*karakter/o

*karaktero   Vikipedio

1.  
PSI Aro da ecoj mensaj, kiuj konsistigas personecon de homo, kaj kiuj manifestiĝas en lia konduto: nobla, maldelikata, afabla karaktero; forteco de karakteroZ ; la karakteroj de la Ŝekspiraj herooj estas profunde studitaj.
2.  
Aro de la distingigaj, individuigaj trajtoj; ecaro: la karaktero de la vera virto estas la modesteco; karakteron al kanto donas la tono PrV ; miaj opinioj kaj verkoj havas karakteron absolute privatanZ ; tiu stilo havas specialan karakteronZ ; kelkaj ne komprenas la karakteron de nia aferoZ ; glumarko trafe esprimanta la karakteron de la kongresurbo; senkaraktera kapo, pejzaĝo, skulptaĵo.
angle:
character 1. backbone, moral strength 2. habitual conduct (disposition), individuality, personality, reputation
beloruse:
характар
ĉeĥe:
charakter, letora, povaha, znak
france:
caractère, caractéristique (ce qui caractérise), marque (aspect, caractère), personnalité, tempérament, trait (aspect, caractère)
germane:
Charakter
hispane:
carácter
hungare:
1. jellem, karakter 2. jelleg, karakter
katalune:
caràcter
nederlande:
karakter
pole:
charakter
rumane:
caracter, fire
ruse:
характер
slovake:
charakter, letora, povaha, ráz, znak
taje:
1. บุคลิก, ลักษณะ

karaktera

1.  
Propra, apartenanta al ies karaktero2: kunmetado de vortoj estas karaktera eco de la lingvo germana [1]; tia konduto estas por li karaktera.
2.  
Specifa, prezentanta tre rimarkeblan, originalajn kaj frapajn trajtojn: karaktera vesto; karaktera vizaĝo; efektive la subjektivaj simptomoj pleje estas tiel karakteraj, ke el ili oni facile povas meti la diagnozon de kronika kataro de la konjunktivo [2].
3.
Propra al iu homgrupo, etno, socia medio, epoko; esprimanta iun mensan tipon: karaktera danco; karaktera rolo (en teatro, rolo prezentanta homtipon).
1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, La Esperantisto, 1891, p. 23
2. E. Fuchs, tr. Zamenhof: Kronika katara konjunktivito, Fundamenta Krestomatio
angle:
characteristic
france:
caractéristique (adj.), de caractère, distinctif, typique ~a rolo: rôle de caractère
hispane:
característica (adj.)
katalune:
característic
nederlande:
karakter-, karakteristiek
pole:
charakterowy
rumane:
caracteristică
ruse:
характерный ~a rolo: характерная роль

senkaraktera

1.
PSI Senvola, cedema, facile subiĝanta al la opinioj kaj influoj de la aliaj, al kiu mankas propra karaktero1: mia patro estis tre riĉa homo, natura aristokrato, bonege edukita, sed bedaŭrinde senkaraktera [3]; certe vi, kiu legas tiujn ĉi liniojn, ne apartenas al tiaj senpripensaj, facilanimaj kaj senkarakteraj homoj, kiuj turniĝas laŭ la vento [4].
2.  
Al kiu mankas propraj trajtoj karakteraj2, banala, plata.
3. V. Devjatnin: Arturo, Fundamenta Krestomatio
4. H. Seppik: La tuta Esperanto
angle:
1. characterless
france:
1. sans caractère (qui manque de volonté), faible (qui manque de volonté), falot (adj.), mou (qui manque de volonté) 2. sans caractère (qui manque d'originalité), incolore (qui manque d'originalité), insipide (qui manque d'originalité), pâle (qui manque d'originalité), plat (adj., qui manque d'originalité), terne (qui manque d'originalité)
germane:
1. charakterlos 2. charakterlos
hispane:
insulso, falto de carácter, desaborido
katalune:
insuls, dessaborit
nederlande:
karakterloos
pole:
słaby, bez wyrazu
rumane:
slab, neexpresiv
ruse:
бесхарактерный
slovake:
bezcharakterný

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.