seanc/o PIV1

seanco

1.
BELAMEDKINSeninterrompa tempodaŭro dediĉita al difinita laboro, proceduro, spektado aŭ alia okupo, precipe kun fakulo aŭ aparato: fari portreton en tri seancoj [1]; seanco de masaĝo, ultrasono, hipnoto, psiĥoanalizo; spiritisma seanco kun mediumo; la paciento jam havis dek seancojn de radioterapio [2]; en tiu kinejo la seancoj komenciĝas je ĉiu para horo; en pers-devenaj kulturoj kaj en Hindio Muŝairo estas publika seanco kie poetoj laŭtlegas siajn verkojn [3]; strangaj aferoj endome komenciĝis tuj post kiam ilia filino Ruta iniciatis spiritismajn seancojn, dum kiuj ŝi penis voki spiritojn [4].
2.
KOMP[5][6] La tuta ciklo de la laboro de uzanto en dialogo4 kun komputilo aŭ dialoga programo, ekde la saluto ĝis la adiaŭo: seanco de redaktado (per komputila redaktilo), de komunikado (per radio, en la Interreto); diskodormo estas tia stato de komputilo, ke kvankam ĝi estas plene malŝaltita, tamen ĉiuj datumoj pri la uzula seanco estas konservitaj en energi-nedependa memoro [7].
Rim.: PIV difinas por seanco ankoraŭ la sencon „kunsido“, kiu estas la ĉefa en la franca etimo. Tamen tiu senco estas tute superflua kaj neuzata en Esperanto, kiu havas siajn „kunsido“n kaj „kunveno“n. La senco vere internacia kaj utila estas nur la supre difinita (malĉefa en la franca), ĝin solan konas la lingvoj ricevintoj, kiel la pola, rusa, bulgara, turka.
angle:
1. sitting, session, séance, performance 2. session
beloruse:
сэанс
bulgare:
1. сеанс
ĉeĥe:
schůze, zasedání
france:
séance, session
germane:
Sitzung, Vorführung, Beschwörung
hispane:
sesión
hungare:
1. ülés, alkalom, kezelés, mozielőadás, összejövetel, szeánsz 2. viszony, munkakapcsolat
itale:
1. seduta, sessione, spettacolo (teatr. e cin.), tempo (sessione) 2. sessione
japane:
接続状態 [せつぞくじょうたい], セッション
katalune:
sessió
nederlande:
1. zitting, voorstelling, séance, sessie
pole:
1. seans 2. sesja
ruse:
сеанс
slovake:
schôdza, zasadanie
turke:
1. seans
ukraine:
сеанс, засідання

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.