9sugest/i PV

9sugesti

1.
Indiki:
a)
Esprimi opinion; indiki, diri, sciigi: humile mi sugestas, ke sintezo de ambaŭ opinioj estas eĉ pli „natura“! [1]; Ivan Guzmán de Rojas, bolivia komputilisto, sugestis, ke la ajmara estas ne nur tre antikva, sed plie, ke ĝi aspektas kiel „artefarita“ lingvo, intence planita [2]; jam en 1992 la naskiĝinta politika opozicio en Ruando klare sugestis la komplicecon de la familio de la prezidanto [3]. alia motivo aparte evidenta en tiu ĉi frua verko, kiel mi jam sugestis, estas la ŝekspira interesiĝo pri rakontado [4].
b)
Indiki2, supozigi: ŝi […] kaptis la okazon repudri mallongan nazon, kies koloro ne sugestu anemion [5]; Zalmuna demandis per voĉtono, sugestanta samtempe plendemon, petolemon kaj malestimon [6]; nesuperebla estas la deziro pridemandi la aŭtoron, kiom el la verko havas bazon […] kaj kiom estas delira fantazio, kiel la lastaj paĝoj almenaŭ parte sugestas [7].
2.
Aludi: mi kuraĝis ĉi tion sugesti, tiel malkaŝe, kiom permesis la ĝentileco [8]; la aŭtoro mem deklaras, ke kelkfoje li klarigis la signifon „pli sugestante ol difinante“ [9].
3.
Pensigi: en lando, kie oni konas la salikon, kiun en Britio ni nomas „kaĉjo-saliko“, la etaj amentoj iom sugestas grizajn katidojn, kaj iam oni kredis, ke al ili formiĝas magiaj katoj [10].
4.
Direkti ien ies pensojn, pensigi, suflori: kaj, kiam la infano iom hezitis, li sugestis: Ĉu vi ankaŭ amas Nuptan? [11]; observado de birda flugo sugestis la ideon pri flugaparato.
5.
Proponi, konsili: „Depafu lin“, Vilĉjo sugestis, „kaj kvitigu senplue la aferon“ [12]; sed unu planon post alia, kiun ŝia vigla cerbo sugestis, ĉi devis forĵeti kiel netaŭgan [13]; mi cerbumis ĝis duonfrenezeco, sed mi ne povis elpensi ian alian elfareblan planon, ol tiun, kiun mi sugestis [14]; li sugestas, ke, ĉar la malvarma milito estas malantaŭ ni, ni nun agu por konverti UN en tian mondan federacion [15]; redaktoroj de „Le Monde Diplomatique[…] sugestis iun „internacian observejon de la amaskomunikiloj“ [16].
VD:sugestii 2
1. William Auld: Unu ritmo en „La infana raso“, Nica Literatura Revuo, 2:4.
2. Garbhan MacAoidh: Ĉu Esperanto de la Andoj?, Monato, 2002/02, p. 26-29
3. Wim de Smet: Kiu murdis Dian Fossey?, Monato, 1995/12, p. 23-26
4. Humphrey Tonkin: Shakespeare tutmonda, IKU-2000
5. Marjorie Boulton: Ebrivirgeco, La nica literatura revuo, 3:3
6. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 10a
7. Stefan MacGill: Satiro el la umbiliko, Monato, 2004/03, p. 25
8. S. Butler, tr. A. Venture: La muzikaj bankoj, Nica Literatura Revuo, 4:1.
9. Carlo Minnaja: Libroj: Baza Esperanta Radikaro, Monato, 2002/07, p. 24
10. Marjorie Boulton: La proceso, la sorĉistino kaj ŝia kato, IKU-1996
11. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 4a
12. Jack London, tr. Reto Rossetti: Dio de liaj prapatroj, Nica Literatura Revuo, 1:4.
13. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 13a
14. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 14a
15. Kep Enderby: Unu grandan rondon familian, Monato, 2002/09, p. 21
16. Gilbert Ledon: Kvina povo, Monato, 2003/03, p. 8
afrikanse:
stel
albane:
sugjerojnë
amhare:
ይጠቁሙ
angle:
suggest
arabe:
اقترح
armene:
առաջարկում
azerbajĝane:
gəlir
bengale:
সুপারিশ
birme:
အကြံပြု
bosne:
ukazuju
bulgare:
внушавам
dane:
tyder
estone:
soovitan
eŭske:
iradokitzen
filipine:
iminumungkahi
france:
inspirer (suggérer), laisser entendre, suggérer
galege:
suxiren
germane:
suggerieren, einreden, vorschlagen
guĝarate:
સૂચવે છે
haitie:
sijere
haŭse:
bayar da shawarar
hinde:
सुझाव है
hispane:
sugerir
hungare:
sugall, sugalmaz, javasol, ajánl, indítványoz, tanácsol, emlékeztet, sejtet
igbe:
na-atụ aro
irlande:
fios
islande:
benda
japane:
提案する [ていあんする]
jide:
פֿאָרשלאָגן
jorube:
daba
kanare:
ಸಲಹೆ
kartvele:
ვარაუდობენ,
katalune:
suggerir
kazaĥe:
ұсынамыз
kimre:
awgrymu
kirgize:
сунуш
kmere:
ផ្ដល់យោបល់
koree:
제안
korsike:
laga
kose:
bacebisa
kroate:
predložiti
kurde:
pêşniyar dikin
latine:
suadeant
latve:
iesaku
laŭe:
ແນະນໍາ
litove:
pasiūlyti
makedone:
укажуваат
malagase:
hevitra
malaje:
mencadangkan
malte:
jissuġġerixxu
maorie:
whakaaro
marate:
सूचित
monge:
qhia
mongole:
санал болгож байна
nederlande:
voorstellen, opperen, een wenk geven, suggereren
nepale:
सुझाव
njanĝe:
akusonyeza
okcitane:
prepausar, suggerir
panĝabe:
ਸੁਝਾਅ
paŝtue:
وړاندیز
pole:
1. sugerować, podsuwać (myśl, pomysł) 2. sugerować, napomykać 3. podsuwać (myśl, pomysł), poddawać (myśl, pomysł) 4. przywodzić na myśl 5. sugerować, podsuwać (myśl, pomysł)
portugale:
sugerir
ruande:
tekereza
ruse:
1. указать 2. указать, намекнуть 3. навести на мысль, напомнить 4. заронить мысль, навести на мысль, внушить, подсказать, инспирировать 5. советовать, предложить
samoe:
fautua
sinde:
صلاح
sinhale:
යෝජනා
skotgaele:
mholadh
slovene:
predlagam
somale:
soo jeedin
ŝone:
anoratidza
sote:
fana ka maikutlo a
sunde:
nyarankeun
svahile:
kupendekeza
taĝike:
пешниҳод
taje:
ขอแนะนำให้
tamile:
பரிந்துரைக்கிறது
tatare:
тәкъдим итегез
telugue:
సూచిస్తున్నాయి
ukraine:
запропонувати
urdue:
مشورہ
uzbeke:
taklif
vjetname:
đề nghị
zulue:
basikisela

sugesto

1.
Propono, konsilo (ideo, plano, ktp): laŭ sugesto de Hagaj, li kaj lia sinjoro estis tute same vestitaj, por povi pli efike superruzi eventualajn persekutantojn. Neordinara simileco de eksteraĵo faris tion praktika sugesto [17]; observado de la supraj sugestoj certe reduktos la misprezentojn [18]; li bonvole faris multajn sugestojn kiujn mi zorge studis kaj preskaŭ senescepte akceptis [19].
2.
Opiniesprimo: mi pensas, ke mi ne multe ŝanĝis mian sintenon post mia sugesto, en Notlibro de Praktika Esperantisto, en 1932, ke la serioza literaturo estas surogato de la religio […] ŝia sugesto, ke la serioza verkisto havas la rajton priskribi la vivon tiel, kiel li ĝin observas, estas komento de idealista poetino [20]; eble iu leganto de Monato povas respondi al ĉi tiuj demandoj, aŭ havas sugestojn ĉi-rilate [21]; bonvenis sugesto de universitata profesoro, ke ne nepre necesas multekosta kaj temporaba serĉado pri dioksinoj, sed ke pli facile konstatebla ĉeesto de PCB-oj (aliaj grupo de venenaj kemiaĵoj) estas fidinda indikilo [22].
17. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 16a
18. Ivo Lapenna: Por pli efika informado, UEA, Rotterdam, 1974
19. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Antaŭparolo de la Tradukinto
20. K. R. C. Sturmer: Literaturo kaj moralo, Nica Literatura Revuo, 2:2.
21. Garbhan MacAoidh: Klavarskribo, Monato, 2004/07, p. 26
22. Roland Rotsaert: Dioksino-krizo, Monato, 1999/07, p. 12
angle:
suggestion
bulgare:
внушение
ĉeĥe:
námět, návrh, podnět, popud, rada, sugestivní vliv
france:
suggestion
germane:
Vorschlag
hispane:
sugerencia
hungare:
sugallat, javaslat, indítvány, tanács
japane:
示唆 [しさ], 入れ知恵 [いれぢえ], 提案 [ていあん]
katalune:
suggestió
nederlande:
voorstel, suggestie
okcitane:
suggestion
pole:
1. sugestia, namowa, podszept
portugale:
sugestão
ruse:
1. подсказка, совет 2. мнение, высказывание
slovake:
námet, návrh, podnet, popud, sugestívny vplyv
ukraine:
вселяння, викликана думка, підказка

administraj notoj