1recept/o JED

recepto

1.
KUI Skriba klarigo pri preparado de manĝaĵo, trinkaĵo aŭ ia teĥnikaĵo: mi petis […] pri la recepto por tiu supo [1]; recepto pri celeria saŭco [2]; veganaj receptoj allogaj por fari kune kun infanoj [3]; la sciencistoj serĉas receptojn de eterna vivo [4]; (figure) DNA estas kemie multe pli stabila ol RNA, kaj stabileco estas tre grava por konservi la recepton de vivantaj organismoj dum milionoj da jaroj [5].
2.
MED Skriba formulo pri preparado kaj uzado de kuracilo: la kuracisto fleksiĝinte skribis recepton Marta ; (figure) recepto, konsistanta el la sola vorto amu, helpas ne kontraŭ ĉiuj malsanoj [6]; vi venigas […] tutan kuracistan konsiliĝon [por] skribi recepton por la hundo [7]; la doktoro skribaĉis recepton, kaj sendis serviston, por ke farmaciisto preparu la kuracilon [8]. VD:preskribo
3.
(figure) Elprovita metodo, instrukcio: [ili] postulas, ke ni rebaku la tutan lingvon laŭ ilia teoria recepto [9]; recepto por plena ĥaoso [10]! li varbas klientojn laŭ kutima recepto: per ŝajnigo, grandaj vortoj [11]; estas ja universala recepto por regi homojn: necesas starigi antaŭ ili komunan kaj timigan malamikon [12]; ankaŭ la opoziciaj kristandemokratoj […] ne havas receptojn por mastri la krizon [13].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
2. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Informe
4. Monato, Nina Korĵenevskaja-Gouriou: Kial lundo ekas sabate?, 2006
5. Monato, Vivo: Riboj
6. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta, Antaŭparolo
7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
10. Monato, Vilhelmo Rowe: Esperanto por surduloj, 2007
11. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
12. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
13. Monato, Stefan Maul: Diabla cirklo, 2005
angle:
1. recipe, formula 2. prescription
beloruse:
рэцэпт
bulgare:
рецепта
ĉeĥe:
lékopis, předpis (lék, kuch.), recepis, recept
ĉine:
1. 食譜 [shípǔ], 食谱 [shípǔ], 配方 [pèifāng] 2. 药方 [yàofāng], 藥方 [yàofāng], 方剂 [fāngjì], 方劑 [fāngjì]
france:
recette
germane:
Rezept 2. Verschreibung 3. Anleitung
hebree:
רצפט 1. מתכון 2. מרשם
hispane:
receta 1. receta 2. prescripción
hungare:
recept, vény, rendelvény 1. ételrecept
japane:
レシピ, 処方箋 [しょほうせん]
katalune:
recepta 2. prescripció
nederlande:
recept
perse:
1. دستور آشپزی، طرز تهیه، دستورالعمل 2. نسخهٔ دارو
pole:
przepis kulinarny, recepta
rumane:
rețetă culinară, prescripție medicală
ruse:
рецепт
slovake:
liekopis, predpis, recept
turke:
2. reçete
ukraine:
рецепт

administraj notoj