*di/o
*dio
↝ 
Estaĵo prezentata kiel supernatura, ordinare senmorta, pli potenca ol homoj: neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo [1]; la Eternulo estos terura por ili, ĉar li ekstermos ĉiujn diojn de la tero [2].
- a)
Supernatura, eterna, perfekta kaj ĉiopova estulo, kreinto de la universo: kion Dio kreis en la sesa tago? [3]; al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu PrV ; eĉ Dio, se ĝi ekzistus, ne povus aliigi pasintaĵon [4]; dio volu, ke... (mi tre deziras, ke...).
- b)
Principo de ekzistado, unueco kaj komprenebleco de universo.
Rim. 1:
En la sencoj 1.a kaj
1.b, dio estas komuna nomo indikanta
nombreblan unikaĵon, kaj laŭ la ĝenerala
regulo devus akcepti la difinan artikolon, simile al
„la homaro“, „la mondo“ ktp. Ĝuste tiel
estas en la greka:
καί ο λόγος ήν πρός τόν θεόν, καί θεός
ήν ο λόγος
(laŭvorte: „kaj la vorto estis ĉe
la dio,
kaj dio estis la vorto“; en la unua apero
la dio estas determinita difine kiel la konata
unikaĵo; en la dua, dio estas predikativo, kaj
tial senartikola, laŭ sia senco; la tradicia traduko
[Johano 1:1]
tiun alklasigon misprezentas kiel identigon).
La okcidentaj lingvoj transprenis la vorton el la senartikola
Latino, kaj heredigis tiun malregulaĵon al Esperanto.
Ankaŭ la araba Alaho devenas el
„la dio“.
Rim. 2:
La piuloj skribas kun majuskla D: Dio por la senco
1.a kaj iuj eĉ opinias tiun
vorton nomo propra; tio estas malvera en kristanismo, judismo
kaj islamo. Eĉ pli malvera tio estas por la senco
1.b (filozofia).
Rim. 3:
En la religioj mediteraneaj (judismo, kristanismo, islamo)
Dio estas personeca kaj li-genra; en pli abstraktaj
sistemoj filozofiaj (panteismo, budaismo) ne estas persona
dio, kaj se oni uzas tian vorton, ĝi ofte estas
ĝi-genra.
Tiel en la titolo de Waringhien-aj eseoj:
„Ni kaj Ĝi“ (kie „Ĝi“
rilatas al Dio).
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Cefanja 2:11
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
4. Lanti: Naciismo, SAT: Lepsiko, 1930. Antaŭparolo.
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Cefanja 2:11
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
4. Lanti: Naciismo, SAT: Lepsiko, 1930. Antaŭparolo.
- angle:
- god
- beloruse:
- бог
- ĉeĥe:
- Bůh, bůh
- france:
- dieu
- germane:
- Gott
- hispane:
- dios
- hungare:
- isten, Isten
- ide:
- deo
- katalune:
- déu
- nederlande:
- god
- okcidentfrise:
- god
- pole:
- bóg
- portugale:
- deus, divindade, deidade, nume
- ruse:
- бог
- slovake:
- Boh, boh
- svede:
- gud
- tibete:
- ལྷ་
- tokipone:
- jan sewi
- turke:
- Allah, Tanrı
- volapuke:
- god
dia dia dia dia dia dia dia dia dia dia dia dia dia dia dia dia
- 1.
- De dio: mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj [5]; dia filo [6]; la dia potenco [7]; ĉio dependas de la dia volo [8].
- 2.
- (figure) Perfekta, kvazaŭ ĝi estus de dio: ŝi havis dian voĉon, diajn formojn.
5.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 28:2
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 18a
8. Monato, Laimius Stražnickas: Mirakloj en arbarprofundo, 2004
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 18a
8. Monato, Laimius Stražnickas: Mirakloj en arbarprofundo, 2004
- beloruse:
- боскі
- france:
- divin
- germane:
- göttlich
- hispane:
- divino
- hungare:
- isteni
- ide:
- deala
- katalune:
- diví
- nederlande:
- goddelijk
- okcidentfrise:
- godlik
- pole:
- boski
- ruse:
- 1. божий 2. божественный
- svede:
- gudomlig
- volapuke:
- godik
diino
↝ 
- Inseksa dio: la diino de venko […] tenis la kondukilojn [9]; Venero, diino el la tempo idolana, en tiu tempo ŝi estis nomata sinjorino Holle [10]; (figure) ŝi nun estis jam tute laca de tiu ĉi adorado, ŝi estis laca esti diino de balo FK .
9.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
- angle:
- godess
- beloruse:
- багіня
- france:
- déesse
- germane:
- Göttin
- hispane:
- diosa
- ide:
- deino
- katalune:
- deessa
- nederlande:
- godin
- okcidentfrise:
- godin
- pole:
- bogini
- ruse:
- богиня
- svede:
- gudinna
- tibete:
- ལྷ་མོ་
- tokipone:
- meli sewi
- volapuke:
- jigod
diismo
↝ 
- angle:
- deism
- beloruse:
- дэізм
- ĉeĥe:
- deizmus
- france:
- déisme, théisme
- germane:
- Deismus, Gottglaube
- hispane:
- deísmo
- hungare:
- deizmus
- katalune:
- deisme
- nederlande:
- theïsme
- pole:
- deizm
- ruse:
- деизм
- slovake:
- deizmus
domdio
Iu el la protektaj dioj en domo aŭ domoparto, kiujn oni kultas ĉe hejma altaro: por ni, plibone estas vivi meze de la prapatraj domdioj kaj konservi en kvieta paco niajn virtojn en nia propra hejmo [12].
12.
J. B. Gresset, trad. C. Rousseau: Ver-vert, Esperantista Centra Librejo,
[1914?]
- france:
- dieu du foyer, lare (dieu du foyer)
- germane:
- Hausgott
- katalune:
- lar, déu domèstic
- pole:
- bóstwo opiekuńcze domu
sendia
Ne kredanta je la ekzisto de dioj aŭ Dio: la sendia sorĉistino mizere pereis [13]; kiaj sendiaj agoj! la diablo, ŝajnas, inspiris vin [14]! li estis homo plej sovaĝa, profana kaj sendia [15].
13.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
15. A. Conan Doyle trad. W. Auld: La ĉashundo de la Baskerviloj, p.15
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
15. A. Conan Doyle trad. W. Auld: La ĉashundo de la Baskerviloj, p.15
- france:
- athée
- germane:
- gottlos
sendieco, sendiismo ↝
Ateismo: la sendieco trapasis la mezuron, kaj proksimiĝas la horo de l' juĝo [16]; ni deklaras nin por la kreskado internacia de la sendieco, kiu estas la sola bazo de la vera homaranismo [17].
16.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 16a
17. franca federacio de la Libera Penso: Alvoko al monda kongreso de la Libera Penso, 2004-07-10
17. franca federacio de la Libera Penso: Alvoko al monda kongreso de la Libera Penso, 2004-07-10
- beloruse:
- атэізм
- ĉine:
- 无神论, tr. 無神論 [wúshénlùn]
- france:
- athéisme, impiété
- germane:
- Gottlosigkeit
- hispane:
- ateismo
- hungare:
- ateizmus
- katalune:
- ateisme
- pole:
- ateizm, bezbożność
- ruse:
- атеизм
- slovake:
- ateizmus
- svede:
- ateism
sendiulo
↝ 
Neanto de la ekzisto de Dio aŭ dioj: en okcidento, la sendiuloj […] ĝenerale ne apartenas al specifaj asocioj [18]; jen historia dokumento pri la mitoj, ritoj kaj militoj de nomada popolo, same interesa por sendiuloj kiel por malateistoj [19].
18.
B. Cadei: Ateistoj kaj kredantoj interparolis...,
Espero Katolika, 1984, numero 9a
19. Monato, Boris Kolker: Plia libro biblia
19. Monato, Boris Kolker: Plia libro biblia
- angle:
- atheist
- beloruse:
- атэіст
- ĉeĥe:
- ateista
- france:
- athée (subst.)
- germane:
- Atheist, Gottloser
- hispane:
- ateo
- hungare:
- ateista, istentagadó
- katalune:
- ateu
- pole:
- ateista, bezbożnik
- ruse:
- атеист
- slovake:
- ateista, neznaboh
- svede:
- ateist
dipatrino
↝ 
Maria, patrino de Jesuo: la lampo antaŭ la bildo de la Dipatrino ĵetadis fortan lumon sur la palan belan vizaĝon de la infano [20]; tie, ho ĝojo, estis ore ornamita ikono de la Dipatrino [21]; Reĝino de l' Ĉielo, protektema Dipatrino, forportu nin de ĉi tie! [22].
20.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
21. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 18a
22. A. Ĉeĥov, trad. A. Korĵenkov: Post la Kristnasko, La Ondo de Esperanto, 2002:1
21. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 18a
22. A. Ĉeĥov, trad. A. Korĵenkov: Post la Kristnasko, La Ondo de Esperanto, 2002:1
- beloruse:
- Багародзіца , Маці боска
- france:
- Mère de Dieu
- germane:
- Gottesmutter
- greke:
- Θεομήτωρ, Θεοτόκος
- hispane:
- Madre de Dios
- hungare:
- Isten anyja, istenanya, Szűz Mária
- katalune:
- Mare de Déu, nostra Senyora, Maria
- latinece:
- Mater Dei, Deipara
- nederlande:
- Moeder Gods
- pole:
- Matka Boska, Bogurodzica (przest.)
- ruse:
- богородица, богоматерь
plurdiismo
↝ 
Religio kredanta je ekzisto de multaj dioj: arĥeologio indikis, ke popoloj parolantaj variajn semidajn lingvojn kaj kun similaj plurdiismaj religioj loĝis en Kanaan kaj la ĉirkaŭaĵo jam dum la 3-a jarmilo a.K. [23].
politeismo
- france:
- polythéisme
- germane:
- Polytheismus
- katalune:
- politeisme
- pole:
- politeizm, wielobóstwo