4narkot/i Z
narkoti
(tr)


-
Kaŭzi per drogo nenaturan
dormon kun stato de sensenteco:
la salamandro kuntiris siajn glandmuskolojn kaj io laktosimila ŝpruciĝis el ili,
estis la fama, timata muko, kiu povis mortigi etajn bestojn kaj narkoti eĉ
mezgrandajn
[1];
necesis anestezisto kaj du ĥirurgoj, oni narkotis la kompletan korpon, la
operacio daŭris plurajn horojn
[2];
(figure)
spiritualaĵo servis por narkoti ilian konsciencon
[3];
(figure)
tio ne narkotis lian egan furiozon, kiu jam preskaŭ sufokas lin
[4].
anestezi, dormigi
1.
Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
2. Monato, Stefan Maul: Progreso medicina, 2010
3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deka Ĉapitro
4. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Moa Martinson
2. Monato, Stefan Maul: Progreso medicina, 2010
3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deka Ĉapitro
4. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Moa Martinson
- angle:
- narcotize
- beloruse:
- наркатызаваць, усыпляць наркотыкам
- ĉeĥe:
- narkotizovat, omámit, uspat
- ĉine:
- 麻醉 [mázuì], 使耳聋 [shǐěrlóng], 使耳聾 [shǐěrlóng], 麻痹 [mábì]
- france:
- endormir (par narcotique)
- germane:
- narkotisieren narkotisieren, betäuben
- greke:
- ναρκώνω
- hispane:
- narcotizar, drogar
- hungare:
- narkotizál, altat (narkotikummal)
- japane:
- 全身麻酔をかける [ぜんしんますいをかける], 眠らせる [ねむらせる]
- katalune:
- narcotitzar
- nederlande:
- onder narcose brengen, verdoven
- pole:
- brać narkotyki, ćpać
- portugale:
- narcotizar
- ruse:
- наркотизировать, усыплять наркозом
- slovake:
- narkotizovať, omámiť, uspať
- ukraine:
- наркотизувати, присипляти за допомогою наркотичних засобів
narkotaĵo, narkotilo
-
Drogo per kiu oni povas
narkoti:
guto falis en la profundon de ŝia brusto kun
forto de narkotaĵo, kiu streĉas la
nervojn, blindigas la penson, surdigas la konsciencon
Marta
;
la kvanto de mortoj kaŭzitaj de alkoholo superas tiun de mortoj
kaŭzitaj de narkotaĵoj
[5].
la sola disponebla narkotilo estas la sveniga, brutala doloro
[6];
(figure)
la naciismo estas […] narkotilo, per kiu la ekspluatistoj obeigas
siajn servistojn
[7].
narkotiko
analgeziko, anestezilo, dormigilo, sedativo
5.
Peng Juan: Alkoholaĵo ĉiam danĝera, Monato, jaro 2001a, numero 4a, p. 22a
6. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
7. La Ondo de Esperanto, 2001, №8-9
6. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
7. La Ondo de Esperanto, 2001, №8-9
- angle:
- narcotic
- beloruse:
- наркотык, наркатычны сродак
- ĉine:
- 麻醉药品 [mázuìyàopǐn], 麻醉藥品 [mázuìyàopǐn], 犯毒 [fàndú]
- france:
- drogue (narcotique), narcotique (subst.)
- germane:
- Narkotikum, Betäubungsmittel, Schlafmittel
- greke:
- ναρκωτικό
- hispane:
- narcótico, droga
- hungare:
- érzéstelenítő, narkotikum, kábítószer
- japane:
- 麻酔薬 [ますいやく], 麻薬 [まやく]
- katalune:
- narcòtic (subst.)
- nederlande:
- drug, verdovend middel
- pole:
- narkotyk
- portugale:
- narcótico
- ruse:
- наркотик, наркотическое средство
- ukraine:
- наркотик, наркотичний засіб
narkotulo, narkotaĵemulo

-
Homo, kiu por ĝuo konsumadas narkotaĵon, kaj ofte
de tiu tielnomata drogaĉo
dependas:
tutmonde estas laŭtakse 250 milionoj
da narkotuloj, kaj en 2015 forpasis 190 000
homoj pro narkotaĵoj
[8];
oni atentigas narkotaĵemulojn por uzi sterilajn, individuajn injektilojn
[9].
drogemulo
8.
Monato, Evgeni Georgiev: Kvaronmiliardo da narkotuloj, 2015
9. Vladimir Lemelev: Novaj strategioj en Rusio, Monato, jaro 2001a, numero 5a, p. 14a
9. Vladimir Lemelev: Novaj strategioj en Rusio, Monato, jaro 2001a, numero 5a, p. 14a
- angle:
- drug addict
- beloruse:
- наркаман
- ĉine:
- 瘾君子 [yǐnjūnzǐ], 癮君子 [yǐnjūnzǐ], 吸毒者 [xīdúzhě]
- france:
- drogué (subst.), toxicomane
- germane:
- Drogensüchtiger, Rauschgiftsüchtiger
- hispane:
- drogadicto
- katalune:
- drogoaddicte
- nederlande:
- junkie, drugsverslaafde
- pole:
- narkoman, ćpun
- ruse:
- наркоман