*fenestr/o

*fenestro

1.
Malfermaĵo en muro de konstruaĵo por enlasi lumon kaj aeron, ordinare garnita per vitraĵo: la krajono kuŝas sur la fenestro [1]; li staris tutan horon apud la fenestro [2]; antaŭ la fenestroj de sia ĉambro, malfermitaj en la direkto al Jerusalem, li tri fojojn ĉiutage genuis kaj preĝis [3]; ŝi malsuprenigis [la virojn] per ŝnuro tra la fenestro, ĉar ŝia domo estis en la muro de la urbo, kaj ŝi loĝis en la muro [4]; sur la fenestro sidis junulo [5]; [ŝi] ŝovis sian vizaĝon malantaŭ la flankkurtenojn de la fenestroj, kie staris la belegaj floroj de ŝia patrino [6]; la luno brilis tra la fenestro sur la mezon de la planko [7]; en la fenestro de la unua etaĝo pasis ombro [8]; bela dometo kun ses frontaj fenestroj Marta ; senfenestra brikokolora muro Marta ; la lumo, kiu envenis tra la tegmentfenestro, nerimarkeble malintensiĝis [9]; pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro PrV . SUB:luko
2.
Kadro garnita per vitraĵo(j) por fermi tian malfermaĵon: la pluvo faladis torente kaj la ventego furiozis ĉe ĉiuj fenestroj [10]; li apogis la kapon al la kadro de la fenestro kaj profunde ekĝemis [11]; oni malfermis la fenestrojn, por enlasi iom da freŝa aero [12]; Marta staris ĉe la kradfenestro en la ĉelo, rigardante senmove la ĉielon [13]; la vento fajfadis tra la krada fenestro [14]; la domo estas konstruita el pano kaj kovrita per kukoj, la fenestroj estis el hela sukero [15]; ili kuraĝis frapi delikate la fenestron [16]. SUB:vitraloVD:fenestrokruco
3.
KOMP Parto de komputila ekrano uzata kiel aparta ekrano: dialoga, konzola, redakta fenestro; la tiama kompostilo montris en „fenestreto“ nur la 20 laste tajpitajn signojn [17]; aŭtomate malfermiĝos la retpoŝta programo kaj ĝi montros fenestron, en kiu eblos tuj tajpi retmesaĝon [18]; la serĉilo alireblas per blanka fenestreto sube sur la ekrano [19].
afrikanse:
venster
albane:
dritare
amhare:
መስኮት
angle:
window
arabe:
نافذة
armene:
պատուհան
azerbajĝane:
pəncərə
beloruse:
акно
bengale:
উইন্ডো
birme:
ပြတင်းပေါက်
bosne:
prozor
bulgare:
прозорец
ĉeĥe:
fenestra, okno, okénko, otvor
ĉine:
窗口 [chuāngkǒu], 窗戶 [chuānghu], 窗 [chuāng], 窗戶欞 [chuānghùlíng], 楪 [dié]
dane:
vindue
estone:
aken
eŭske:
leihoa
filipine:
window
france:
fenêtre
galege:
fiestra
germane:
Fenster tegment~o: Dachfenster.
guĝarate:
વિન્ડો
haitie:
fenèt
haŭse:
taga
hinde:
खिड़की
hispane:
ventana
hungare:
ablak
igbe:
windo
indonezie:
jendela tegment~o: jendela atap.
irlande:
fuinneog
islande:
glugga
japane:
[まど]
jave:
jendhela
jide:
פֿענצטער
jorube:
ferese
kanare:
ವಿಂಡೋ
kartvele:
ფანჯარა
kazaĥe:
терезе
kimre:
ffenestr
kirgize:
терезе
kmere:
បង្អួច
koree:
korsike:
fenêtre
kose:
ifestile
kroate:
prozor
kurde:
pace
latine:
fenestram
latve:
logu
laŭe:
ປ່ອງຢ້ຽມ
litove:
langas
makedone:
прозорец
malagase:
varavarankely
malaje:
tetingkap
malajalame:
ജാലകം
malte:
tieqa
maorie:
matapihi
marate:
विंडो
monge:
qhov rais
mongole:
цонх
nederlande:
venster
nepale:
सञ्झ्याल
njanĝe:
zenera
okcidentfrise:
finster
panĝabe:
ਵਿੰਡੋ ਨੂੰ
paŝtue:
کړکۍ
pole:
okno
portugale:
janela
ruande:
idirishya
ruse:
окно
samoe:
faʻamalama
sinde:
دري
sinhale:
කවුළුව
skotgaele:
uinneig
slovake:
okienko, otvor
slovene:
okno
somale:
furmo
ŝone:
hwindo
sote:
fensetere
sunde:
jandela
svahile:
dirisha
taĝike:
тиреза
taje:
หน้าต่าง
tamile:
சாளர
tatare:
тәрәзә
telugue:
విండో
tibete:
སྒེ་ཁུང་
tokipone:
lupa
ukraine:
вікно
urdue:
ونڈو
uzbeke:
deraza
vjetname:
cửa sổ
zulue:
iwindi

fenestraĵo

KOMP En grafika fasado, ĉia parto de fenestro, uzata por ekigi agon: butono, menuo, rulumskalo ktp.: la fenestraĵo estas akompanata de teksta prezento [20].
angle:
widget
beloruse:
кіроўны элемэнт (акна ў графічным інтэрфэйсе)
germane:
Fensterelement, Steuerelement
hungare:
ablakelem, eszközprimitíva
pole:
kontrolka, aktywny element okna
ruse:
управляющий элемент

fenestreto

Tre malgranda fenestro: supre en la turo de la preĝejo […], li rigardis tra la fenestreto trans la rivereton [21]; pala radio de decembra suno, trabatante al si la vojon tra multego da kornicoj kaj muraj anguloj, origis la malgrandan fenestreton de la mansardo Marta ; la komandanto restis antaŭ sia spionfenestreto, rigardadante KPr ; la vaporŝipo malrapide debordiĝas […], la rondaj iluminfenestretoj ĵetas flavajn radietojn malsupren, en la nigran akvon Metrop ; la horloĝeto […] frakasiĝis kiam la montriloj indikis 11:03 kaj la datfenestreto la ciferon „6“ ChV . VD:luko, giĉeto
beloruse:
акенца
ĉeĥe:
okénko
france:
fenestron
germane:
Fensterchen spion~eto: Spähluke.
hungare:
ablakocska, kis ablak
japane:
小窓 [こまど]
nederlande:
venstertje
pole:
okienko, lufcik, świetlik, wizjer
ruse:
окошко, окошечко, форточка
slovake:
okienko
ukraine:
віконце, віконечко, кватирка

elfenestriĝi

(ntr)
Eliĝi tra fenestro (kaj eventuale fali): li sonorigas ĉe la pordo, kaj tiam elfenestriĝas kapo de sinjorino [22]; amiko […] elfenestriĝis, sin mortigante [23].
22. J. Shemer: Pakaĵo por S-ino Levi, REGo, 2006-10 (36)
23. A. Zecchin: La Homo kiu ne Sukcesis Trompi sin mem, [2012]
beloruse:
выйсьці з акна, выпасьці з акна
france:
se défenestrer, sortir par la fenêtre
indonezie:
keluar lewat jendela

montrofenestro, montra fenestro, ekspozicia fenestro

Fenestro en butiko por elmontri la komercaĵojn: infanoj ĉe montrofenestro [24]; sensacio en la montra fenestro, vivanta salamandro! KKr ; oni frakasis fenestrojn de kelkaj bankoj kaj la montrofenestrojn de du […] rapidmanĝejoj [25]; la ekspoziciaj fenestroj de la magazenoj aspektis tre bele Marta .
24. K. Kalocsay: Streĉita kordo , ĉapitro: Vizaĝoj kaj pejzaĝoj
25. Jiří Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2001/01, p. 12
angle:
display window
beloruse:
вітрына
bulgare:
витрина
ĉeĥe:
výklad, výkladní skříň, výloha
ĉine:
展覽櫥窗 [zhǎnlǎnchúchuāng], 橱窗 [chúchuāng]
france:
vitrine, devanture
germane:
Schaufenster
hungare:
kirakat
indonezie:
etalase
japane:
陳列窓 [ちんれつまど], ショーウィンドウ
nederlande:
vitrine
pole:
witryna, okno wystawowe, wystawa (pot.)
ruse:
витрина
slovake:
výklad
ukraine:
вітрина

ŝprucfenestro

KOMP Tiu fenestro de komputila ekrano, kiu subite aperas, plej ofte neatendite kaj kun reklamo, parte kovranta aliajn fenestrojn: Firefox […] inkluzivas ŝildon kontraŭ ŝprucfenestroj, Guglo-serĉejon kaj la eblon navigi per langetoj [26]; ĝenaj kiel ŝprucfenestraj varbanoncoj [27].
26. M. N. Lins: Foliumiloj denove interbatalas, Monato, 2005:1, p. 17a
27. Vikipedio, Gemini (interreto)
angle:
pop-up window
beloruse:
выплыўнае акно
germane:
Pop-up-Fenster
hispane:
ventana emergente
indonezie:
jendela pop-up
japane:
ポップアップウインドウ
nederlande:
pop-upvenster
pole:
wyskakujące okienko, pop-up
portugale:
janela pop-up
ruse:
всплывающее окно

tempofenestro

SCI Tempintervalo konvena por iu tasko dum antaŭe aŭ poste ĝi ne eblas: se la cerbo ne ricevas la konvenan stimuladon ene de tiu aparta, decida tempofenestro, tiam ĝi ne sukcesos renoviĝi en posta fazo [28]; post la malkonvena vetero hodiaŭ la spacmisio al Marso devos lanĉiĝi ene de kelkhora tempofenestro la venontan vendredon; [la] du γ-kvantumoj estas detektitaj preskaŭ samtempe (t.e. dum la tempofenestro de ĉirkaŭ 10 nanosekundoj) [29].
angle:
time frame, time slot
beloruse:
акно (прамежак часу), фортка (прамежак часу)
ĉine:
时程 [shíchéng]
france:
fenêtre de lancement
germane:
Zeitfenster

administraj notoj

~aĵo: Mankas dua fontindiko.