*18material/o PV

*materialo

1.
Ĉio materia, kio estas necesa por iu ago: ŝi aĉetos […] manĝmaterialojn (nutraĵoj), por pretigi fortigan manĝaĵon al la infano Marta ; ligno estas bona brula materialo [1]; betula arbareto […] liveris hejtan materialon en vintro Marta ; ni prirabis magazenon kaj ni alportas materialon (provizaĵon) por kvindek el ni [2]; (figure) [ili] estas mizera materialo por soldatoj [3]; (figure) vi ne estas vera Dano, kiel ni ĉiuj hejme, ni estas ankoraŭ el malnova materialo, sed al vi plaĉas nur fremdaj landoj (kp karaktero2, tipo1) [4]!
a)
Krudaĵo el kiu oni povas produkti fabrikaĵojn: tiutempe oni uzis kiel tradician konstrumaterialon miksitan kaj densigitan argilon kaj nebakitajn brikojn [5]; konstruaĵo, kiu estos tute konforma al la klimato kaj materialo de la lando [6]; en la keloj estis tenejoj de krudaj materialoj [7]; ĉambroj de diversa grandeco kaj el diversaj materialoj FK ; reto, plektita el facila sed fortika materialo FK ; ili konsilis al li porti tiujn ĉi belegajn vestojn el tiu ĉi belega materialo (vd ŝtofo1) [8]. VD:materio1, substanco1
b)
Ĉio, kio estas necesa por funkciado de entrepreno, ekspluatado, ofico kc: materialo de muelejo, de segejo, de panfarejo; Marta ankoraŭ ne laboris, kvankam ĉiuj materialoj de ŝia estonta laboro, la libro, papero, plumo, kuŝis antaŭ ŝi Marta ; materiale tiu juna patrino posedis nenion, aŭ preskaŭ nenion Marta . SIN:rimedo
2.
Ĉiuspecaj sciigoj, faktoj, datumoj necesaj por verki libron, raporton kaj ceterajn aŭ por fari spiritan laboron: la kolekto da bildoj kreskis, sed ĝis nun nur senvivaj objektoj donis por tio la materialon (kp modelo1.c, temo1) [9]; ĉio, kion vi ektuŝas, donas al vi materialon por historio [10]; la junulo […] serĉis materialon por vortaro VivZam ; la fundamenta materialo estis malpli la gramatiko, ol la tekstoj kaj la stilo VivZam ; la Grimm'aj fabeloj [servas] kiel materialo por folkloraj studoj [11]; ĉiu neĝa floko […] aspektis kiel belega floro aŭ dekpinta stelo […] tio donas multe […] da materialo por pripensado [12].
afrikanse:
materiaal
albane:
material
amhare:
ቁሳቁስ
angle:
material
arabe:
مادة
armene:
նյութական
beloruse:
матэрыял konstru~o: будаўнічы матэрыял.
bengale:
উপাদান
birme:
ပစ္စည်း
bosne:
materijala
ĉeĥe:
materiál, materiálie (zast.), surovina
ĉine:
[liào], 材 [cái], 物料 [wùliào], 物質 [wùzhì], 物质 [wùzhì], 材料 [cáiliào], 物資 [wùzī], 物资 [wùzī], 器材 [qìcái], 材質 [cáizhì], 材质 [cáizhì]
dane:
materiale
estone:
materjal
eŭske:
materiala
filipine:
materyal
france:
matériau
galege:
material de
germane:
Material, Rohstoff konstru~o: Baumaterial, Baustoff.
guĝarate:
સામગ્રી
haitie:
materyèl
hinde:
सामग्री
hungare:
anyag, matéria konstru~o: építőanyag.
igbe:
ihe
irlande:
ábhar
islande:
efni
japane:
材料 [ざいりょう]
jave:
materi
jide:
מאַטעריאַל
jorube:
ohun elo ti
kanare:
ವಸ್ತು
kartvele:
მასალა
kazaĥe:
материал
kimre:
deunydd
kirgize:
буюм
kmere:
សម្ភារៈ
koree:
재료
korsike:
a materia
kose:
imathiriyeli
kroate:
materijal
kurde:
mal
latve:
materiāls
laŭe:
ອຸປະກອນການ
litove:
medžiaga
makedone:
материјал
malagase:
fitaovana
malaje:
bahan
malajalame:
വസ്തു
malte:
materjal
maorie:
rauemi
marate:
साहित्य
monge:
cov ntaub ntawv
mongole:
материал
nederlande:
grondstof, materiaal
nepale:
भौतिक
njanĝe:
zakuthupi
okcidentfrise:
materiaal
panĝabe:
ਸਮੱਗਰੀ
paŝtue:
د مادي
pole:
materiał
portugale:
materialo
ruande:
ibikoresho
rumane:
material
ruse:
материал konstru~o: стройматериал.
samoe:
mea
sinde:
مواد
sinhale:
ද්රව්ය
skotgaele:
stuth
slovake:
materiál
slovene:
material
somale:
wax
ŝone:
zvinhu
sote:
lintho tse bonahalang
svahile:
vifaa
taĝike:
моддї
taje:
วัสดุ
tamile:
பொருள்
tatare:
материал
telugue:
పదార్థం
tibete:
རྒྱུ་ཆ་
ukraine:
матеріал
urdue:
مواد
uzbeke:
ashyo
vjetname:
tài liệu

materiala

1.
Rilata al materialo: elglitiĝis el sub ŝiaj piedoj ankaŭ la fundamento de ŝia materiala ekzistado Marta ; tiuj objektoj, kiuj videble estis forprenataj de ŝi, havis por ŝi valoron ne sole materialan Marta ; [malgraŭ] sufiĉe da kuraĝo, sed li ne havas la materialajn rimedojn FK ; moralaj kaj materialaj oferoj DL ; en la nuna materiala tempo riĉeco estas unu el la plej necesaj kondiĉoj de feliĉo FK ; helpo teknika, financa kaj materiala [13]; skulptaĵoj ĉiamaterialaj [14]; konstrumaterialaj entreprenoj [15].
2.
Rilata al la monrimedoj: [li] parolis detale pri la loĝantaro de la urbo, pri ĝiaj klasoj, pri la materiala stato de ĉiu el ili IK ; la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj EE ; [ili] donis al nia kongreso sian moralan kaj materialan subtenon [16]; se la aŭtoro (Zamenhof) havus la materialan eblon, li kun plezuro prenus la tutan aferon sur nian propran respondecon, sed bedaŭrinde li la eblon ne havas [17]; estas investita granda monsumo kaj la kompanio postulos materialan kompenson [18]. VD:mona, financa
3.
Materia, perceptebla por la sentumoj, videbla kaj palpebla: komencante de aferoj pure materialaj kaj transirante al ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo, oni proponados al ni diversajn rimedojn [19].
13. Monato, Jérémie Sabiyumva: Burunda futbalo profesiiĝas, 2009
14. Monato, Franz-Georg Rössler: Arto kreas arton, 2012
15. Monato, Bardhyl Selimi: Venkis malŝparemo kaj koruptado, 2005
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
17. Zamenhof: OV, p. 64.
18. Monato, Antanas Grincevičius: Ĉokolada konflikto, 2003
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
angle:
material
beloruse:
матэрыяльны
ĉine:
物質 [wùzhì], 物质 [wùzhì], 質料 [zhìliào], 质料 [zhìliào]
france:
matériel (adj.)
germane:
materiell
hungare:
anyag-, anyagi, materiális
japane:
材料の [ざいりょうの], 物質的な [ぶっしつてきな], 実質的な [じっしつてきな], 功利的な [こうりてきな]
nederlande:
materieel, stoffelijk
pole:
materialny
ruse:
материальный, телесный, физический

materialismo

1.
Vivmaniero prioritatiganta la materialajn bezonojn super la spiritajn: la multeco de varoj en la merkato puŝas homojn en materialismon [20]; nia kulturo estas tiom superregata de materialismo kaj do havas malmultan spiritan kaj etikan edukon [21]; oni sekve povas pravigi la neceson agi juste eĉ je pure egoisma, materialisma vidpunkto [22]. ANT:idealismoVD:hedonismo
2.
(evitinde) Materiismo: la ideologia gvidilo de marksisma mondkoncepto kaj dialektika materialismo EeP .
20. Remigiusz Mielcarek: Enmigrintoj en ora kaĝo, Monato, 1994/01, p. 15
21. Monato, Christian Declerck: Spirituala materialismo, 2009
22. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Kiel naskiĝas ideoj?
angle:
materialism
beloruse:
матэрыялізм
ĉeĥe:
hmotařství, materializmus, prospěchářství
ĉine:
唯物主义 [wéiwùzhǔyì], 唯物主義 [wéiwùzhǔyì], 唯物論 [wéiwùlùn], 唯物论 [wéiwùlùn]
france:
1. matérialisme (attachement aux choses)
germane:
Materialismus
hungare:
materializmus, anyagelvűség
japane:
実利主義 [じつりしゅぎ], 物質万能主義 [ぶっしつばんのうしゅぎ]
nederlande:
1. materialisme
pole:
materializm
ruse:
1. материализм (моральный)
slovake:
hmotárstvo, materializmus, prospechárstvo
ukraine:
матеріалізм

materialisto

1.
SCI Fakulo pri materialoj: ili havas nur iajn ĥemiistojn kaj materialistojn PatrojFiloj .
2.
FIL Homo zorgante prioritate pri materialalaj bezonoj: tute perfekta socialisto devus samtempe esti malriĉulo kaj kapitalisto, idealisto kaj materialisto Tor ; „liberpensuloj“ ofte fariĝis fanatikaj materialistaj sektuloj VivZam . ANT:asketo, idealisto1
angle:
materialist
beloruse:
матэрыяліст
ĉeĥe:
materialista, čl. starající se jen o svoje blaho
france:
matérialiste (subst., attaché aux choses)
germane:
1. Materialkundler, Materialwissenschaftler, Werkstofftechniker 2. Materialist
hungare:
materialista, anyagelvű
japane:
実利主義者 [じつりしゅぎしゃ], 物質万能主義者 [ぶっしつばんのうしゅぎしゃ]
pole:
materialista
slovake:
materialista
ukraine:
матеріаліст

krudmaterialo

EKON Prilaborota materialo, krudaĵo2 kontraste al produkto: montriĝas la kialoj de krizoj: trokresko de loĝantaro, malabundiĝo de krudmaterialo, poluado [23]; regionaj krudmaterialoj, precipe ligno, metalo, ledo, ŝtofo, ŝtono [24]; rubopapero estas tre valora krudmaterialo por la paperindustrio [25]; kia estas la krudmaterialo de duonkonduktantoj [26]? (figure) transformi la krudmaterialon, liveritan de la vivo, en arton [27]. VD:naturmaterialo
23. Walter Klag: De perforto al paco, Monato, 2000/08, p. 12
24. Monato, Rita Rössler-Buckel: Metio kaj formo tradicio kaj progreso, 2007
25. Monato, Walter Klag: Rubo neniu dubo!, 2005
26. K. Georgiev: De sablo ĝis ĉipo, Fokuso, 1987:1, p. 7a
27. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Ne nur intimaj temoj, 2005
angle:
raw material, crude material (often plural)
beloruse:
сыравіна
ĉeĥe:
surovina
ĉine:
原料 [yuánliào], 原材料 [yuáncáiliào]
france:
matière première
germane:
Rohstoff, Grundstoff
japane:
原料 [げんりょう], 素材 [そざい]
slovake:
surovina
ukraine:
сировина, необроблений матеріал

naturmaterialo, natura materialo

EKON Ĉia materialo trovebla en la naturo, sen homa estigo aŭ prilaborado: gaso produktita laŭ naturaj metodoj el naturaj materialoj, ekzemple gaso el best-urino [28]; Valdorfpupoj estas faritaj ĉefe el naturmaterialoj [29]. VD:krudmaterialo
28. Monato, Stefan Maul: Bone nutrataj aŭtoj, 2007
29. Vikipedio, Valdorfpupo, 2010-12-17
angle:
natural material (often plural)
beloruse:
натуральны матэрыял
france:
matériau naturel, ressource naturelle
germane:
Naturmaterial

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.