*profesi/o
*profesio
-
Ĉiu okupo, per kiu oni akiras
vivrimedojn:
se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antaŭ reĝoj
[1];
la maljuna avo laŭ sia profesio estis skulptisto, kaj tio estas tia homo, kiu
eltranĉas la antaŭaĵajn figurojn, laŭ kiuj ĉiu ŝipo havas sian nomon
[2];
juĝanto: kiel oni vidas el la preparaj aktoj, la ŝtelado estas via profesio
FK
!
malriĉa fiŝkaptisto […] tute kaj plene estis okupita de sia profesio
[3];
lia profesio metadis lin ofte en la antaŭon de la plej respektindaj homoj de la
urbo […] kun plena rajto kaj plena kompetenteco, li […]
estis koĉero de funebra veturilo
[4];
komenci la profesion de instruistino
Marta
;
en sia profesio ŝi estis diligenta kaj senlaca
[5].
metio
arto, fako3, laborloko, ofico, posteno3
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 22:29
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
- angle:
- profession
- beloruse:
- прафэсія
- ĉeĥe:
- povolání, profese
- france:
- profession
- germane:
- Beruf
- hispane:
- profesión
- hungare:
- foglalkozás, szakmai
- nederlande:
- beroep
- norvege:
- yrke
- pole:
- zawód, profesja
- portugale:
- profissão
- ruse:
- профессия
- slovake:
- povolanie
- svede:
- yrke
- ukraine:
- професія, фах, спеціальність
- volapuke:
- cal
profesii
(tr)
-
Praktiki profesion:
mi profesias per la kuracado de vundoj kiujn antaŭe faris aliaj
VaK
;
oni transiris ankaŭ en la eldonejo, kie mi profesias, de „antikva“ al moderna
redaktoprogramo
[6];
granda estas la prerogativo, kiun entenas la migranta kavaliraro, ĉiu tiu, kiu
profesias ĝin, fariĝas konata kaj fama
DKM
.
labori, servi1
- angle:
- practice
- beloruse:
- займацца (нейкай справай прафэсійна)
- france:
- exercer (une profession)
- germane:
- praktizieren
- hungare:
- (szakmát) gyakorol, (foglalkozást) folytat
- nederlande:
- een beroep uitoefenen
- pole:
- uprawiać zawód
- ukraine:
- займатися
- volapuke:
- calön
profesia
- Rilata al profesio; de, laŭ profesio ktp: la konfirmitoj kunkantis […] ja ankoraŭ neniaj profesiaj zorgoj ilin premis [7]; li estis profesia lignosegisto [8]; li estas ligata de la profesia sekreto ChL ; profesia devo ChL ; eksterprofesiaj laboristoj InfanTorent2 ; la krueleco estas necesa, profesia, kvankam malŝatinda tre ofte, sed ĝi estas la leĝo de la milito LGA .
7.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto
- angle:
- professional
- beloruse:
- прафэсійны
- germane:
- beruflich
- ukraine:
- професійний, фаховий
profesiisto, profesiulo
-
Homo, kiu praktikas okupon por gajni vivrimedojn:
la plej malklera profesiisto kreas sian bezonatan vorton bone, dum la plej
aŭtoritata […] filologo kreus ĝin sensence
[9];
[tio] validas por zoologo, medicinisto, juristo, historiisto,
elektrikisto, tajloro kaj ĉiu alia profesiulo
Ret
;
fervojistoj sidas inter vi kune kun edukistoj, oficistoj aŭ aliaj profesiuloj
Ret
;
la oratoro estas profesiulo, se li parolas pri sia fako
Ret
;
komercistoj kaj profesiuloj ofte uzis tiun placon kiel renkontejon, kvazaŭ borson
Iŝtar
.
amatoro
fakulo, majstro1, metiisto, oficisto, specialisto
9.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
- angle:
- professional
- beloruse:
- прафэсіянал
- ĉeĥe:
- odborník, profesionalista, profesionista, profesionál, profik (hovor.)
- france:
- professionnel
- germane:
- Professioneller
- hungare:
- szakember, szakmabeli, profi
- nederlande:
- beroeps (z..nw.)
- pole:
- profesjonalista, fachowiec
- ruse:
- профессионал
- slovake:
- odborník, profesionál
- ukraine:
- професіонал, фахівець
- volapuke:
- calel
libera profesio
- 1.
(ĉe la antikvuloj) Okupo konvena al liberulo, kontraste al la „sklavaj okupoj“; (en mezepokaj universitatoj) komuna nomo por gramatiko, dialektiko, retoriko, aritmetiko, geometrio, muziko kaj astronomio.
Rim. 1: La antikvuloj kutime ne distingis inter arto kaj metio aŭ profesio; traduki la latinan „artes“ en „artes liberales“ per „artoj“ estas mistraduki.Rim. 2: PV kaj PIV nomas tion „liberala“ profesio, arto; ankaŭ tio estas sklava mistraduko: neniel temas pri liberalismo, toleremo aŭ permesemo ― temas pri liberula okupo; tial plimulto da lingvoj distingantaj inter „libera“ kaj „liberala“ uzas ĉi tie la adjektivon „libera“.- 2.
Memstara profesio, kiu estas nek metio, nek dungita okupo: 40,5 % de la BEA-membraro profesie aktiva havas profesiojn en la klaso de liberaj profesiuloj, instruistoj, teknikistoj kaj artistoj EeP ; la Fonduso insistis por ke ni […] forigu la sekurecojn kiuj protektas la liberajn profesiojn MD14 .
- angle:
- 1. liberal arts profession
- beloruse:
- 1. свабодная прафэсія
- ĉeĥe:
- 1. svobodné umění
- france:
- 1. profession libérale
- germane:
- 1. freier Beruf 2. Freiberuf
- greke:
- 1. ελεύθερο εππάγγελμα
- hungare:
- 1. szabad művészet
- nederlande:
- 1. vrij beroep
- norvege:
- 1. fritt yrke
- pole:
- 1. wolny zawód
- portugale:
- 1. profissão liberal
- ruse:
- 1. свободная профессия