rendiment/o
rendimento
- 1.
Kvociento de utila laboro per elspezita energio: la produktado de elektro per fotovoltaaj ĉeloj provokas kritikojn, pro la alta kostoprezo kaj la malgranda rendimento, ĝi estas efika nur en idealaj cirkonstancoj, kie abundas suno [1]; dum antaŭ kelkaj jaroj neniu dubis pri la utilo de biokarburaĵoj, oni nun ĝenerale konsentas ke ili apenaŭ efikas kontraŭ la klimatŝanĝiĝo, ĉar ilia produktado postulas tro da energio, foje la rendimento eĉ estas negativa [2].
- 2.
Produktokapablo de rimedo: kampo, maŝino ks: la loĝantoj de la Mekong-delto, ĉe la suda landparto, per du rizrikoltoj ricevas jarajn rendimentojn de 10 ĝis 12 tunoj/ha [3].
enspezo
- 3.
Profito akirita per kapitalo (valorpapero, investoj) en formo de dividendo, rento ktp: la banko, kiu daŭre havis grandajn gajnojn, nun strebas al rendimento de 25 el propra kapitalo [4].
1.
Monato, Roland Rotsaert: Ĉu biokarburaĵoj helpas aŭ malhelpas?
2. Monato, Roland Rotsaert: Manĝi estos pli koste
3. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
4. Monato, Stefan Maul: Diabla cirklo
2. Monato, Roland Rotsaert: Manĝi estos pli koste
3. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
4. Monato, Stefan Maul: Diabla cirklo
- angle:
- performance, efficiency 3. yield
- beloruse:
- 1. прадукцыйнасьць, каэфіцыент карыснага дзеяньня 3. даходнасьць, прыбытковасьць, рэнтабельнасьць
- france:
- rendement, efficience
- germane:
- 1. Wirkungsgrad 2. Ausbeute, Ertrag 3. Rendite
- hungare:
- 1. hatásfok 3. hozam, jövedelmezőség
- portugale:
- 1. rendimento
- ruse:
- 1. отдача, производительность, коэффициент полезного действия 3. доходность, прибыльность, рентабельность
- ukraine:
- продуктивність, ефективність
rendimenta
Profita: [la] minado ĝis nun ne estis ekonomie rendimenta [5]; la ŝtataj monolitoj estis dispecigitaj kaj disvenditaj al pli rendimentaj privataj kompanioj [6].
5.
Monato, last: Revoj pri skistogaso, 2011
6. Monato, Paul Gubbins: Forpasis la (in)fera sinjorino, 2013
6. Monato, Paul Gubbins: Forpasis la (in)fera sinjorino, 2013
- germane:
- profitabel, effizient
- ukraine:
- продуктивний, ефективний
altrendimenta
-
Havanta altan rendimenton:
[riz]varioj altrendimentaj
[7];
patrinoj timis pri la efikoj de altrendimenta kultivado kaj malsanigaj manĝaĵoj por
la infanoj
[8].
fekunda3, fruktodona
7.
Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
8. Monato, Marie-Ho: La ekologiaj nutraĵoj de AMAP, 2010
8. Monato, Marie-Ho: La ekologiaj nutraĵoj de AMAP, 2010
- germane:
- ertragreich