*rembur/i

*remburi

(tr)
1.
(komune) Pufigi kusenon aŭ seĝon plenŝtopante ĝin per lano, haroj, plumoj aŭ ia elasta materio: ĉirkaŭe en la ĉambro estis distrita ankoraŭ multo da sendifinaj puf-seĝoj, aŭ kiel ili estas nomataj, tiuj remburitaj, rondaj, kvarangulaj kaj ovalaj objektoj kun bluaj atlasaj kovriloj FK ; la zono konsistas el remburita tolo, tegita per flava aŭ ruĝa lano, ĉirkaŭita de 7-9 sonoriletoj [1]; mebloj ne troviĝas en la ĉambro, nur larĝa breto, kiu parodias tablon, kaj remburita benketo [2]; pordetoj […] remburitaj kaj najlgarnitaj [3]; malkiel alilandaj futbalistoj, la usonaj portas kaskojn kaj remburitajn protektaĵojn [4]; sportiloj kiel ekzemple boko, kies ledtegaĵo estis tiom fendhava, ke elpendis la remburaĵo, krevintaj pezpilkoj, stako de malnovaj makulitaj gimnastik-matracoj, cetere kelkaj remburitaj bestoj, kiuj duone estis voritaj de tineoj, inter ili granda strigo [5].
2.
KompLeks Aldoni spacetojn inter la vortojn de teksto por doni deziratan formon al la tekstorando (precipe por alkadrigo): komposti tekston senrembure. PIV2 VD:alkadrigi, emfazi, rektigi
1. Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 16
2. Stefan Maul: Ŝpar-hoteloj, Monato, 2006/07, p. 5
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
4. Garbhan MacAoidh: Multvizaĝa futbalo, Monato, 2004/06, p. 18
5. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
angle:
1. pad, stuff 2. quad, justify
beloruse:
1. набіваць (штосьці чымсьці) 2. рабіць выключку (у тэксьце)
ĉeĥe:
vycpat, čalounit
germane:
1. polstern, füllen 2. austreiben, Blocksatz benutzen
hispane:
1. rellenar (un cojín)
hungare:
1. kárpitoz
japane:
詰め物をする [つめぶつをする]
nederlande:
1. vullen (v.kussen)
pole:
1. napychać, wypychać, wyściełać 2. justować, wyrównywać do marginesów
portugale:
1. estofar
ruse:
1. набивать (мебель, тюфяк, подушку) 2. разогнать (строки), выключить (текст)
slovake:
vypchať (vankúš, stoličku ap.), vypchať (vankúš| stoličku ap.)
ukraine:
набивати (меблі, матраци і т.п.)

administraj notoj

pri ~i 2.:
       Kiel oni nomas la aldonon de spacetoj inter unuopaj literoj samcele (ĉu ankaŭ remburi?)
       kaj la mallarĝigon de spacetoj (ĉu malremburi?)
       [WD]