lukr/i PIV1

lukri

Enspezi per sia laboro; perlabori, laborakiri: la lukranta, militista, kaj gardista klasoj priatentas siajn proprajn taskojn en la civito [1]; sukcesinta viro multe lukranta kaj multe respektata [2]; instruisto, parenteze, lukras hore malpli ol unu eŭron [3]; la montajdo helpis ankaŭ al neleĝa lukrado […] de la politikaj partioj [4]. VD:gajni1, salajriĝi
1. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Kvar
2. Monato, Lin Sheng: Forpasis mia karulino, 2006
3. Monato, Paul Gubbins: Revo realigita, 2010
4. Monato, Hektor Alos i Font: Koruptado demisiigas prezidanton, 2011
angle:
earn money
ĉine:
挣钱 [zhèngqián], 掙錢 [zhèngqián], 賺錢 [zhuànqián], 赚钱 [zhuànqián], 賺 [zhuàn], 赚 [zhuàn]
france:
gagner de l'argent
germane:
Geld verdienen

lukra

(pri laboro ks) Donanta sufiĉe da enspezo: por akiri sian vivpanon, la avo liveras lakton al diversaj klientoj […] malfacila kaj apenaŭ lukra laboro [5]; la tapiŝo estis aŭkciita je la konsiderinda sumo […], ŝajne lukra vendo, ĝojiga profito por ambaŭ (flankoj) [6]. VD:profita
5. Monato, Donald Broadribb: Malnovstila rakonto porinfana, 2005
6. Monato, Jomo Ipfelkofer: Tapiŝon ne deziris, traŭmaton akiris, 2012
angle:
lucrative, remunerative
ĉine:
有利可图 [yǒulìkětú], 有利可圖 [yǒulìkětú]
france:
rentable
germane:
einträglich, lukrativ, (die Mühe) lohnend, (der Mühe) wert

administraj notoj