojeto, kiu iras laŭlonge de la murego [14]; la ruzulo prenis lin per la piedoj […], turniginta lin rapide kiel ŝnuristo [15].
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
15. Bal de la enmaskigitoj, The Esperantist, Vol. 2, No. 4 |
angle:
ropemaker
beloruse:
вытворца канатаў, тросаў
germane:
Seiler
pole:
powroźnik
ukraine:
виробник мотузок, канатник

kaptoŝnuro

Ŝnuro kun granda maŝo, kiun oni ĵetas ĉirkaŭ ion por kapti ĝin: memfida svingo de la majstra mano... la fatala kaptoŝnuro falis sur la kornojn de juna belega cervido Ĉukĉoj ; ĉu pro la kirlaj ondoj de preterveturanta giganta kesto, aŭ tial, ke oni ne tenis sufiĉe flekseble la kaptoŝnuregojn dum la tajdoŝanĝo – la farbanto ekflugas sur sia mortobalancilo for de la ŝelo MortulŜip . SUB:lazo
angle:
lasso (noun)
beloruse:
ласо, аркан, захлыстка
germane:
Fangleine
japane:
投げなわ [なげなわ], 輪なわ [りんなわ]
pole:
arkan, lasso
ukraine:
аркан, ласо

rektoŝnuro

TEK Ŝnuro servanta por desegni rektajn liniojn, plejofte horizontalojn, por vicigi aĵojn laŭ unu sama rekta linio: aleo desegnita per la rektoŝnuro PIV1 ; kiu etendis super ĝi rektoŝnuron [16]?
angle:
string line
beloruse:
шнур (прызначаны для рысаваньня, вытрымліваньня простай лініі)
france:
cordeau
germane:
Richtschnur
hispane:
tendel
hungare:
mérőzsinór, zsinórmérték
itale:
guida (corda o cordino)
japane:
細なわ [ほそなわ]
pole:
linka napięta
ruse:
мерный шнур
ukraine:
шнур (для дотримання прямої лінії)

administraj notoj

~estro : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.