evaku/i PV

evakui

(tr)
1.
Organizite transporti homojn aŭ aĵojn el unu loko en alian por savi el danĝero kaj (plej ofte) kun la intenco poste revenigi en la konstantan lokon: vilaĝoj estis evakuitaj, sed nur de la rusaj loĝantoj Kon11 ; ĉirkaŭ 160 000 loĝantoj estas evakuitaj […] ĉirkaŭ la damaĝita centralo [1]; Oyama plurfoje erupciis, […] jen la unua fojo, ke la insulanoj devis forlasi sian hejmon kaj nur la dua fojo, ke okazis tia evakuo: en 1986 loĝantoj de najbara insulo Oosima same estis evakuitaj [2].
2.
Amase forlasi loĝlokon, urbon, regionon pro proksima danĝero: MIL la malamiko evakuis la okupitan teritorion; du miloj da vilaĝanoj, ĉiuj evakuis kaj la vilaĝo fariĝis tute senhoma [3]. VD:malokupi
VD:malplenigi, savi
Rim.: La du sencoj de la vorto gramatike kontraŭdiras unu al la alia, sed ambaŭ renkonteblas en la viva lingvo. Evidente, la uzo ankoraŭ ne stabiliĝis. [Jurij Finkel]
1. Monato, Isikawa Takasi: Fandiĝis konsciencoj, fandiĝis reaktorkernoj, 2012
2. HORI Jasuo/pg: Kiam verda insulo nigriĝas, Monato, 2000/12, p. 16
3. Hemmi Yô, trad. Doi ĉieko: Homoj manĝantaj, „la vilaĝo kie bonodoras tilio“, p. 93a
angle:
evacuate
beloruse:
1. эвакуаваць 2. пакідаць (месца)
ĉeĥe:
evakuovat, nuceně, vyklidit (vojensky), vyklidit spěšně
france:
évacuer
germane:
evakuieren, räumen
hispane:
evacuar
hungare:
evakuál, kiürít
japane:
撤退する [てったいする], 撤兵する [てっぺいする], 立ち退かせる [たちのかせる], 引き揚げさせる [ひきあげさせる]
pole:
ewakuować
portugale:
evacuar
ruse:
1. эвакуировать 2. покинуть (место), оставить (территорию)
slovake:
evakuovať, vyprázdniť, vysťahovať
svede:
evakuera
ukraine:
евакуювати

evakuo

Amasa forlaso de antaŭe loĝata, okupata loko: MIL la rapida evakuo devigis nian armeon lasi la artilerion al malamikoj; [en] la fama rezolucio 242 de Unuiĝintaj Nacioj [estis postulita] evakuo de ĉiuj teritorioj okupitaj dum la milito de 1967 kaj rajto por Israelo kaj Palestino vivi en sekuraj landlimoj [4].
4. Monato, Éric Collignon: Israelo 60-jara (11), 2009
angle:
evacuation
beloruse:
эвакуацыя
ĉeĥe:
evakuace
ĉine:
把人全赶出 [bǎrénquángǎnchū], 疏散 [shūsàn], 淸出 [qīngchū]
france:
évacuation
germane:
Evakuierung, Räumung
hispane:
avacuación
hungare:
evakuálás, kiürítés
japane:
撤退 [てったい], 撤収 [てっしゅう], 撤兵 [てっぺい], 退去 [たいきょ], 疎開 [そかい]
pole:
ewakuacja
ruse:
эвакуация
slovake:
vyprázdnenie, vysťahovanie

administraj notoj